Ruĝa franĉipano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ruĝa franĉipano, Plumeria rubra[1], estas decidua plantospecio apartenanta al la genro Plumerio[2]. Origine apartenanta al Meksiko,Mezameriko, Kolombio kaj Venezuelo, ĝi estis vaste kultivata en subtropikaj kaj tropikaj klimatoj tutmonde kaj estas populara ĝardena kaj parka planto, krom uzata en templo kaj tombejo. Ĝi kreskas kiel disvastiĝanta arbo ĝis 7-8m (23-26 ft) alta kaj larĝa, kaj estas plena de bonodoraj floroj de nuancoj de rozkolora, blanka kaj flava dum la somero kaj aŭtuno.

Plumeria rubra estis unu el la multaj specioj priskribitaj unue de Karolo Lineo, kaj aperis en la eldono de Species Plantarum en 1753. Ĝia specia epiteto devenas de la latina ruber "ruĝa". La epitetoj acuminata, acutifolia kaj lutea vidiĝas, sed ĉi tiuj estas malvalidaj.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa franĉipano
Champa tree with pink flowers in Islamabad, Pakistan.jpg
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Genro: plumerio Plumeria
Specio: Plumeria rubra
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
==Oftaj nomoj==[redakti | redakti fonton]

La komuna nomo Frangipani" devenas de itala nobela familio, kies dekses-jarcenta markizo elpensis parfumon kun odoro el ĝi. La genra nomo honoras Charles Plumier kiu estis franca monako de la Franciskana ordo, kaj botanikisto.[3]

En Meksiko la komuna nomo estas cacaloxóchitl aŭ cacaloxúchitl. La nomo venas de la Naŭatla lingvo kaj signifas "korva floro"[4] P. rubra estis deklarita la nacia floro de Nikaragvo en 1971, kie ĝi estas konata kiel sacuanjoche.[5] En la hispana, franĉipano estas ankaŭ nomata alhelí, alhelí cimarrón kaj suche.[6] La termino melia estas havaja.[7] En la Cook-Insuloj, ĝi estas konata kiel tipani. Ĝi estas kultivata vaste en sudaj kaj okcidentaj partoj de Barato, kie ĝi estas nomita champa aŭ derivaĵo de ĝi kiel ekzemple chaaphaa, champige ktp. Ĝi ankaŭ estas nomata champa en Pakistano.[8] En Kamboĝo ĝi ricevas la nomojn châmpéi krahâ: m (ankaŭ romianigita kiel krahom, kun la signifo 'ruĝa'), aŭ châmpéi slük sruëch, dum la franca termino por la specio estas frangipanier à fleurs rouges. [9] En Srilanko, ĝi estas konata kiel araliya en la Sinhala lingvo. Ĝi estas konata sub multaj nomoj en Brazilo, inkluzive de jasmim-de-caiena, jasmin-do-pará, kaj jasmin-manga. [6] Alia nomo, kiun ĝi havas en la portugala lingvo estas flor-de-Santo-Antônio. [6] En Mjanmao, ĝi estas nomata mawk-sam-ka, mawk-sam-pailong kaj sonpabataing.[10]En Ĉinio, ĝi havas la komunan nomon ji dan hua, kaj en Usono, ĝi estas nomata nosegay.[8]

==Priskribo==[redakti | redakti fonton]

Plumeria rubra apartenas al la familio de Apocinacoj kaj kreskas kiel ampleksa arbedo aŭ malgranda arbo ĝis alteco de 2-8m (5-25 futoj) kaj simila larĝo.[3] Ĝi havas dikan sukan trunkon kaj kolbasosimilajn malakrajn branĉojn kovritajn per maldika griza ŝelo. La branĉoj estas iom rompiĝemaj kaj kiam rompitaj, eligas blankan latekso, kiu povas agaci la haŭton kaj mukozojn. Ĉi tiu latekso trovita en la tigo de la plantoj estas fakte toksa, sed ne mortiga krom se ĝi troviĝas en grandaj kvantoj. [11]La grandaj verdaj folioj povas atingi 30 ĝis 50cm (12 ĝis 20 coloj) longaj kaj estas aranĝitaj alterne kaj kunigitaj ĉe la fino de la branĉoj. Ĝi tendencas esti pli malgranda en kultivado.[11] Iliaj folioj estas deciduaj, falantaj en la pli malvarmaj monatoj de la jaro. La floroj estas finaj, aperantaj ĉe la finoj de branĉoj dum la somero. Ofte abundaj kaj tre elstaraj, ili estas forte bonodoraj, kaj havas kvin petalojn. La floroj elsendas sian bonodoron matene kaj vespere. Ĉi tiu bonodoro similas al tiu de rozo, citruso kaj cinamo.[12] La koloroj iras de la komuna rozkolora ĝis blanka kun nuancoj de flava en la centro de la floro.[3] [13] Komence tubformaj antaŭ ol malfermiĝi, la floroj havas 5-7,5cm (2-3 coloj) de diametro, kaj nur malofte produktas semon - 20-60 flugilhavaj semoj estas enhavitaj en 17,5cm (7 coloj) kapsulo.[8] La fruktoj estas cilindraj kapsuloj, kiuj malofte troviĝas en kultivado.[3] Estas multinombraj sinonimoj kiel vidate en la listoj subaj[14]

