Nova israela siklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nova siklo)
Nova israela siklo
emblemo
emblemo
valutoleĝa valuto
Ŝtato: Israelo, Palestinaj teritorioj
Subdivido: 100 agoroj
Kodo laŭ ISO 4217: ILS
Mallongigo: , ש״ח
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 3,25 ILS

1 eŭro = 3,88 ILS (la 27-a de junio 2021)

la serio de naciaj poetoj, ekde 2014
la serio de naciaj poetoj, ekde 2014
vdr
Israelaj moneroj kaj vertikalaj monbiletoj de la antaŭa serio, la unua jardeko de la 21-a jarcento

La nova israela siklo (aŭ en alia vortordo israela nova siklo, foje esperantlingve ankaŭ nomata "ŝekelo", hebree שקל חדש, ŝekel ĥadaŝ, plurale שקלים prononco ŝkalim, arabe شيقل جديد aŭ شيكل جديد, ŝekel ĝadid) estas la ŝtata valuto de Israelo. Unu siklo estas dividita je cent agoroj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ILS. Jam en la antikva epoko la siklo estis la historia valuto de la judoj. La moderna valuto hebree havas la simbolon ₪, kuntiraĵo de la literoj ש kaj ח, akronime nomata ש״ח‎ (prononcata "ŝaĥ"). Ĝi estas uzata ekde la 1-a de januaro 1986.

Laŭ artikolo 4 de la Pariza Protokolo de 1994 [1], la nova israela siklo ankaŭ estas oficiala valuto en la Palestinaj teritorioj, sed ties registaro rajtas permesi la uzon ankaŭ de aliaj valutoj: En Cisjordanio la jordania dinaro estas multe uzata, kaj en la Gazaa Sektoro la egipta pundo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


monbileto de 20 ŝekeloj