Sonĝointerpretado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thomas Paine dorme, suferante koŝmaron.

Sonĝointerpretado estas la procezo atribui signifon al sonĝoj. En multaj antikvaj socioj, kiel tiuj de Antikva Egipto kaj Antikva Grekio, sonĝo estis konsiderata supernatura komunikado aŭ rimedo de dia interveno, kies mesaĝo povus esti interpretata de la personoj asociataj al spiritaj povoj.

En moderna epoko, variaj skoloj de psikologio kaj neŭrobiologio estis proponintaj teoriojn pri la signifo kaj la celo de sonĝoj. Plej fakuloj nuntempe klopodas interpreti la sonĝenhavon kongruante la Freud-an teorion de sonĝo en diversaj landoj, kiel en studo farita en Usono, Barato kaj Sud-Koreio.[1]

Homoj ĝenerale ŝajne kredas, ke sonĝoj estas partikulare signifoplenaj: ili atribuas pli da signifo al sonĝoj ol al similaj pensoj dumvekaj. Por ekzemplo, kelkaj informis, ke ili plej verŝajne nuligus flugveturon se ili sonĝas pri aviadilakcidento pli ol pro averto fare de la koncerna sekurecservo (Department of Homeland Security).[1]

Tamen, homoj ne atribuas egalan gravon al ĉiaj sonĝoj. Ŝajne oni uzas motivitan raciigon interpretante sonĝojn. Oni estas plej pretaj rigardi sonĝojn kiuj konfirmas la dumvekajn kredojn kaj dezirojn kiel pli signifoplenaj ol sonĝoj kiuj kontraŭdiras la dumvekajn kredojn kaj dezirojn.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Morewedge, Carey K.; Norton, Michael I. (2009). "When dreaming is believing: The (motivated) interpretation of dreams". Journal of Personality and Social Psychology. 96 (2): 249–264. doi:10.1037/a0013264. PMID 19159131. Alirita la 31an de januaro 2020.