Saltu al enhavo

Suda kazuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda kazuaro
Plenkreskulo en Kvinslando, Aŭstralio
Plenkreskulo en Kvinslando, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Casuariiformes - kazuaroformaj
Familio: Casuariidae - kazuaredoj
Genro: Casuarius - kazuaro
Specio: C. casuarius - suda kazuaro
Casuarius casuarius
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Suda kazuaro[1] (latine Casuarius casuarius), ankaŭ konata kiel Duoblabrida kazuaro, Aŭstralia kazuaro, KrestokazuaroDubrida kazuaro[2], estas granda nefluga birdo el la familio de kazuaredoj.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Nun la Suda kazuaro estas konsiderata kiel monotipa, sed oni antaŭe priskribis kelkajn subspeciojn[4]. Malfacilis konfirmi la validecon de tiuj pro individuaj variaĵoj, aĝo-rilataj variaĵoj, relative malmultaj disponeblaj specimenoj (kaj krome la brila haŭto de la kapo kaj kolo – bazo laŭ kiu oni priskribis kelkajn subspeciojn – svagiĝas en specimenoj), kaj la fakto ke lokanoj komercis vivantajn kazuarojn dum centoj, se ne miloj, da jaroj, kelkaj el kiuj ŝajne fuĝis aŭ estis intence enmetitaj en regionoj for el ties origino.[4]

    La suda kazuaro estas en la klaso Aves, kiu inkludas ĉiujn birdojn; nome tiujn kiuj povas flugi same kiel tiujn kiuj ne.

    Ties dunoma nomo Casuarius casuarius derivas el la malaja vorto kesuari, signife precize kazuaron.[5] La Suda kazuaro estis unuafoje priskribita de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento, Systema Naturae, kiel Struthio casuarius,[6] el specimeno el Seram, en 1758.[2] Ĝi estas nune la tipa specio de la genro Casuarius.[2]

    Detalo de piedo montranta spronecan internan urgon.

    Ĝi havas rigidan, aspran nigran plumaron, bluajn vizaĝon kaj kolon, ruĝon ĉe nuko kaj du ruĝajn bridojn kiuj estas ĉirkaŭ 17.8 cm longaj kaj pendas ĉirkaŭ ties gorĝo.[2] Korneca bruna kasko, 13 al 16.9 alta, sidas surkape.[2] La beko povas gami el 9.8 al 19 cm.[2] La trifingra piedo estas dika kaj povega, ekipita per mortigaj ponardecaj ungegoj ĝis 12 cm longaj ĉe la interna fingro.[2] La plumaro estas seksa unuforma, sed la ino estas dominanta kaj pli granda kun pli longa kasko, pli granda beko kaj pli brilkoloraj nudaj partoj. La junuloj havas brunan longitudan striecan plumaron. Ĝi estas la plej granda membro de la familio de kazuaredoj kaj estas la dua plej fortika birdospecio surtere, kun maksimuma grando ĉirkaŭkalkulita ĉe 85 kg kaj 190 cm alta. Normale tiu specio gamas el 127 al 170 cm de longo. Ties alto estas normale 1.5 al 1.8 m[2][7] kaj inoj averaĝe 58.5 kg dum maskloj averaĝe 29 al 34 kg.[2][8] Plej plenkreskuloj pezas inter 17 kaj 70 kg.[9] Ĝi estas teknike la plej granda birdo el Azio (ekde la formorto de la Araba struto, kaj antaŭe de la Moao de Novzelando) kaj la plej granda aŭstralia birdo (kvankam la Emuo povas esti iomete pli alta).

