Rozkapa anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhodonessa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozkapa anaso
Rozkapa anaso, muzea specimeno
Rozkapa anaso, muzea specimeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Rhodonessa
Specio: Rh. caryophyllacea
Rhodonessa caryophyllacea
(Latham, 1790)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozkapa anaso (Netta caryophyllacea, iam Rhodonessa caryophyllacea) estas (aŭ estis) granda birdospecio el la grupo de la merganasoj kiu iam troviĝis en partoj de la Gangaj ebenaĵoj de Barato, Bangladeŝo kaj ĉe la riveraj marĉoj de Birmo, sed ŝajne ĝi estas formortinta ekde la 1950-aj jaroj. Nombraj priserĉadoj malsukcesis trovi iun ajn spuron el plua ekzisto. Oni sugestis, ke eble ĝi povus ekzisti ĉe la neatingeblaj marĉaj regionoj de norda Birmo kaj kelkaj vidaĵaj informoj el tiu regiono kondukis ĝin al statuso kiel "draste endanĝerita" pli ol formortinta.[1][2] La genra situo estis pridisputata kaj dum kelkaj sugestis, ke ĝi estis proksime al la merganasoj, ĉefe al la Ruĝkapa anaso, aliaj situis ĝin en separata genro propra. Ĝi estas unika pro la rozkolora kapo kombine kun la malhela korpo. Elstara flugilmakulo kaj longa svelta kolo estas karakteroj kunhavataj ankaŭ kun la komuna Punktobeka anaso. Ankaŭ la ovoj estis konsiderataj ege pekuliaraj ĉar estis preskaŭ sferecaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo kaj ino en ilustraĵo de Henrik Grönvold

La masklo de Rozkapa anaso estas nekonfuzebla se deproksime vidata. Ambaŭ sekoj estas 41–43 cm kaj longbekaj kun longaj koloj kaj pintecaj kapoj. La masklo havas rozkolorajn bekon, kapon kaj kolon, dum la ino havas palrozkolorajn kapon kaj kolon kun pli pala beko. La nigro de la korpo etendas kiel mallarĝa strio en antaŭkolo. Flugiloj havas blankajn bordojn. Dumfluge ili ne tiom kontrastas kiom ĉe la sintopika Blankaflugila anaso. La flugiloj ne havas la malhelajn bordojn de la Ruĝkapa anaso .[3] Konfuzo kun la masklo de Ruĝkapa anaso venas ĉefe el observoj de naĝantaj birdoj, ĉar tiu lasta specio havas ankaŭ rimarkindan ruĝan kapon (kvankam ties koloro estas fakte tre diferenca el tiu de la Rozkapa anaso). La Punktobeka anaso aliflanke povas aspekti simila al ino de Rozkapa anaso dumfluge kaj vidata eldistance, kaj se vidata el proksime, ili povus esti misidentigitaj ankaŭ kiel ĉe maskloj. La supra parto de la flugilo estas distinga, kun malhelverdaj duarangaj (speguleto) kaj rimarkinde blankaj triarangaj ĉe la Punktobeka anaso kaj roz-sablokolora speguleto, multe pli hela ol ĉe la ĉirkaŭo, ĉe la Rozkapa anaso. Se la supra parto de la flugiloj ne povas esti fidinde vidata, ili estas nedistingeblaj escepte al spertaj observantoj en bona vidkondiĉo.

Ties reprodukta habitato estas marĉoj de malaltaj teroj kaj lagetoj en altaj ĝangalaj herbejoj.[4] La nesto estis konstruita inter herbo. La ovoj, 6 aŭ 7 en ovaro, estas tre sferecaj kaj kremoblankecaj.[5] La ovoj estas 1.71 al 1.82 colojn longaj kaj 1.61 al 1.7 colojn larĝaj.[6] Oni supozas, ke ili estis nemigrantaj kaj troviĝis sole aŭ en paroj kaj tre rare en malgrandaj grupoj. La Rozkapaj anasoj manĝis supozeble akvoplantojn kaj moluskojn.[7] Kiel la specioj de la genro Netta, ili tipe vertikaliĝis aŭ plaŭdadis por manĝoserĉo kaj ne plonĝis kiel la Ruĝkapa anaso.[8]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de la kapo

