Robert Stiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Robert Reuven Stiller (naskiĝis la 25-an de januaro 1928 en Varsovio) – pola tradukisto, verkisto, lingvosciencisto kaj poligloto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Robert Stiller naskiĝis en familio de polaj judoj. Sian infanaĝon pasigis en Belorusio, la germanan okupadon en Varsovio. Soldato de Pola Enlanda Armeo. En 1947 forlasis katolikismon, en kiu estis edukita. Eniris al Pola Socialisma Partio (PPS). Laboris en la armeo. En 1952 finis studojn de la pola lingvo, studis akaŭ slavistikon, ĵurnalismon kaj skandinavistikon en Rejkjaviko.

Krom tradukoj li estas aŭtoro de kelkaj libroj, eseoj lingvosciencaj kaj teatraĵoj. Kunkreinto de juda reformita komunumo kaj populariganto de la renaskiĝo de reformita judismo en Pollando. En la jaroj 60-aj kaj 70-aj publikigis kun pseŭdonomoj. Aŭtoro de la libro Semantyka zbrodni (Semantiko de la krimo) pri komunisma propagando rilate al la Masakro de Katin.

En la jaroj 80-aj kaj 90-aj de la 20-a jarcento kune kun filozofo kaj tradukisto Jerzy Prokopiuk kontribuis pri esoteriko por la revuo "Mój Świat" (Mia Mondo) publikigante serion da artikoloj pri magio, ankaŭ kunredaktis revuon "Gnosis".

En 2005 kandidatis al Pola Sejmo el la partio de Janusz Korwin-Mikke. Longe kunlaboris kun la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio.

Elektitaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Mitologioj de la mondo:

Antologioj

Tradukoj de Stiller (ekz. prozo de Burgess) markas alligitaj artikoloj pri la aŭtora lingvaĵo, neologismoj, dialektoj kaj pri laboro de la tradukinto.

Propra kreado[redakti | redakti fonton]

- Semantyka zbrodni (Semantiko de la krimo) – vasta, logika-lingva analizo de protesta notaĵo sendita de registaro de Sovetunio lige al malkovro de amasaj tomboj de polaj oficiroj en Katin (sub pseŭdonomo Tomasz Harasiuk)

- Żydowskie Abecadło (Juda aboco), 2011 – pri polaj artistoj juddevenaj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Magdalena Prokopowicz (redaktistino), Żydzi polscy. Historie niezwykłe (Polaj judoj. Eksterordinaraj historioj), Demart, Warszawa 2010, p. 316-317

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]