    Disvastiĝo kaj vivejo

    [redakti | redakti fonton]
    Supra korpo

    Tiu aŭstralazia specio distribuiĝas en tropikaj pluvarbaroj de Indonezio, Novgvineo kaj nordorienta Aŭstralio,[10] kaj ĝi preferas altaĵojn sub 1,100 m en Aŭstralio,[2] kaj de ĝis 500 m en Novgvineo.[11]

    Reprodukta populacio kaj tendenco[11]
    LokoPopulacioTendenco
    Suda Papuo-Nov-GvineonekonataMalpliiĝanta
    Seramnekonatanekonata
    Arunekonatanekonata
    Nordorienta Aŭstralio1,500 to 2,500Malpliiĝanta
    **PalumanekonataMalpliiĝanta
    **Montaro McIlwraith1000+Malpliiĝanta
    **Nacia Parko Rivero Jardinenekonatanekonata
    Totalo2,500+Malpliiĝanta
    Distribuado de la Suda kazuaro en Aŭstralio

    Ĝi manĝas ĉe la arbara grundo falitajn fruktojn kaj estas kapabla sekure digesti kelkajn fruktojn kiuj estas venenaj al aliaj animaloj. Ili manĝas ankaŭ fungojn, kaj kelkajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. La Suda kazuaro estas solema birdo, kiu pariĝas nur por la reprodukta sezono, kio okazas fine de vintro aŭ printempe. La masklo konstruas neston surgrunde;[2] nome amaseto de herbeca plantomaterialo 5 al 10 cm dika kaj ĝis 100 cm larĝa. Tio estas sufiĉe dika por permesi la humidecon dreni for el la ovoj. La masklo ankaŭ kovas la ovoj kaj idozorgadas li sola. Oni demetas ovokvanton de 3 aŭ 4 ovoj kiuj estas 138 x 95 mm. Ili havas granulan surfacon kaj estas dekomence brilverdaj sed senkoloriĝas dum la tempopaso.[2][12]

    Ili faras zuman alvokon dum la pariĝada sezono, krom fajfojn kaj eksplodbruojn. Idoj elsendas ofte altatonajn fajfojn por alvoki la patron.[11]

    La tranĉrandaj ungegoj kapablas mortigi homojn kaj hundojn kaze de provoko.

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]
    Maskla plenkreskulo kun du idoj ĉe la Bestoĝardeno Artis, Nederlando
    Ido ĉe Artis, Nederlando
    Junulo trapasanta ŝoseon en Aŭstralio

    Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio kaj troĉasado en kelkaj areoj, la Suda kazuaro estas pritaksita kiel Vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[13] La populacio de Aŭstralio estis listita kiel Endanĝerita laŭ la Federa kaj Kvinslanda leĝaro. Kelkaj minacoj estas habitatoperdo (pro lignoproduktado), sovaĝiĝintaj animaloj kiuj manĝas siajn ovojn, ĉasado kaj ŝosemortigado.[2][14] Konstruado de ŝoseoj, sovaĝiĝintaj animaloj kaj csasado estas la malplej bonaj el tiuj minacoj. Ĝi havas teritorion de 396,000 km², kaj oni ĉirkaŭkalkulis 10,000 al 20,000 birdojn laŭ studo de 2002, kun inter 1,500 kaj 2,500 en Aŭstralio.[11] Estas kazoj de sudaj kazuaroj bredataj for de la indiĝena teritorio en kaptiveco, kiel ĉe Rezervejo Blanka Kverko en Yulee (Florido), Usono.[15]

    Bildogalerio

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 Davies, S. J. J. F. (2003)
    3. AviList v2025, konsultita la 7-an de jan. 2026.
    4. 1 2 Davies, S. J. J. F. (2002)
    5. Gotch, A. F. (1995)
    6. Linnaeus, C (1758)
    7. Buzzle.com
    8. Animal Life Resource
    9. Burnie D kaj Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0789477645
    10. Clements, J (2007)
    11. 1 2 3 4 BirdLife International (2008)(a)
    12. Beruldsen, G (2003)
    13. BirdLife International (2012). Casuarius casuarius. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 5a Julio 2012.
    14. BirdLife International (2008)
    15. Double-Wattled Cassowary. Alirita 21a de Junio 2013 .

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]