Ofensivo en Italio de printempo 1945

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britaj trupoj de la 5a (Huntingdonshire) Bataliono, Northamptonshire Regiment, parto de la 11a Brigado de la 78a Divizio, trapasas ruinojn de Argenta, 18an de aprilo 1945.
Soldatoj de la Juda Brigado sur tanko Churchill en la sektoro de Mezzano-Alfonsine, 14a de marto 1945.

En la printempo 1945 ofensivo en norda Italio, kodnomita Operaco Grapeshot,[1] estis la fina atako de la Aliancanoj dum la Kampanjo de Italio en la finaj stadioj de la Dua Mondmilito. La atako en la Lombarda Ebenaĵo fare de la 15a Aliancana Armegrupo startis la 6an de aprilo 1945, kaj finis la 2an de majo pere de la formala kapitulaco de la germanaj fortoj en Italio.

En la 11a de aprilo atakoj de novzelandanoj, hindoj kaj poloj sukcesis trapasi la riveron Santerno, kiu estis bariero por eniri en la norda Lombarda Ebenaĵo. En la 19a de aprilo oni nuligis la rezistadon en Argenta kaj samtage la Itala kontraŭnazia rezistmovado startigis insurekcion ĉefe en Torino kaj Ĝenovo, sed ankaŭ en aliaj norditalaj urboj, dum la germanoj preparis retiriĝon al Milano. La 21an de aprilo la aliancanoj eniris en Bolonjo. La 24an de aprilo, Parmo kaj Reggio Emilia estis liberigitaj de partizanoj.[2]

la Uonsa 6a Korpuso plue norden avancis kaj atingis la riveron Pado ĉe San Benedetto Po la 22an de aprilo. La rivero estis trapasita la venontan tagon, kaj ili avancis plie norden al Verono, kie ili eniris la 26an de aprilo. La 27an de aprilo, la 1a Kirasdivizio eniris en Milano, liberigita fare de partizanoj la 25an de aprilo. Torino estis liberigita ankaŭ de partizanaj fortoj la 25an de aprilo, post kvin tagoj de ribelo, kaj la 27an de aprilo la generalo Günther Meinhold kapitulacigis siajn 14 000 trupojn al la partizanoj en Ĝenovo.[2] Sude de Milano, ĉe Collecchio-Fornovo, la Brazila Divizio enboteligis la restintajn trupojn de du germanaj divizioj kun la lastaj unuoj de la faŝisma armeo de la Itala Socia Respubliko, farante la 28an de aprilo 13 500 kaptitojn.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jackson, p. 253
  2. 2,0 2,1 Basil Davidson, Special Operations Europe: Scenes from the Anti-Nazi War (1980), pp. 340/360
  3. Popa, p. 23

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blaxland, Gregory (1979). Alexander's Generals (the Italian Campaign 1944-1945). London: William Kimber & Co. ISBN 0-7183-0386-5.
  • Böhmler, Rudolf (1964). Monte Cassino: a German View. London: Cassell. OCLC 2752844.
  • Carver, Field Marshal Lord (2001). The Imperial War Museum Book of the War in Italy 1943-1945. London: Sidgwick & Jackson. ISBN 0-330-48230-0.
  • Clark, Mark (2007) [1950]. Calculated Risk. Enigma Books. ISBN 9781929631599.
  • Doherty, Richard (2014). Victory in Italy: 15th Army Group's Final Campaign 1945. Pen & Sword Books Ltd. ISBN 9781783462988.
  • Evans, Bryn (2012) [1988]. With the East Surreys in Tunisia and Italy 1942 - 1945: Fighting for Every River and Mountain. The Rosen Publishing Group, Inc. ISBN 9781848847620.
  • Hingston, W.G. (1946). The Tiger Triumphs: The Story of Three Great Divisions in Italy. HMSO for the Government of India. OCLC 29051302.
  • Jackson, General W.G.F.; kun Gleave, Group Captain T.P. (2004) [1a. pub. HMSO 1988]. Butler, Sir James, ed. The Mediterranean and Middle East, Volume VI: Part III - November 1944 to May 1945. History of the Second World War United Kingdom Military Series. Uckfield, UK: Naval & Military Press. ISBN 1-84574-072-6.
  • Laurie, Clayton D. (c. 1990). Rome-Arno 22 January-9 September 1944. WWII Campaigns. Washington DC: United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-20.
  • Muhm, Gerhard. "German Tactics in the Italian Campaign".
  • Muhm, Gerhard (1993). La Tattica tedesca nella Campagna d'Italia, in Linea Gotica avanposto dei Balcani (Edizioni Civitas ed.). Roma: (eld.) Amedeo Montemaggi.
  • Oland, Dwight D. (1996). North Apennines 1944-1945. WWII Campaigns. Washington DC: United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-34.
  • Orgill, Douglas (1967). The Gothic Line (The Autumn Campaign in Italy 1944). London: Heinemann.

Popa, Thomas A. (1996). Po Valley 1945. WWII Campaigns. United States Army Center of Military History. ISBN 0-16-048134-1. CMH Pub 72-33.