Bob Dylan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oh Mercy)
Bob Dylan
Bob Dylan kun Joan Baez en 1963, dum la Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero
Bazaj informoj
Naskonomo Robert Allen Zimmerman
Alie nomata Elston Gunnn, Blind Boy Grunt, Lucky Wilbury/Boo Wilbury, Elmer Johnson, Sergei Petrov, Jack Frost, Jack Fate, Willow Scarlet, Robert Milkwood Thomas
Naskiĝo 24-an de majo 1941 (1941-05-24) (82-jaraĝa)
en Duluth
Edz(in)o Sara Dylan • Carolyn Dennis
Ĝenroj Folko, rokmuziko, bluso, kontreo
Profesio kantisto-komponisto, aŭtoro, poeto, artisto, aktoro, scenaristo, diskĵokeo
Instrumentoj kantado, gitaro, basgitaro, harmoniko, klavarinstrumento, akordeono, frapinstrumento
Aktivaj jaroj 1959 – nuntempo
Eldoninto Columbia, Asylum
Parencaj
temoj
Paul Butterfield Blues Band, Al Kooper, The Band, Rolling Thunder Revue, Mark Knopfler, Traveling Wilburys, Tom Petty and the Heartbreakers, Van Morrison, Grateful Dead, Joan Baez
Retejo www.bobdylan.com
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Robert Allen Zimmerman
Aliaj nomoj Bob Dylan • Bob Landy • Robert Milkwood Thomas • Tedham Porterhouse • Blind Boy Grunt • Jack Frost • Elston Gunn • Boo Wilbury • Lucky Wilbury • Sergei Petrov
Lingvoj angla
Loĝloko Malibu
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato-sistemo de Minesoto • Hibbing High School • Sidwell Friends School
Subskribo Bob Dylan
Familio
Patro Abram Zimmerman
Patrino Beatrice Stone
Edz(in)o Sara Dylan • Carolyn Dennis
Amkunulo Suze Rotolo • Joan Baez
Infanoj Jakob Dylan • Jesse Dylan
Okupo
Okupo kantoverkisto • filmaktoro • poeto • gitaristo • aŭtobiografo • pentristo • muzikproduktistofilmreĝisoro • kantotekstisto • komponistoscenaristodiskĵokeoaktorokantisto • radio-prezentisto • dezajnisto • verkistomuzikisto
Verkoj Like a Rolling Stone
Highway 61 Revisited
Bringing It All Back Home
Blonde on Blonde
Blood on the Tracks
Blowin' in the Wind
Subterranean Homesick Blues
TTT
Retejo https://www.bobdylan.com/
vdr
Bob Dylan dum la Azkena Rok-Festivalo, en junio 2010
Bob Dylan kaj Prezidento de Usono Barack Obama en la Blanka Domo, (la 9an de februaro, 2010)
Bob Dylan dum koncerto de 1996 en Stokholmo
Bob Dylan kaj la ensemblo "The Band", en 1974
Bob Dylan 1984 en Barcelono, (Hispanio)
Allen Ginsberg kaj Bob Dylan en 1975

Bob DYLAN [bab dilan] naskiĝis kiel Robert Allen ZIMMERMAN [robt eln ZImamen] je la 24-a de majo 1941 en Duluth (Minesoto). Li havas la renomon de unu el la plej grandaj kantaŭtoroj de Usono. Ĉi tiu estas la unua artisto en la historio de muziko, kiu gajnis la Nobel-premion, kiam li gajnis la Nobelpremion pri literaturo en 2016.

Dum la 1960-aj jaroj li ĝuis grandajn sukcesojn, ekzemple per sia kanto "Blowin' in the Wind", kiu iĝis kvazaŭa himno de la usona homrajta movado. Interalie li kantis dum la "marŝo al Vaŝingtono" (dum kiu Martin Luther King prezentis sian faman paroladon pri "Mi havas Revon"). Dum ĉi tiu tempperiodo, okazis signifaj sociaj ŝanĝoj en Usono. Tamen eĉ hodiaŭ evidentiĝas la granda influo de Dylan al la mondo de populara muziko kaj multaj muzikistoj tra la mondo.

Oni konsideras, ke Dylan etendis la limojn de populara muziko preter la konataj temoj de "li kaj ŝi" en la sferojn de politiko, filozofio kaj pli. La tekstoj en liaj kantoj estas karakterizitaj per duoblaj signifoj kaj multaj vortludoj. En siaj kantoj, Dylan renovigis la konatajn kadrojn de usona muziko kaj ĉerpis el la originoj de Folka muziko, Kontreo, Bluso, Rokenrolo kaj eĉ Ĵazo, Svingo kaj Broadway-muziko.

Bob Dylan ankaŭ estas pentristo. Liaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en multaj ekspozicioj.

