Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Disambiguation links
→‎Kontraŭ: Respondo
Linio 52: Linio 52:
::::::Tiu ĉi komento estas bonega ilustraĵo de la maniero laŭ kiu vi komunikiĝas kun aliaj kunlaborantoj en vikipediaj projektoj. Mi nun proponas ke oni rigardu ne nur viajn agojn kiel administranto, sed ĝenerale vian konduton kaj komunikiĝ-manieron, tio ĉi donos pli plenan informon pri la rolo, kiun vi ludas en nuna vikipedia komunumo. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 18:45, 1 dec. 2023 (UTC)
::::::Tiu ĉi komento estas bonega ilustraĵo de la maniero laŭ kiu vi komunikiĝas kun aliaj kunlaborantoj en vikipediaj projektoj. Mi nun proponas ke oni rigardu ne nur viajn agojn kiel administranto, sed ĝenerale vian konduton kaj komunikiĝ-manieron, tio ĉi donos pli plenan informon pri la rolo, kiun vi ludas en nuna vikipedia komunumo. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 18:45, 1 dec. 2023 (UTC)
::::::: ...diris estaĵo deklarinta: ''"Mi estas Goren, mi volas pisi sur vian vizaĝon nerda rusaĉo"'' [https://t.me/esperanto_0/810566 ]. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:25, 2 dec. 2023 (UTC)
::::::: ...diris estaĵo deklarinta: ''"Mi estas Goren, mi volas pisi sur vian vizaĝon nerda rusaĉo"'' [https://t.me/esperanto_0/810566 ]. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:25, 2 dec. 2023 (UTC)
::::::::klf, ĉu vi tutserioze ligas mesaĝon de anonima roboto en telegrama grupo en kiu mi eĉ (principe) ne partoprenas kvazaŭ tio ĉi estas argumento por io ajn? Mi antaŭe pensis ke viaj strangaĵoj de konduto rilatas nur al viaj kontraŭhomecaj politikaj vidpunktojn, sed nun evidentiĝas ke vi havas mensajn problemojn. Mi diras tion ĉi ne por la celo insulti, sed ĉar vere aspektas tiel. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 14:15, 3 dec. 2023 (UTC)
:::::Kia estas la senco ataki min en vikipedio, kiu estas tute aparta projekto, por defendi viajn propagandaĵojn en vikinovaĵoj? En tiu ĉi komento vi nur vican fojon montras, ke vi ne scipovas komunikiĝi sen senĉese ĉikani kaj ataki homojn kiujn vi pro iuj kialoj (ĉu personaj ĉu politikaj) malŝatas. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 14:05, 29 nov. 2023 (UTC)
:::::Kia estas la senco ataki min en vikipedio, kiu estas tute aparta projekto, por defendi viajn propagandaĵojn en vikinovaĵoj? En tiu ĉi komento vi nur vican fojon montras, ke vi ne scipovas komunikiĝi sen senĉese ĉikani kaj ataki homojn kiujn vi pro iuj kialoj (ĉu personaj ĉu politikaj) malŝatas. [[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 14:05, 29 nov. 2023 (UTC)
::::::Neniu atakas vin. La diskuton pri Vikinovaĵoj iniciatis vi mem. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:47, 30 nov. 2023 (UTC)
::::::Neniu atakas vin. La diskuton pri Vikinovaĵoj iniciatis vi mem. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:47, 30 nov. 2023 (UTC)

Kiel registrite je 14:15, 3 dec. 2023

RG72

Propono

RG72 subtenas rusan agresion kontraŭ Ukraino[1], verkis multajn mititpropagandistajn artikolojn en Vikinovaĵoj [2] kaj ankaŭ kelkfore aldonis propagandisman informom de malneŭtrala vidpunkto kun ligilo al malaŭtoritataj retejoj en artikoloj de Vikipedio specife[3] [4]. Laŭ tiuj kialoj mi proponas maladministrigi RG72.--Fenikals (diskuto) 14:57, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

la unua ligilo pridiras fejsbukaĵon ŝajne nevidebla de mi (ĉu pro ke mi uzas ne-lasttag-ĝisdatan liberan programaron (fajrfokson/ruĝpandon), ĉu pro ke mi ne havas konton, mns) Galex-713 (diskuto) 11:48, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Baloto