• Plumeria acuminata W.T.Aiton
• Plumeria acutifolia Poir.
• Plumeria angustifolia A.DC.
• Plumeria arborea Noronha
• Plumeria arborescens G.Don
• Plumeria aurantia Lodd. ex G.Don
• Plumeria aurantia Endl.
• Plumeria aurantiaca Steud.
• Plumeria bicolor Ruiz & Pav.
• Plumeria carinata Ruiz & Pav.
• Plumeria conspicua G.Don
• Plumeria gouanii D.Don ex G.Don
• Plumeria incarnata Mill.
• Plumeria incarnata var. milleri (G.Don) A.DC.
• Plumeria jamesonii Hook.
• Plumeria kerrii G.Don
• Plumeria kunthiana Kostel.
• Plumeria lambertiana Lindl.
• Plumeria loranthifolia Müll.Arg.
• Plumeria lutea Ruiz & Pav.
• Plumeria mariaelenae J.F.Gut. & J.Linares
• Plumeria megaphylla A.DC.
• Plumeria mexicana G.Lodd.
• Plumeria mexicana G.Lodd.
• Plumeria milleri G.Don
• Plumeria mollis Kunth
• Plumeria northiana Lodd. ex G.Don
• Plumeria purpurea Ruiz & Pav.
• Plumeria rubra var. acuminata (W.T.Aiton) R.S.Rao & Balamani
• Plumeria rubra f. acutifolia (Poir.) Woodson
• Plumeria rubra f. lutea (Ruiz & Pav.) Woodson
• Plumeria rubra f. tricolor (Ruiz & Pav.) Woodson
• Plumeria rubra f. typica Woodson
• Plumeria tenuifolia Lodd. ex G.Don
• Plumeria tricolor Ruiz & Pav.

==Disvastigado kaj habitato==[redakti | redakti fonton]

Ĝia indiĝena teritorio etendiĝas de centra Meksiko suden tra Mezameriko ĝis Kolombio kaj Venezuelo en Sudameriko. Ĝi estas kultivata en la tropikaj regionoj de la mondo, kaj estas eble naturigita en iuj partoj de Barato.[1] Pli specife, P. rubra estas kultivata en la malaltaj teroj kaj la Jungaoj en Bolivio, la marbordaj kaj Andaj regionoj de Ekvadoro, kaj la amazoniaj kaj andaj regionoj de Peruo, kie ĝi vivas en damaĝitaj areoj. Enkondukita en multajn landojn kaj insulojn, inkluzive de Sud-Afriko, Jemeno, Ĉado kaj Burundo. Ĝi troviĝas kreskanta ĉie en Mjanmaa Unio krom tre malvarmetaj montregionoj.[10] Ĝi estis enkondukita kaj en Ĉinio kaj Pakistano kaj estis naturigita en la regionoj Analamanga kaj Betsiboka de Madagaskaro. Ĝi estas indiĝena en la Departemento Antioquia en Kolombio, kaj estas disvastigita en landoj kiel Kostariko, Nikaragvo, Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro, Belizo, kaj Honduro, kune kun Karibio. Ĝi ankaŭ estas vaste kultivata en Panamo.[8] Samekiel en tuta Brazilo. P. rubra ĝenerale kreskas en varmaj kaj ŝtonaj areoj kun seka ĝis modera pluvado. Ili povas pluvivi en lokoj kun elstaraj sekaj sezonoj, kie ili povas flori sur la nudaj branĉoj, aŭ en pli humidaj kondiĉoj, kie ili povas resti ĉiamverdaj. Ĝi troveblas ankaŭ en rokaj arbaroj, montaj deklivoj, kaj eĉ foje sur ebenaĵoj aŭ savanoj. Ĝi okupas altojn de 500 ĝis 1000 metroj sed troveblas ĝis altoj de 1500 metroj.[11]

