S/2003 J 18
Aspekto
Pending
| S/2003 J 18 | |
| Natura satelito de Jupitero | |
| satelito de Jupitero | |
|---|---|
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj aliaj[1] |
| Dato de malkovro | 6-a de februaro 2003 |
| Loko de malkovro | Mauna Kea |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 20 682 998 km[2] |
| Discentreco | 0,1382573[2] |
| Meza anomaliangulo | 220,7° vd |
| Klinangulo | 146,46769°[2] (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 607,68 tagoj |
| Longitudo de suprenira nodo |
215,5° vd |
| Argum. de periapsido | 98,15° vd |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 2 km[2] |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,04 vd |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23 |
S/2003 J 18 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman kaj lia teamo, per fotoj faritaj en la observatorio de Mauna Kea. Tiu malkovro estis anoncita[1] la 11-an de aprilo 2003
Ĉar ĝia orbito ne estas nun precize determinata, ĝi havas nur maldaŭran nomon. Estas la dekoka satelito de Jupitero malkovrata en 2003.
Orbito
[redakti | redakti fonton]S/2003 J 18 eble estus ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco ne estas certa, ĉar ĝiaj orbitaj elementoj ne estas sufiĉe precize konataj.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La ananka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
- Diagramo montranta la inklinacion de kvar ĉefaj anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole S/2003 J 18, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle S/2003 J 18 (angla versio)[rompita ligilo]
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
| ||||||||||||||||||