Allan Octavian Hume kaj Stuart Baker notis, ke la ĉefa hejmo de tiu specio estis norde de Gango kaj okcidente de Bramaputro, ĉefe ĉe la nunaj distriktoj de Maldah, Purnea, Madhubani kaj Purulia de la nuna Biharo.[9] Oni diris, ke ili estis pli komunaj en Singhbum. Hume kolektis specimenon en Manipuro kiu estis notita kiel tre rara, kaŝite inter densa kareksejo ĉe Lago Loktak.[10] Edward Blyth asertis, ke ĝi estis trovita en la ŝtato de Arakan de Birmo. Brian Houghton Hodgson akiris specimenojn el Nepalo. Oni notis kelkajn vidaĵojn ankaŭ el Delhi, Sindh kaj Panĝabo.[7][11][12] Oni registris birdojn ankaŭ el la regiono de Oudh proksime al Lucknow.[13][14] Specimenoj estis mortpafitaj ĉe lalago Najafgarh en la distrikto de Delhi.[15] Jerdon akiris specimenojn de tiu birdo pli sude kvankam li persone ne observis iun ajn en naturo ĝis kiam li vizitis Bengalon.[16][17]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Bhawani Das, el specimeno de la kolekto de Lady Impey, ĉirkaŭ 1777.

La Rozkapa anaso estis priskribata de John Latham en 1790 en la genro Anas.[18][19] Por priskribi la specion, eble li faris uzon de pentraĵo en la kolekto de Lady Impey, edzino de Sir Elijah Impey kiu estis Alta Juĝisto en Kalkato el 1774 al 1783. Mary Impey havis naturbestaron en Kalkato kaj mendis al barataj artistoj kiaj Bhawani Das el Patna ilustracii animalojn el ŝia kolekto. Lady Impey translokiĝis al Anglio post la morto de sia edzo kaj vendis tiujn pentraĵojn je aŭkcio en 1810. Kelkaj el tiuj pentraĵoj estis akiritaj de Edward Smith-Stanley, 13a grafo de Derby.[20][21]

La ŝvelaĵo baze de la traĥeo ĉe masklo

La genro Rhodonessa estis origine kreata por tiu specio sole. Jean Delacour kaj Ernst Mayr, en sia revizio de 1945 de la familio de Anasedoj konsideris ĝin iome nenormala membro de la grupo de Anatini (aŭ riveranasoj) ĉar la malantaŭa fingro estis iome lobeca, kaj montris kutimon kaj tendencon manĝi surface. La birdoj estis observataj en eŭropaj birdejoj kaj kvankam ili neniam reproduktiĝis, la maskloj memmontriĝis ofte kaj tio implicis ŝveligon de kolplumoj, subenigadon de la kolo ripoze surdorse kaj poste suprenetendo de la kolo dum la produktado de fajfo kiel tiu de la Platbeka anaso.[22] Studo de ties traĥea anatomio fare de Alfred Henry Garrod en 1875[23] sugestis, ke ĝi havis "slight fusiform dilatation" (ioma ŝpinilforman ŝveliĝon) en la komenca siringa regiono. La "bulba ossea" ĉe la suba parto de la maskla sirinkso estas pekuliare ŝvela. Ankaŭ la kolorbildo estis konsiderata unika, ĉar mankas iu ajn el la metalecaj koloroj en la duarangaj kiuj estas karakteraj de la Anatini. La alia unika karaktero estas la iom granda kaj preskaŭ sfereca formo de la ovoj. Ĉiuj tiuj karakteroj subtenas la retenon de tiu specio en separata genro.[24] Tiaj mez-traĥeaj ŝvelaĵoj troviĝis nur ĉe Mergenoj kaj Ajtienoj kaj estas tre raraj en la genro Anas. Tiu traĥea bulba estas rondoforma ĉe Anas sed angula kun fenestroj ĉe Netta kaj Aythya. Johnsgard konsideris Marmaronetta kaj Rhodonessa kiel intermezaj pri formo.[25][26] Baze sur la disponebla morfologia kaj kutimara pruvaro, ĉefe pri la strukturo de la humero[27] kaj pri la strukturo de la traĥeaj ringoj, Sidney Dillon Ripley sugestis, ke ĝi estas nedubinde en la Ajtienoj.[8]

