Schenna
Schenna (Scena) | |||
komunumo de Italio vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo)46.69004611.186563Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 600 m | ||
Areo | 48 km² | ||
Loĝantaro | 3030 (2023) | ||
Loĝdenso | 63 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | Schennaberg, Tall, Verdins | ||
Najbaraj komunumoj | Hafling, Kuens, Merano, Riffian, St. Leonhard in Passeier, Sarntal kaj Tirol | ||
Patrono | ĉielenpreno de Maria | ||
Festa tago | 15-a de aŭgusto | ||
Nomo de loĝantoj | Schennaner germane kaj scennesi itale | ||
Poŝtkodo | 39017 | ||
Imposta kodo | I519 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 021087 | ||
Telefona prefikso | 0473 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Schenna (itale Scena) estas komunumo de la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo en norda Italio. Ĝi situas proksime al Merano kaj proksimume 30 km nordoriente de la provinca ĉefurbo Bolzano-Bozen. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 030 loĝantoj sur areo de 48,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Hafling, Kuens, Merano, Riffian, St. Leonhard in Passeier, Sarntal kaj Tirol.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la 6-a jarcento la areo estis loĝata de homoj devenantaj el Frankonio kaj Bavario. Dum la mezepoko estis konstruita la kastelo Schenna, kiu nuntempe estas la plej grava vidindaĵo de la vilaĝo. La plej grava famulo, kiu estas ligita al Schenna, estas la arkiduko Johano de Aŭstrio. En 1845 li aĉetis la kastelon Schenna kaj post sia morto li estis entombigita en aparte konstruita novgotika maŭzoleo.[1]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Dum la lastaj 40 jaroj la tiama kampara vilaĝo iĝis gravega turisma centro. Ĉeestas multaj hoteloj ankaŭ de altaj kategorioj kaj la tranoktoj estas pli ol unu miliono jare.
Tamen, aparte en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo, konserviĝis la kampara karaktero. Videblas belaj malnovaj biendomoj meze de zorgeme kultivitaj pomarbaroj.
Lingva distribuo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1,5% parolas denaske la italan.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Franz Spiegelfeld, Das Mausoleum von Schenna, in "Südtirol in Wort und Bild", 50-51, 2006-07, paĝoj 46-49.