Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la liberstila skiisto Nico Porteous (jen en foto de 2019, 17-jara) akiris unu el la du oraj medaloj por Nov-Zelando
Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 2022
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino
Flagtenanto:  Alice Robinson kaj Finn Bilous (malfermo)
Nico Porteous (fermo)
Sportistoj 15 en 5 fakoj
Medaloj
rango: 17
Oro
2
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
3
vdr

La novzelanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 15 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Alice Robinson kaj Finn Bilous dum la malferma ceremonio respektive Nico Porteous dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, unu arĝentan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon.

Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato.

La neĝtabulistino Zoi Sadowski-Synnott iĝis la unua novzelanda ormedalisto en vintra olimpiko kiam ŝi gajnis la virinan konkurson de deklivstila neĝtabulado. Poste ŝi ankaŭ gajnis arĝentan medalon, en la virina neĝtabulada konkurso "granda aero", tre riska kaj en 2022 unuafoje okazigita en vintra olimpiko. Poste en la ludoj, la 20-jara Nico Porteous gajnis plian oran medalon en la vira liberstila skia konkurso de duontubo, por iĝi la unua vira novzelanda ormedalisto en vintra olimpiko - en la antaŭa Vintra Olimpiko 2018 li jam en la sama konkurso atingis bronzan medalon en aĝo de 16 jaroj - ankaŭ tio estis rekordo. Kun du oraj kaj unu arĝenta medalo, metante la novzelandan teamon je 17-a loko de la medaltabelo, la Vintra Olimpiko 2022 estis la senkompare plej sukcesaj de la teamo ekde unua konkurado ĉe la Vintra Olimpiko 1952.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

olimpika emblemo
olimpika emblemo