Studo trovis, ke Rhodonessa estas proksime rilata al la Ruĝkapa anaso (Netta rufina) sugeste ke ambaŭ specioj estu lokigitaj en la saman genron.[28] Rhodonessa estis priskribita antaŭ el Netta kio estus farinta Rhodonessa rufina la elektonomo, tamen tiuj ŝanĝoj ne estis amplekse akceptataj.[29]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Historia ilustraĵo de la verko de Hume kaj Marshall Game birds of India, Burmah and Ceylon. Ilustraĵo ne montras krestecan ("pintecan") aspekton de la kapo

Tiu anaso iam loĝis en orienta Barato, Bangladeŝo kaj norda Birmo,[30] sed ĝi estas nuntempe tre probable formortinta. Ĝi estis ĉiam rara,[31][32] kaj la lasta konfirmata vidaĵo, fare de Charles M. Inglis, okazis en Darbhanga en Junio de 1935, kun vidaĵoj el Barato plue ĝis komencaj 1960-aj jaroj. Tiuj inkludas registrojn el Monger[33] kaj el ĉe Ŝimla.[34] Sidney Dillon Ripley konsideris ĝin verŝajne formortinta en 1950.[35]

Ilustraĵo el 1847.

En 1988, Rory Nugent, usona birdumanto, kaj Ŝankar Barua de Delhi, informis pri vido de la kaŝema birdo en la bordoj de Bramaputro. Tiu paro asertis pri sia vido de la birdo ĉe Saiĥoa en la nordorienta fino de la rivero en la barata flanko de la bordo. Post 29 tagoj de navigado, Nugent diris, ke li vidis la Rozkapan anason inter aro de aliaj akvobirdoj. Tamen la vidaĵo de Nugent kaj Barua[36] ne estis amplekse akceptata. Vidaĵoj de la Rozkapa anaso post la 1960-aj jaroj venis el tre senesploraj basenoj el Rivero Mali kaj Ĉindvino en Norda Birmo. Ĉar la areo ne estis bone kontrolata de sciencistoj, la serĉado estis sensolva kaj konfuzoj kun la Ruĝkapa anaso kaj kun la Punktobeka anaso estis komuna fonto de supozataj vidaĵoj de Rozkapaj anasoj. Informo pri serĉado en la valo de Hu Kaung en novembro de 2003[37] konkludis, ke estas sufiĉa tialo por kredi ke la Rozkapaj anasoj povus ankoraŭ ekzisti en la ŝtato Kaĉin de Norda Birmo, sed zorgema serĉado ĉe la valo de la rivero Nat Kaung inter Kamaing kaj Ŝadusup en oktobro de 2005 malsukcesis trovi tiun specion;[38] multaj interesaj anasoj estis observataj, sed ili rezultis ĉu Punktobeka anasoBlankaflugila anaso.[37] Oni sugestis, ke tiu specio eble estas noktula.[39]