==Kultivado==[redakti | redakti fonton]

La specio estas kultivata ĉirkaŭ la mondo en subtropikaj kaj tropikaj klimatoj. En Aŭstralio, ĝi estas vaste vidata en kultivado en Sidnejo kaj Perto kaj pli varmaj senfrostaj klimatoj norden. [15] En la kontinenta Usono, ĝi toleras USDA-Rezistajn zonojn 10B ĝis 11 (suda marborda Kalifornio kaj la suda pinto de Florido).[13] Ĝi ankaŭ kreskas en Havajo ĝis alteco de 2000m. [7] Ili toleras plej diversajn grundojn, de acida al alkala kaj sableca ĝis argileca.[13] Ĉi tiuj plantoj kreskas plej bone en seka ĝis meza humido, bone drenitaj grundoj en plena suno kaj floros tra la plej granda parto de la jaro en tropikaj areoj. Ili ne kreskas bone en malsekaj grundoj kaj en areoj kun temperaturoj sub 50 gradoj farenhejtaj dum la vintraj sezonoj, la plantoj ĉesos florado kaj ellasos siajn foliojn.[4] Establitaj plantoj ankaŭ tre toleras salon kaj eĉ salajn ŝarĝitajn ventojn.[11]

Vaste haveblaj en arbokulturejoj, franĉipanoj facile disvastiĝas per fortranĉoj de branĉoj (stikado) prenitaj en pli malvarmaj monatoj kaj lasitaj sekiĝi por semajno aŭ pli. [15] Krom ĝardenoj kaj plantado de stratoj kaj parkoj, franĉipanoj estas plantitaj en temploj kaj tombejoj.[7]

Plumeria rubra estas grava kultivaĵo en Havajo, kun pli ol 14 milionoj da floroj venditaj por esti uzataj en girlandoj tie en 2005.[16]

En modera klimataj areoj P. rubra devas esti kultivata sub vitro, en granda ŝirmejo aŭ simile, ĉar ĝi ne toleras temperaturojn sub 10 ° C (50 ° F). Tamen ĝi povas esti metita ekstere en ŝirmita suna loko dum la someraj monatoj. En Britio ĝi gajnis la Premion de Ĝardena Merito de la Royal Horticultural Society. [17] [18]

Iuj elektoj estas kultivado de hibridoj inter la specio P.rubra kaj Plumeria obtusa; tiuj havas pli rondajn ol pintajn foliojn kaj malpli probable estas deciduaj. [7] La blanka kaj flava kulturvario "Singapuro" floras tutjare en Havajo. [19]

Coleosporium plumeriae, konata kiel plumeria rustiga aŭ franĉipana rustiga malsano, estas fungo kiu atakas junajn foliojn de P. rubra. Ĝi kaŭzas brunetan aŭ oranĝan pulvoran kovraĵo aŭ veziketojn sur folioj. Ĝi estis observata en Havajo kaj la orienta marbordo de Aŭstralio[7].[20] Ĝi unue estis rekonita de la franca fungologo Narcisse Théophile Patouillard sur la insulo Gvadelupo en la orienta Karibio en 1902, kaj atingis Tajvanon antaŭ 2005.[21]

==Uzoj==[redakti | redakti fonton]

La USDA-Forstista Servo listigas Plumeria rubra kiel venenan planton kaj avertas kontraŭ tuŝado aŭ manĝado de iu ajn parto de la planto.[22]

