Pensilvanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago
situo en Usono

Pensilvanio (angle, Pennsylvania [pensilvejnja] pensilvanigermane, Pennsilfaani) estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290 km2 da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Marilando; kaj Nov-Ĵerzejo kaj Ohio.

Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj Pitsburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara.

Pensilvanio estis fondita de William Penn en 1682 kiel kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj).

En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio. La batalo de Gettysburg okazis je Julio 1,2,3 1863. Ĝi estis la plej grava batalo de la Civila Milito.

Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton Hershey.

Graflandoj

Konteo Chester (Pensilvanio)