Sayago
Sayago | ||||
---|---|---|---|---|
Natura komarko | ||||
komarko de Hispanio [+] | ||||
Lando | Hispanio | |||
Regionoj | Kastilio kaj Leono, Provinco Zamoro | |||
Ĉefurbo | Bermillo de Sayago | |||
- koordinatoj | 41° N, 6° U (mapo)41.365666666667-6.1118888888889Koordinatoj: 41° N, 6° U (mapo) | |||
Akvokolektejo | 1 484,6 km² (148 460 ha) [+] | |||
Areo | 1 484,6 km² (148 460 ha) [+] | |||
|
||||
Sayago | ||||
Vikimedia Komunejo: Sayago [+] | ||||
Sayago [saĜAgo] estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la sudokcidento de la provinco, angule kun Portugalio (okcidente) kaj la Provinco Salamanko (sude).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas totalan loĝantaron de 8 184 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Bermillo de Sayago.
La komarkaj limoj estas norde ĉe Aliste kaj Tierra del Pan, oriente ĉe Tierra del Vino, sude provinco Salamanko.
Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparo (mancomunidad) Sayagua, kiel nura jura formulo kiu ebligas al ĝi la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]- Alfaraz de Sayago
- Almeida de Sayago
- Argañín
- Bermillo de Sayago
- Cabañas de Sayago
- Carbellino
- Fariza
- Fermoselle
- Fresno de Sayago
- Gamones
- Luelmo
- Mayalde
- Moral de Sayago
- Moraleja de Sayago
- Moralina
- Muga de Sayago
- Peñausende
- Pereruela
- Roelos de Sayago
- Salce
- Torregamones
- Villadepera
- Villar del Buey
- Villardiegua de la Ribera
Historio kaj ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp.; kaj rura turismo: naturaj pejzaĝoj. Aliaj gravan enspezofontoj venas el ceramiko, industrio de pano, korko, granito, tekstila industrio ktp.
Parto de la komarko apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero. Tio altiras turismon.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Gravas la uzado de "sayagués" [saĝaGES] nome parolmaniero aŭ dialekto de la Leona lingvo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Akvofalo ĉe Peñausende.
-
Skulptaĵo de vetonoj de Villardiegua.
-
Pilorio de Peñausende.
-
Kastelo de Asmesnal, ĉe Alfaraz.
-
Kruco de la 18-a jarcento ĉe Villamor de la Ladre.