En Kamboĝo, kiel ĉe aliaj specioj de Plumeria, P. rubra floroj estas uzataj por kolĉenoj, kiel oferoj al diaĵoj aŭ kiel ornamado por ĉerkoj. La folioj de ĉi tiu specio estas uzataj por prizorgi ulcerojn kaj fariĝas trankviligaj infuzaĵoj. [9] La floroj kaj ŝelo de ĝi estas uzataj ankaŭ en tradicia ĉina medicino en kuracado de febro, bacila disenterio, kokluŝo ktp.[23] P. rubra posedas fulvuplumerinon, antibiotiko, kiu malhelpas la multobligadon de Mycobacterium tuberculosis (Tuberkulozo). La planto ankaŭ montriĝis kontraŭfunga, kontraŭvirusa, kontraŭdoloriga, kontraŭspasma kaj hipoglikemia.[11] P. rubra ankaŭ estas raportita enhavi agoniadinon, plumieridon, plumeran acidon, cerotinan acidon, kaj lupeolon, kaj la tigo posedas alkaloidon nomitan triterpinoido. Oni scias, ke la planto antaŭenigas digestadon kaj ekskrecion, kune kun spiraj kaj imunaj funkcioj. La suko (sevo) de la planto estas uzata kiel laksigilo kaj estas kuracilo por ŝvelado kaj stomakdoloroj. La ŝelo laŭdire estas puriga kaj ankaŭ estas uzata por veneraj ulceroj. La floroj povas esti boligitaj en akvo aŭ suko kaj transformitaj en salaton por antaŭenigi intestan funkciadon, urinfluon, kaj por kontroli gason kaj mukon. La floroj ankaŭ estas uzataj por trakti astmo.[10]

Sur la insulo Molokajo en la havaja insularo, P. rubra estas kultivata por produkti kolajn havajajn kolĉenojn (leis).[12] El ĝi ankaŭ oni kutimas produkti parfumitan oleon en multaj pacifikaj insuloj, inkluzive Havajo.[3] La floroj kutime uzatas por odorigi kokosan oleon. La ŝelo enhavas malfortajn purpurkolorajn striojn kaj la ligno estas malmola kaj kompakta kun tre fajna teksturo,facile polurigebla.[11] Plumeria rubra estas la nacia floro de Nikaragvo, kie ĝi estas konata sub la loka nomo "sacuanjoche". Ĝi ankaŭ estas la vilaĝa floro de Asan-Maina sur Gvamo.

==Referencoj==[redakti | redakti fonton]

1. "Plumeria rubra". Germplasm Resources Information Network (GRIN). Agricultural Research Service (ARS), United States Department of Agriculture (USDA).Agricultural Research Service (ARS), United States Department of Agriculture (USDA). Alirita je 1a fev 2009

2. "Botanica. The Illustrated AZ of over 10000 garden plants and how to cultivate them", p. 691. Könemann, 2004. ISBN 3-8331-1253-0

3.Plumeria rubra - Plant Finder". www.missouribotanicalgarden.org.Alirita je 14a set.2019

4."Biblioteca". Medicinatradicionalmexicana.unam.mx.

5. "Simbolos Nacionales". Arkivta el la originalo je 6a okt 2017. Alirita je 14a set 2017

6. "Taxonomy - GRIN-Global Web v 1.10.4.0". npgsweb.ars-grin.gov. Alirita je 4a apr 2019

7. Criley, Richard A (February 1998). "Ornamentals and Flowers OF-24: Plumeria" (PDF). Cooperative Extension Service, C/T/A/H/R. Department of Horticulture, College of Tropical Agriculture & Human Resources, University of hawaii at Manoa. Alirita je 31a jan 2010.

8.Tropicos | Name - Plumeria rubra L." www.tropicos.org. Alirita je 21a mar 2019

9. Dy Phon Pauline, 2000, Plants Used In Cambodia, printed by Imprimerie Olympic, Phnom Penh.

10. "Plumeria rubra L." www.gbif.org. Alirita je 4a apr 2019

11.."Plumeria rubra - Useful Tropical Plants". tropical.theferns.info. Alirita je 4a apr 2019

12..Joulain, Daniel (2008). "Flower Scents from the Pacific". Chemistry & Biodiversity. 5(6): 896–909. doi:10.1002/cbdv.200890103. ISSN 1612-1880. PMID 18618387. S2CID 12346104.

13. Gilman, Edward F.; Watson, Dennis G. (October 1994). "Fact Sheet ST-491 Plumeria rubra Frangipani" (PDF). Environmental Horticulture website. Gainesville, FL: University of Florida. Alirita je 22a jul 2013.