Rolling Stone revuo vicigis Dylan dua en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

La Nobel-premio[redakti | redakti fonton]

Nobel-premio pri literaturo 2016 por Bob Dylan anoncita de Sara Danius en Stokholmo (Svedio)

Li ricevis la Nobelpremion pri literaturo la 13-an de oktobro 2016. La motivaĵo de la premio asertas ke Dylan “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”. Bob Dylan certe ne limiĝis verki “nurajn kanzonetojn” sed li fingromontris kontraŭ milito kaj sociaj maljustaĵoj, ankaŭ pagante persone.

Estas simptoma la komento de Vatikana Radio (elsendo de la 13-a de oktobro 2016):

http://it.radiovaticana.va/news/2016/10/

La elekto de Bob Dylan estas sendube kundividita de granda parto el tiu generacio kiu, en la jaroj inter 1960 kaj 1970, trovis sur siaj ŝultroj la pezaĵon de la serĉado de novaj ideoj sur kiuj bazi la socion de la estonteco, idealoj kiuj, parte, estis prikantitaj de la usona kantisto, kiu siavice inspiriĝis al la kantaŭtoroj kiuj jam flirtigis la flagon de pacifismo, de la defendo de la homaj rajtoj kaj de la medio.

Skribis ĉe Fejsbuko Giulio Cappa:

Kiam oni donis la Nobelpremion al Dario Fo, la aspekto kiu ŝajnis al mi pozitiva el tiu premio, estis la malfermiĝo al nekutima literatura ĝenro: la teatro parolata pli ol skribita. Elekto simila tiu hodiaŭa pri Bob Dylan: por la unua fojo oni allasis en la olimpon de la alta literaturo iun aŭtoron de kanzonoj. Ĉifoje tamen apud la revolucia valoro de la elekto de la ĝenro ekzistas ankaŭ iu tute eksterduba literatura valoro. Interalie, el la tekstoj de la kanzonoj de Bob Dylan devenas dirmanieroj kaj tutaj frazoj kiuj iamaniere apartenas al iu tutmonda kundividita kulturo: kaj ĝuste tion faras poetoj, riĉig kaj renovigi la lingvaĵon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas la versio de 3 kanzonoj de Bob Dylan, tradukitaj de Wouter Frank Pilger kaj registritaj de Duo Espera en 1968 en la albumo “Jen nia mondo”:

- Blowin’ in the Wind - Blovas la vent’;

- Don’t think twice, it’s all right - Tamen ĉio en ordo;

- With God on our side - Kun helpo de Di’.

La unuan kanzonon, verkitan kiam la aŭtoro havis nur 21 jarojn; Dylan diris  komentante tiujn versojn:

“La unua maniero respondi al la demandoj de ĉi tiu kanzono estas, ke oni komencu starigi ilin al si. Sed la homoj devas pli frue trovi la venton”.

La kanzono enhavas eron da optimismo: respondo ekzistas, kaj por ĝin alporti sufiĉos venta ekblovo (kondiĉe ke oni volu serĉi ĝin).

Jen la teksto de:
- la kanzono Blowin’ in the Wind, en la angla:
[1]
kaj en Esperanto;
BLOWIN’ IN THE WIND
Bob Dylan
BLOVAS LA VENT’
Bob Dylan, trad. Wouter Pilger
How many roads must a man walk down
before you call him a man?
Yes, ‘n’ how many seas must a white dove sail
before she sleeps in the sand?
Yes, ‘n’ how many times must the cannon balls fly
before they’re forever banned?
The answer, my friend, is blowin’ in the wind,
the answer is blowin’ in the wind.
How many times must a man look up
before he can see the sky?
Yes, ‘n’ how many ears must one man have
before he can hear people cry?
Yes, ‘n’ how many deaths will it take till he knows
that too many people have died?
The answer, my friend, is blowin’ in the wind,
the answer is blowin’ in the wind.
How many years can a mountain exist
before it’s washed to the sea?
Yes, ‘n’ how many years can some people exist
before they’re allowed to be free?
Yes, ‘n’ how many times can a man turn his head,
pretending he just doesn’t see?
The answer, my friend, is blowin’ in the wind,
The answer is blowin’ in the wind.
Kiom da vojoj laŭiru la hom’
ĝis estos li hom’ laŭ merit’?
Jes ja! Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb’,
ĝis ĝi dormos sur strando kun fid’?
Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon’,
ĝis ĉesos por ĉiam milit’?
Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;
respondon al ni blovas la vent’.
Kiom ĉielon rigardu la hom’,
ĝis vidos li pli ol la ter’?
Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,
ĝis aŭdiĝas plorad’ de mizer’?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
ke tro multajn mortigis sufer’?
Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;
respondon al ni blovas la vent’.
Kiom da jaroj ekzistu montar’,
ĝis laviĝos al maro ĝi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup’,
ĝis rompiĝos malam-tradici’?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom’
pretendi, ke ne vidas li?
Respondon, amik’, al ni blovas la vent’;
respondon al ni blovas la vent’.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Apartaj kantoj[redakti | redakti fonton]