Saltu al enhavo

Palaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaŭo
Belau, Palau

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Belau rekid
suverena ŝtato
respubliko
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ngerulmudo
Oficiala(j) lingvo(j) Palaŭa, angla
Uzata(j) lingvo(j) Angla, japana, sonsorola, tobiana
Areo 459 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 21 108 (2013)
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Vivolongo 72
Horzono +9:00
Interreta domajno pw
Landokodo PW, PLW
Telefona kodo +680
Plej alta punkto Mount Ngerchelchuus
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Tommy Remengesau
Ĉefministro Surangel Whipps Jr.
Sendependiĝo disde Usono 1-a de oktobro 1994
Ekonomio
Valuto Usona dolaro (USD)

AkvejoPacifiko

Koordinatoj7° 28′ 0″ N, 134° 33′ 0″ O (mapo)7.466667134.55
Plej alta punktoMount Ngerchelchuus [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo465,55 km² (46 555 ha) [+]
Areo465,55 km² (46 555 ha) [+]
Loĝantaro21 729 [+] (2017)
HorzonoUTC+09:00, Pacifiko/Palaŭo [+]

Palaŭo (Palaŭo)
Palaŭo (Palaŭo)
DEC
Map
Palaŭo

Vikimedia Komunejo:  Palau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Palaŭo (palaŭe Belau, angle Palau), oficiale Respubliko Palaŭo (palaŭe: Beluu er a Belau, angle: Republic of Palau), estas lando en Oceanio, sur areo de la Karolinaj Insuloj, en la Pacifika oceano. Ĝi troviĝas en Mikronezio, oriente de Filipinoj, norde de Indonezio kaj okcidente de la Federacio de Mikronezio.

La teritorio de Palaŭo estas insularo konsistanta el 8 ĉefaj insuloj (kaj proksimume 250 malgrandaj), el kiuj la plej granda estas Babeldaob kaj la plej loĝata estas Koror. Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn[1].

Palaŭo sendependiĝis de Usono la 1-an de oktobro 1994, sed estas en libera asocio kun ĝi: Usono provizas al tiu lando defendon, subvenciojn kaj sociajn servojn.

La palaŭa flago estas unika, ĉar male al ekzemple la flago de Japanio, la disko ne simbolas la sunon, sed la lunon en nokta ĉielo.

Tradicia palaŭa kabano (2012)

La Kampanjo de Marianoj kaj Palaŭo, konata ankaŭ kiel Operaco Forager, estis ofensivo lanĉita de usonaj fortoj kontraŭ la trupoj de la Japana Imperio en Marianoj kaj Palaŭo en la Pacifika Oceano inter junio kaj novembro 1944 dum la Pacifika Milito.

Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1994 Palaŭo estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.

Johnson Toribiong estas Palaŭa advokato kaj politikisto, kaj iĝis Prezidento de Palaŭo, sekve al sia venko en la prezidenta balotado de Novembro 2008. La balotantaro malakceptis lin en la prezidenta balotado de Novembro 2012.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Rokinsuloj
Mapo de Palaŭo

Geografie, ĉiuj palaŭaj insuloj apartenas al la Karolina insularo, en Mikronezio, en la orienta parto de Pacifiko. La najbaraj landoj kaj insularoj estas Marianoj nordoriente, Federacio de Mikronezio okcidente, Indonezio sude kaj Filipinoj okcidente.

La plej granda insulo estas Babeldaob, en kiu troviĝas 10 el la 16 ŝtatoj de Palaŭo, la urbo Melekeoko, la ĉefurbo Ngerulmudo kaj la internacia flughaveno Roman Tmetuchl. La plej loĝata insulo estas Koror, kiu estas ligita al Babeldaob per ponto.

Administraj dividoj

[redakti | redakti fonton]

Palaŭo estas dividita en 16 ŝtatojn[2]:

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Palaŭo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 25-an de septembro 2009 Johnson Toribiong, la prezidento de la lando anoncis dum seanco de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri malpermeso de ĉia komerca ŝarkokaptado en maroj de la respubliko. Ankaŭ la prezidento alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. Protektita zono havas proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano kaj tie vivas 130 minacataj specioj de ŝarkoj. Tiutempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe.

Ekspertizistoj opinias, ke palaŭa ekonomio nur profitos pro tiu malpermeso, ĉar plimulton da siaj enspezoj la lando ricevas danke al turismo. Ŝarkoj allogos plonĝistojn kaj helpos sanigi koralajn rifojn kaj ekologiajn sistemojn[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. CIA - The World Factbook (angle). Arkivita el la originalo je 2010-07-11. Alirita 10-an de aprilo 2013 .
  2. Palau Sixteen States (angle). Arkivita el la originalo je 2010-11-20. Alirita 30-an de majo 2013 .
  3. Palaŭo: pioniro de ŝarkorifuĝejo, artikolo la 29-an de septembro 2009 (arkivigita en 2012) esperante

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]