14,"Plumeria rubra L." Plants of the World Online. Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. 2017. Alirita je 10a nov 2020

15. Campbell, Colin (June 3, 2006). "Fact Sheet: Frangipani". Gardening Australia Website. Australian Broadcasting Corporation. Alirita je 31a jan 2010.

16. "Plumeria Rubra: An Old Ornamental, A New Crop". Actahort.org. Alirita je 12a jul 2013

17. "RHS Plantfinder - Plumeria rubra". "AGM Plants - Ornamental" (PDF). Royal Horticultural Society. jul. 2017. p. 80. Alirita je 8a maj 2018..

18. "AGM Plants - Ornamental" (PDF). Royal Horticultural Society. July 2017. p. 80. Alirita je 7a maj 2018.

19. Scott, Susan (1991). Plants and Animals of Hawaii. Bess Press. p. 65. ISBN 0-935848-93-2. Alirita je 5a feb 2010.

20. Burke, Don (2001). "Weeds and Garden Pests: Frangipani Rust". Burke's Backyard website. Sydney, Australia: CTC Productions. Arkivita el la originalo je 22a aŭg 2010. Alirita je 4a feb 2010.

21. S J Roberts. "The first report of Plumeria (Frangipani) rust disease caused by Coleosporium plumeriae in Taiwan". Bspp.org.uk. Arkivita el la originalo je 21a jul 2012. Alirita je 12a jul 2013

22. The USDA Forestry Service's Site for El Yunque National Forest.

23. Plumeria rubra. "Plumeria rubra". Flower View.

==Eksteraj ligoj==

Plumeria rubra en komuna vikimedio

Datumoj rilataj al Plumeria rubra en Vikispecioj

Taksonidentigiloj

Vikidatumoj: Q1097328 Vikispecioj: Plumeria rubraAPDB: 75394EoL: 581299EPPO: PLIRUFoC: 200018441GBIF: 3169674GRIN: 28884iNaturalist: 123438IPNI: 81275-1IRMNG: 10808063ISC: 42060ITIS: 30200IUCN: 144270910MoBotPF: 276072NCBI: 62097NZOR: de6581f5-2e27-4555-8c2b-eb5554d0b220Plant Listo: kew-161631PLANTS: PLRU2POWO: urn:lsid:ipni.org:names:81275-1Tropicos: 1800011WCSP: 161631WFO: wfo-0000279184

Registara kontrolo NDL: 01170653

Kategorio: Plumerio; Apocinacoj; Arboj el Mezameriko; Arboj el Kamboĝo; Arboj el Kolombio; Arboj el Havajo;Arboj el Meksiko; Arboj el Venezuelo; Plantoj priskribitaj en 1753;Taksono nomita de Karolo Lineo

En tiu ĉi artikolo estis uzita traduko de la artikolo Plumeria rubra en la angla vikipedio.

1. 1,0 1,1 <ref>[https://www "Plumeria rubra". Germplasm Resources Information Network (GRIN)]Agricultural Research Service (ARS), United States Department of Agriculture (USDA). Alirita je 1a fev. 2009

[[#cite_ref-:4_2-0|↑]] <ref>"Botanica. The Illustrated AZ of over 10000 garden plants and how to cultivate them"</nowiki> p. 691. Könemann, 2004. ISBN 3-8331-1253-0<nowiki>

↑ [[#cite_ref-:0_3-0|3,0]] [[#cite_ref-:0_3-1|3,1]] [[#cite_ref-:0_3-2|3,2]] [[#cite_ref-:0_3-3|3,3]] [[#cite_ref-:0_3-4|3,4]] <nowiki><ref>Plumeria rubra - Plant Finder". www.missouribotanicalgarden.org.</nowiki>Alirita je 14a set.2019>/ref>
2. 4,0 4,1 <ref> "Biblioteca"</ref> Medicinatradicionalmexicana.unam.mx.Alirita je 12a jul 2013

[[#cite_ref-5|↑]] <nowiki><ref> "Simbolos Nacionales". Archived from the original on 2017-10-06. Retrieved 2017-09-14.>/ref>
3. 6,0 6,1 6,2 <ref> name = "Taxonomy - GRIN-Global Web v 1.10.4.0"</nowiki>. npgsweb.ars-grin.gov.Alirita je 4a apr 2019