La tialo por ties malapero estis probable habitatodetruo. Oni ne konas kial ĝi estis ĉiam konsiderata rara, sed oni supozas ke ties rareco estis vera (kaj ne troigo aŭ nesufiĉa naturlaboro) ĉar ties tiama habitato estis ofte priserĉata de ĉasistoj en koloniaj epokoj. La Rozkapa anaso estis multe serĉata de ĉasistoj kaj poste kiel ornameca birdo, ĉefe pro ties nekutima plumaro. Kiel plej merganasoj, ĝi ne estis konsiderata bongusta manĝaĵo, kio estus faciliganta la survivadon de iuj restantaj birdoj. La lasta specimeno estis mortpafita en 1935 en Darbhanga, Biharo, Barato, fare de Charles M. Inglis, kiu eĉ ne sciis kion li estis mortpafinta, ĝis lia ĉashundo alportis la birdon al li. Ankaŭ kelkaj birdoj estis tenitaj kaptivece ĉe la birdejoj de Jean Théodore Delacour en Clères (Francio) kaj de Alfred Ezra ĉe Parko Foxwarren (Anglio) kie la lastaj konataj birdoj vivis en kaptiveco. La ununuraj konataj fotoj de tiu specio estis faritaj tie kaj inkludas unu el paro farita ĉirkaŭ 1925 de David Seth-Smith.[19][40][41][42]

Cititaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. iucn
  2. King, F Wayne (1988). “Extant Unless Proven Extinct: The International Legal Precedent”, Conservation Biology 2 (4), p. 395–397. doi:10.1111/j.1523-1739.1988.tb00205.x. 
  3. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide 2. Smithsonian Instituion & Lynx Edicions, p. 78.
  4. Ali, S & S D Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 175–177. ISBN 0195620631.
  5. Barnes, H E (1891). “Nesting in western India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 6 (3), p. 285–317. 
  6. (1902) Catalogue of the collections of birds' eggs in the British Museum. British Museum, London, p. 143.
  7. 7,0 7,1 Baker,ECS (1897). “Indian ducks and their allies. Part II”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 11 (2), p. 171–198. 
  8. 8,0 8,1 Humphrey,PS; Ripley,SD (1962). “The affinities of the Pink-headed Duck (Rhodonessa caryophyllacea)”, Postilla 61, p. 1–21. 
  9. Inglis, C. M. (1904). “The birds of the Madhubani subdivision of the Darbhanga district, Tirhut, with notes on species noted elsewhere in the district. Part VIII”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (1), p. 70–75. 
  10. Hume, Allan (1888). “The Birds of Manipur, Assam, Sylhet and Cachar”, Stray Feathers 11, p. 1–353. 
  11. Marshall,AH (1918). “Occurrence of the Pinkheaded Duck Rhodonessa caryophyllacea in the Punjab”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 25 (3), p. 502–503. 
  12. Ara, Jamal (1960). “In search of the Pinkheaded Duck [Rhodonessa caryophyllacea (Latham)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 57 (2), p. 415–417. 
  13. Irby,LH (1861). “Notes on birds observed in Oudh and Kumaon”, Ibis 3 (2), p. 217–251. doi:10.1111/j.1474-919X.1861.tb07456.x. 
  14. Reid, Geo (1879). “[Letter to editor on specimen of Pink-headed Duck in Lucknow Museum]”, Stray Feathers 8, p. 418. 
  15. Hume, AO & CHT Marshall. (1881) Game birds of India, Burmah and Ceylon 3. Self-published, p. 173–180.
  16. Simson,FB (1884). “Notes on the Pink-headed Duck (Anas caryophyllacea)”, Ibis 5 (2), p. 271–275. 
  17. Jerdon, TC. (1864) The game birds and wild fowl of India. Military Orphan Press, Calcutta, p. 176–177.
  18. Stephens, JF. (1824) General Zoology. Volume 12 part 2. Aves, p. 207–208.
  19. 19,0 19,1 Anon. (1926). “[Unknown]”, The Avicultural Magazine 4 (12). 
  20. (2002) Fisher C T: A Passion for Natural History: The Life and Legacy of the 13th Earl of Derby. National Museums and Galleries on Merseyside. ISBN 1902700147.
  21. Fisher, C. Kear, J. (2002). “The taxonomic importance of two early paintings of the Pink-headed Duck Rhodonessa caryophyllacea (Latham 1790)”, Bull. Brit. Orn. Club. 122 (4), p. 244–248. 
  22. Delacour, Jean, and Ernst Mayr (1945). “The Family Anatidae”, Wilson Bull. 57, p. 3–55.  Arkivigite je 2012-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2012-01-05.
  23. Garrod, Alfred Henry (1875). “On the form of the lower larynx in certain species of ducks”, Proc. Zool. Soc. London, p. 151–156. 
  24. Blanford WT. (1898) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 425–426.
  25. Johnsgard, Paul A. (161). “The Taxonomy of the Anatidae-A behavioural analysis”, Ibis 103, p. 71–85. 
  26. Johnsgard, Paul A.. (1965) “Tribe Aythyini (Pochards)”, Handbook of Waterfowl Behavior. Cornell University Press, Ithaca. NY.. ISBN 0801402077.
  27. Woolfenden GE (1959). “Postcranial osteology of the waterfowl”, Bull. Fla. State Mus. 6 (1), p. 183–187. 
  28. Livezey, B. C. (1998). “A phylogenetic analysis of modern pochards (Anatidae: Aythini)”, The Auk 113, p. 74–93.  Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-04. Alirita 2012-01-05.
  29. (2001) “Pink-headed Duck”, Collar, N. J.; Andreev, A. V.; Chan, S.; Crosby, M. J.; Subramanya, S. & Tobias, J. A.: Threatened Birds of Asia: The BirdLife International Red Data Book. BirdLife International, p. 489–501. ISBN 0946888442. Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2012-01-05.
  30. Jardine, ER (1909). “Occurrence of the Pink-headed Duck (Rhodonessa caryophyllacea) in Burma”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 19 (1), p. 264. 
  31. Whistler,H (1916). “The Pink-headed Duck Rhodonessa caryophyllacea, Lath. in the Punjab”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 24 (3), p. 599. 
  32. Hume,AO (1879). “Gleanings from the Calcutta market”, Stray Feathers 7 (6), p. 479–498. 
  33. Singh, Laliteshwar Prasad (1966). “The Pinkheaded Duck [Rhodonessa caryophyllacea (Latham)] again”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 63 (2), p. 440. 
  34. Mehta, KL (1960). “A Pinkheaded Duck [Rhodonessa caryophyllacea (Latham)] at last?”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 57 (2), p. 417. 
  35. Ripley,S Dillon (1950). “Two birds about which more information is needed”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 49 (1), p. 119–120. 
  36. Nugent,Rory. (1991) The search for the Pink-headed Duck. Houghton Mifflin Company, Boston. ISBN 0395505526.
  37. 37,0 37,1 Nguyen, Thi Ngoc Ha (editor) (2003). “Pink-headed Duck survey in the Hukaung Valley, Myanmar”, Babbler (PDF) 8, p. 6–7. 
  38. Hanh, Dang Nguyen Hong (editor) (2005). “Latest search fails to locate Pink-headed Duck.”, Babbler 16, p. 21–22. 
  39. (2008) “The historical and current status of Pink-headed Duck Rhodonessa caryophyllacea in Myanmar”, Bird Conservation International 18, p. 38–52. doi:10.1017/S0959270908000063. 
  40. Hoage, RJ, William A Deiss. (1996) New Worlds, New Animals. Johns Hopkins University Press, p. 148. ISBN 0801853737.
  41. Swainson, W. (1838) The cabinet cyclopaedia. Animals in menageries. Longman, Orme, Brown, Green & Longmans, and John Taylor, London, p. 277–278.
  42. Anon.. (1875) Revised list of the vertebrated animals now or lately living in the gardens of the Zoological Society. Zoological Society of London, p. 29.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ali, S. (1960). The pink-headed duck Rhodonessa caryophyllacea (Latham). Wildfowl Trust 1lth Annual Report, pp. 54–58.
  • Ali, S (1960) Rhodonessa caryophyllacea. Ibis 102(1):140.
  • Bucknill,JA (1924). “The disappearance of the Pink-headed Duck (Rhodonessa caryophyllacea Lath.)”, Ibis 66 (1), p. 146–151. doi:10.1111/j.1474-919X.1924.tb08120.x. 
  • van der Ven, Joost (2007) Roze is een kleur - Zoektochten naar een eend in Myanmar 1999-2006 (IJzer, Utrecht)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]