Saltu al enhavo

Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 1992

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 1992
Vintra Olimpiko 1992 en Albertville
Flagtenanto:  Chris Nicholson
Sportistoj 6 en 2 fakoj
Medaloj
rango: 17
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La novzelanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Chris Nicholson. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon.

Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato. La novzelanda teamo en tiu olimpiko kolektis la ĝis 2022 solan vintran medalon por Nov-Zelando: la arĝentan medalon en slalomo atingis la alpa skiistino Annelise Coberger, prononco [Anelize KO:berga], naskita en Christchurch de origina germana familio.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo "Ski-WM '93 - Alles über die spannenden Rennen vom 3. bis 14. Februar in Morioka (Japan)", sporta gazeto Sport-Bild, 3-a de februaro 1993, paĝo 31 kaj sekvaj (germane)
olimpika emblemo
olimpika emblemo