Saltu al enhavo

Norda kazuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda kazuaro
Plenkreskulo en bestoĝardeno en Balio
Plenkreskulo en bestoĝardeno en Balio
Plenkreskulo en bestoĝardeno en Germanio
Plenkreskulo en bestoĝardeno en Germanio
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Casuariiformes - kazuaroformaj
Familio: Casuariidae - kazuaredoj
Genro: Casuarius - kazuaro
Specio: C. unappendiculatus - norda kazuaro
Casuarius unappendiculatus
Blyth, E, 1860
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La norda kazuaro[1] (latine Casuarius unappendiculatus), ankaŭ konata kiel Unubrida kazuaro [2]Orkola kazuaro, estas granda, fortika nefluga birdo el la familio de kazuaredoj.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Edward Blyth unufoje identigis la nordan kazuaron el specimeno el birdarejo situanta en Kolkato, Barato, en 1860.[2] La genronomo Casuarius derivas el la malaja vorto kesuari "kazuaro", dum la specinomo unappendiculatus referencas al la ununura brido de la specio kontraŭ la du pendantaj bridoj el la suda kazuaro.[4] Oficiale, ne estas subspecioj, kvankam kelkaj fakuloj listigas kelkajn subspeciojn.[5][6]

    Ĝi havas aspran kaj rigidan nigran plumaron, bluan vizaĝan haŭtaĵon kaj kaskon pinte de la kapo. Ĝi havas brile ruĝajn al flavajn kolon kaj bridon. La piedoj estas grandaj kaj fortaj kun longaj, ponardecaj ungegoj en ties interna fingro. Ambaŭ seksoj estas similaj. La masklo, 30 al 37 kg, estas pli malgranda ol la ino, averaĝe 58 kg, kio faras ĝin la tria plej fortika vivanta birdospecio el la mondo post la Struto kaj la similgranda Suda kazuaro.[2] Tiuj birdoj estas 149 cm longaj kaj staras 1.5 al 1.8 m alte.[2] Kompare al la suda kazuaro, la norda kazuaro havas iomete pli mallongan bekon, 12 al 13.7 cm, sed iomete pli longan tarsan longon, nome 28 al 33.2 cm.[2]

    Filogenio

    [redakti | redakti fonton]

    Kazuaredoj estas la familio de la norda kazuaro. Estas nur kvar membroj de tiu familio, tri el ili estas kazuaroj, kaj la alia membro estas la ununura restanta specio de Emuo. La kvar specioj de birdoj estas similaj. Emuoj estis iame klasitaj en diferenca familio, ĝis oni decidis, ke ili estas tiom similaj al la Kazuaredoj ke ili povus esti klasitaj en la sama familio. Ĉiuj kvar membroj de la familio de Kazuaredoj estas grandaj kaj ankaŭ neflugaj birdoj.

    La norda kazuaro kaj la Emuo kunhavas similajn karakterojn. Ekzemple, kaj la norda kazuaro kaj la Emuo havas bluan makulon ĉe vizaĝo kaj kolo, sed la funkcioj de tiuj diferencas. La makulo de la Emuo estas de pli pala koloro kaj estas uzata kiel sistemo por kamuflado kie ĝi loĝas. La blua makulo de la norda kazuaro estas pli brila, kaj estas uzata por allogi partnerojn.

    Teritorio kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La norda kazuaro estas distribuata kaj endemia al marbordaj marĉoj kaj pluvarbaroj de malaltaj teroj de norda Nov-Gvineo kaj de la insuloj Japen,[7] Batanta kaj Salavati.[8] Ili preferas altojn sub 490 m super marnivelo.[2]

    Reprodukta populacio kaj tendencoj[8]
    LokoPopulacioTendenco
    Norda Papuo-Nov-GvineoNekonataMalpliiĝante
    JapenNekonataMalpliiĝante
    BatantaNekonataMalpliiĝante
    SalavatiNekonataMalpliiĝante
    VaigeoNekonataMalpliiĝante
    Totalo2,500 al 10,000Malpliiĝante

    Kiel ĉe aliaj kazuaroj, ĝi estas timida kaj solema birdospecio. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj[2] kaj malgrandaj animaloj. Ili faras gruntadon kaj fajfadon, kiel ĉe aliaj kazuaroj.[8]

    Dum la reprodukta sezono, la poligama ino demetas tri al kvin verdajn ovojn sur bone kamuflita nesto preparita de la masklo, ŝi lasas la neston kaj la ovojn por trovi alian partneron. La masklo idozorgadas sola dum ĉirkaŭ naŭ monatoj.

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj troĉasado en kelkaj areoj, la norda kazuaro estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj,[9] kun ĉasado kiel la plej granda minaco.[8] Indiĝenoj uzas la ostojn kaj ovojn, kaj kaptas la idojn por esti bredataj por viando. Dum la lignoproduktado malfermas pliajn areojn de la arbaroj, ĉasado iĝas pli drasta problemo.[2][9] Ties loĝa teritorio estas de 186,000 km² kaj studo de 2000 metas ties nombrojn ĉe 9300.[8]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. 1 2 3 4 5 6 7 8 Davies, Stephen, Ratites and Tinamous. Oxford University Press (2002), ISBN 978-0-19-854996-3
    3. AviList v2025, konsultita la 7-an de jan. 2026.
    4. Gotch, A. F. (1995)
    5. Avibase
    6. Brands, S. (2008)
    7. Clements, J (2007)
    8. 1 2 3 4 5 BirdLife International (2008)(a)
    9. 1 2 BirdLife International (2012). Casuarius unappendiculatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 5a Julio 2012.
    • Davies, S.J.J.F. (2003). "Cassowaries". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 75–77, 80. ISBN 0-7876-5784-0.
    • Gotch, A.F.. (1995) “Cassowaries”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File, p. 178–179.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]