Por

  1. Por Por: --Fenikals (diskuto) 15:00, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: --Våle Lokebarn | Endesigeren (diskuto) 15:03, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Kvankam ni ne havas specifan regulon pri tio, estus interese ekkoni, kial vi voĉdonas kontraŭe. Ĉu vi kapablas esprimi vidpuntkon? Aŭ ĉu vi estas ĉi tie simple ĉar iu alia ordonis al vi veni kaj voĉdoni? Vi kontribuis nur unu alian fojon dum la lastaj 3 (tri!) jaroj... —Supernabla🪰 23:37, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: Kvankam mi konsentas ke maladministrantigo de tia persono, kiu konstante misuzas vikipedion por propagandi siajn politikajn vidpunktojn, estas nepra afero, mi opinias ke tio ĉi ne sufiĉas. Mi proponas krome fari grandan revizion de liaj agoj almenaŭ ekde la komenco de plenskala rusa invado en Ukrainion. Aparte en biografiaj artikoloj pri vivantaj homoj, ĉiuj negativaj asertoj ne subtenitaj per aŭtoritataj kaj kredindaj fontoj, kiel, ekzemple, tiu ĉi sekcio de artikolo pri Maia Sandu, devas esti rapide kaj agrese forigitaj.--Goren (diskuto) 16:04, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Tamen mi ne vidas vin inter la redaktantoj de la artikolo: kial vi ne provis ĝustigi la artikolon laŭ via plaĉo? VladimirPF (diskuto) 08:53, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Okej, mi faris. Vidu ni kio okazos. Goren (diskuto) 13:04, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi metis la artikolon en mia listo de atento kaj plu mi forigos ĉiujn aldonojn rompantajn VP:2NE VladimirPF (diskuto) 13:29, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: LaPingvinoDiskutu 16:14, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    @LaPingvino: Ĉu kialo...? Estus interese ekkoni vian vidpunkton... Ĉu vi havas vian propran opinion kaj konon de la faktoj, aŭ simple aliulo ordonis al vi veni kaj voĉdoni? Vi neniun havas kontribuon dum la lasta jaro... —Supernabla🪰 23:42, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    @Super nabla: Mi moderatoras grupon en Telegramo kie li spamas la reviziismajn vikinovaĵajn artikolojn. --LaPingvinoDiskutu 00:04, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Kiel lia agado en Telegramo estas ligita al certaj teknikaj rajtoj en Vikipedio (ja la diskuto estas pri tio)? Slavik IVANOV (diskuto) 23:20, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ioma klarigo. Mi diskonigas en Esperanto-grupoj ligilojn al novaj artikoloj en Vikinovaĵoj — same kiel tion faras ĉiuj aliaj retejoj. Tio nomiĝas ne spamado, sed informado. Mi ne scias kion "revizias" novaĵoj kiel Aŭstralio akceptos klimatajn rifuĝintojn de Tuvalo, Reganta partio malgajnis lokajn balotojn en Moldavio"La arkitektura arto de la malaperintaj civilizacioj de Mezameriko", nova ekspozicio de Viktor Pinĉuk, sed mi scias ke la vorto "reviziismo" ne aplikeblas rilate sciencon kaj socion, ĉar ekde la fino de mezepoko la tuta scienco, politiko kaj socia pensado sin bazas sur senĉesa kaj libera reviziado de ĉiuj scioj, opinioj, normoj kaj teorioj. Neŭtono kaj Ejnŝtejno reviziism fizikon, Spinozo kaj Rousseau reviziis filozofion, Martin Luther King kaj Nelson Mandela reviziisn socion. Malpermesi "reviziismon" signifas reveni al mezepoko, sed mi opinias ke prefere homoj malakceptantaj reviziadon transiru al teologia fakultato kaj tie ĝuu stabilecon kaj nedisputeblon de unusola vera kredo. Kiel diris saĝa fizikisto al siaj studentoj: "La scienco evoluas senhalte kaj parto de mia lekcio povos malvalidiĝi antaŭ ol mi finos ĝin. Se tio ĝenas vin, prefere forlasu la sciencon". Rimarkindas ke la vorto "reviziismo" estis vaste uzata de Stalin kiel akuzo kontraŭ liaj oponantoj, kuraĝintaj esprimi malsaman opinion kaj pro tio severe punitaj. La fakto ke la nuna okcidenta socio degeneris de la esprimlibereco de la Klerismo ĝis la stalinisma ŝafa unueco estas plorinda, sed apenaŭ imitinda en tiu ĉi Vikipedio, konceptita kiel internacia, do ne nepre sekvanta tradiciojn de iu konkreta socio. RG72 (diskuto) 06:30, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: Mi ne kontrolis la akuzojn de Fenikals kaj do ne kapablas nek aprobi nek dementi ilin. Tamen, mi opinias ke RG72 kulpas pro historia reviziismo. Vidu Diskuto:Pakto_Ribbentrop-Molotov. Mian lastan redakton (kiu miaopinie estas kompromiseca) li simple tuj forigis. Tia sinteno ne estas akceptebla. --Baba79 (diskuto) 17:45, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Neakceptebla