↑ [[#cite_ref-:6_7-0|7,0]] [[#cite_ref-:6_7-1|7,1]] [[#cite_ref-:6_7-2|7,2]] [[#cite_ref-:6_7-3|7,3]] [[#cite_ref-:6_7-4|7,4]] <nowiki> Criley, Richard A (February 1998). "Ornamentals and Flowers OF-24: Plumeria" <nowiki>(PDF). ''Cooperative Extension Service, C/T/A/H/R''. Department of Horticulture, College of Tropical Agriculture & Human Resources, University of hawaii at Manoa. Alirita je 31a jan 2010</nowiki>

↑ [[#cite_ref-:2_8-0|8,0]] [[#cite_ref-:2_8-1|8,1]] [[#cite_ref-:2_8-2|8,2]] [[#cite_ref-:2_8-3|8,3]] <nowiki><ref>Tropicos | Name - Plumeria rubra L."</nowiki> www.tropicos.org. Alirita je 21a mar 2019.

↑ [[#cite_ref-:7_9-0|9,0]] [[#cite_ref-:7_9-1|9,1]] <nowiki><ref> Dy Phon Pauline, 2000, Plants Used In Cambodia,</nowiki> printed by Imprimerie Olympic, Phnom Penh.

↑ [[#cite_ref-:8_10-0|10,0]] [[#cite_ref-:8_10-1|10,1]] [[#cite_ref-:8_10-2|10,2]] <nowiki><ref>"Plumeria rubra L." www.gbif.org. </nowiki>Alirita je 4a apr 2019

↑ [[#cite_ref-:9_11-0|11,0]] [[#cite_ref-:9_11-1|11,1]] [[#cite_ref-:9_11-2|11,2]] [[#cite_ref-:9_11-3|11,3]] [[#cite_ref-:9_11-4|11,4]] [[#cite_ref-:9_11-5|11,5]] <nowiki><ref>"Plumeria rubra - Useful Tropical Plants".<nowiki> tropical.theferns.info. Alirita je 4a apr</nowiki>
4. 12,0 12,1 <ref>Joulain, Daniel (2008). "Flower Scents from the Pacific".<nowiki> Chemistry & Biodiversity. 5(6): 896–909. doi:10.1002/cbdv.200890103. ISSN 1612-1880. PMID 18618387. S2CID 12346104</nowiki>
5. 13,0 13,1 13,2 <ref>Gilman, Edward F.; Watson, Dennis G. (October 1994). "Fact Sheet ST-491 Plumeria rubra Frangipani"</nowiki>(PDF). Environmental Horticulture website. Gainesville, FL: University of Florida. Alirita je 22a jul 2013.

[[#cite_ref-14|↑]] <ref>"''Plumeria rubra'' L." ''Plants of the World Online''.</nowiki> Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. 2017. Alirita je 10a nov 2020.<nowiki>

[[#cite_ref-15|↑]] <nowiki><ref>Campbell, Colin (June 3, 2006). "Fact Sheet: Frangipani"</nowiki> Gardening Australia Website. Australian Broadcasting Corporation.Alirita je 31a jan 2010.</ref>
6. <ref>"Plumeria Rubra: An Old Ornamental, A New Crop"<nowiki>Actahort.org. Alirita je 12a jul 2013</ref>
7. <nowiki> "RHS Plantfinder - Plumeria rubra".<nowiki>PDF). Royal Horticultural Society. jul. 2017. p. 80. Alirita je 8a maj 2018.</nowiki>
8. <ref>"AGM Plants - Ornamental" (PDF)</nowiki>
9. <ref> Scott, Susan (1991). Plants and Animals of Hawaii<nowiki>
10. <ref> Burke, Don (2001). "Weeds and Garden Pests: Frangipani Rust".</nowiki> Burke's Backyard website. Sydney, Australia: CTC Productions. Arkivita el la originalo je 22a aŭg 2010. Alirita je 4a fev 2010.

[[#cite_ref-21|↑]] <nowiki>S J Roberts. "The first report of Plumeria (Frangipani) rust disease caused by Coleosporium plumeriae in Taiwan</nowiki> Bspp.org.uk.Arkivita el la originalo je 21a jul 2012<nowiki>

[[#cite_ref-22|↑]] <nowiki><ref>The USDA Forestry Service's <ref/>Site for El Yunque National Forest.
11. <ref> Plumeria rubra. "Plumeria rubra".Flower View >/ref>