Punktobrusta arbustosilvio
Punktobrusta arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktobrusta arbustosilvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus thoracicus (Blyth, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punktobrusta arbustosilvio (Bradypterus thoracicus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Koreio, Laoso, Mongolio, Birmo, Nepalo, siberia Rusio kaj Tajlando. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj.
Ĝi estas tre bruna specio pli malhele en krono kaj flugilplumoj; la vosto estas ne tre longa sed tre larĝa. En vizaĝo videblas bruna traokula strio kaj hela superokula strio. La beko estas nigreca. La gorĝo estas blanka kaj la brusto bruneca kaj foje videble tre markata de nigreca punkteco aŭ vertikala strieteco, dum la ventro estas blankeca kaj la flankoj brunaj. La kruroj estas rozkolorecaj. La irisoj estas malhelbrunaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Bradypterus thoracicus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|