kondutmaniero, vidu komentojn sube. Taylor 49 (diskuto) 20:00, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  7. Forte Por Por: mirige, ke la homo kun pure propagandista celado ĝis nun havis tiun altan postenon, kvankam tute ne kongruas kun la postuloj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 19:58, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    administrado ne estas posteno. Administrado estas rajtoj kaj devoj. Mi povas diri, ke la rajtoj kaj devoj estas komplikaj kaj ne ĉiu deziranto esti la administranto plenumas ilin. VladimirPF (diskuto) 08:59, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  8. Mi sentas la devon sidi en ĉi tiu parto de la paĝo por protekti la enciklopedion. Mi persone abomenas la uzon de Esperanto, kiu teorie estas lingvo de paco, por propagandi militon aŭ imperiismajn ambiciojn. Tamen, ĉi tie ni ne parolu pri kio okazas ekster VP, kiu eble interesas al ni kiel pacistoj sed ne kiel redaktantoj. Ni parolu pri kio lastatempe okazas ĉi tie en la enciklopedio. Mia ĉefa intereso estas per ĉi tiu komento klopodi rekonstrui kelkajn faktojn. Eĉ post tutrapida kontrolado de la kontribuoj de RG72 pri paĝoj en orienta Eŭropo oni trovas multege da dubindaj enhavoj aŭ forviŝoj da informoj. Li ŝajne plurfoje forviŝis ne-deziratajn fontojn aŭ, male, enigis tre mal-neŭtralajn informojn ĉiam laŭ propra iniciato kaj sen diskuti la ŝanĝojn kun la komunumo.
    • Grupo Wagner: en ĉi tiu paĝo li neis, ke Utkin estis admiranto de Hitler, dirante ke tio estas «senfonta aserto» kaj tiel forviŝante informojn skribitajn far alia administranto. Tamen, fontoj tre facile troveblas interrete aŭ en la ceteraj lingvaj eldonoj, ekzemple: [5]
    • Evgenij Prigoĵin: Nur unu tago post la morta «akcidento» de Prigoĵin, kiam la morto estis ankoraŭ nur "supozata", li tuj deklaris la militiston mortinta, konforme al Rusiaj "registaraj" informoj.
    • Volodimir Zelenskij: ĉi tie RG72 kreis novan sekcion surbaze de artikolo en Time en kiu, laŭdire, la ĵurnalisto deklaras ke Zelenski refuzas sian "malvenkon". Se oni legas la artikolon, oni trovas tre malsaman enhavon; ekzemple, la artikolo diras ke la milito progresas tro malrapide, ne diras ke la ukrainoj malvenkis. Tio estas grava malsameco. Pli ĝenerale, la artikolo donas mutalajn aliajn informojn kiuj ne aperas en la Vikipedia artikolo, do la titolo «Artikolo en Time (2023)» estas misinforma, ĉar nur eta parto de la artikolo estas pritraktata.
    • Donecka Popola Respubliko: Du fojojn (1, 2) li forviŝis asertojn kaj ankaŭ fontojn kiuj ne konformas al la "Rusia vidpunto".
    • Luganska Popola Respubliko: Simile ankaŭ ĉi tie (1, 2). En ĉi tiu kazo, RG72 eĉ ne klopodis klarigi la kialon de la forpreno de informoj, sed simple skribis «Malaprobis la 5 tekstajn ŝanĝojn»; tamen, la kialo de la malfaro ne kompreneblas.
    • En la paĝoj de la kalendaro, la redakto-militoj inter @Sliwinski: kaj RG72 estas multoblaj, kiel ĉi tie: 1 kaj ĉi tie: 2, kun Sliwinski kiu enmetas informojn laŭ la "pola vidpunkto" kaj RG72 kiu forviŝas tion kiu ne konformas al rusa militisma propagando.
      Mi kredas, ke ekzistas aliaj kazoj tia-specaj, ĉar mi nur rapide serĉis, sed mi ne volas malŝpari kroman tempon por serĉado. La okazaĵoj klaras al ĉiuj, kaj tio, laŭ mia opinio, ne estas tolerinda. Al tio oni povas aldoni la lastatempan inter-personan konflikton inter @Taylor 49: kaj RG72, eĉ kun personaj atakoj el ambaŭ flankoj, kiu krome malbonigas la okazaĵojn.
      Mi petas al komunumo decidi klaran solvon pri ĉi tiuj okazaĵoj, kaj ne sub-estimu la detruan efekton de redakto-militojn: pasintece redakto-milito inter la uzanto Pablo Escobar kaj Taylor 49 preskaŭ detruis Vikivortaron, kaj mi ne volas ke eĉ Vikipedio detruiĝos.
      Mi petas al RG72 intertempe ne plu redakti paĝojn pri Orienta Eŭropo kaj la paĝojn de la kalendaro: oni trovas aliajn paĝojn kiuj bezonas plibonigon. Mi petas al @Taylor 49: okupiĝi pri la enciklopedio, kaj ne zorgi pri la agado de RG72. Mi fine petas al Sliwinski uzi la diskutajn paĝojn por informoj kiuj eble ne estas menciindaj anstataŭ starigi redaktajn militojn. —Supernabla🪰 21:56, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  9. Por Por: Mi voĉdonas por. En la agoj de la diskutata uzanto, estas evidenta biaso kaj deziro reklami specifajn rakontojn (laŭ mia opinio, damaĝaj) —NachtReisender (diskuto) 00:01, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

  1. Kontraŭ Kontraŭ: ĝis nun mi vidas, ke ankoraŭ ŝajne neniu kulpigis lin pri cenzuro, krom kelkajn (foje ofte ja senfontajn) a-vortojn (mi restarigis la aliajn), male li ĝis nun ŝajne nur malfaris cenzurojn (pri kiu enketoj kun alvokoj de celatoj okazu) de certaj vidpunktoj: sed se oni taksas ekzemple Mondon Diplomatan estkiel flankan, samkiel opiniis ŝajne Baba79-o), tiam oni ĉiufoje kie taŭge aldonu, »laŭ la franca ĵurnalo La Mondo diplomata«; legu min en #Komentoj por pluaj proponataj planoj kontraŭ liaj agadoj Galex-713 (diskuto) 12:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Liaj redaktoj en Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ ekzemple en 10-a de aprilo sendube jes estas cenzuraj (kio estas aparte ironia de homo kiu mem ade aldonas senfontajn kalumnaĵojn). Same la redaktoj de artikoloj de Fenikals, kiujn li mem menciis en lia propra komento ĉi-diskute, estis foje cenzuro kaj foje senfontaj misinformaĵoj. Liaj atakoj al Taylor 49 ankaŭ estas sendube cenzuraj kaj politike motivitaj. Persona malŝato povas ludi aŭ ne ludi rolon ĉi tie, sed politikaj diferencoj ja rolas tutcerte. Granda parto de lia agado en viki-projektoj ĝenerale estas provoj ne nur propagandi por-rusujan, por-sovetian, kontraŭliberan politikan vidpunkton, sed ankaŭ silentigi voĉojn de kontraŭuloj per ĉikano kaj forigo de iliaj redaktoj. Kompreneble ĉio tio ĉi estas misuzo de administrantaj privilegioj. Ke maladministrantigo ne sufiĉas por plene kontraŭagi liajn misuzojn - kun tio ĉi mi konsentas, sed tio ĉi ne estas kialo kontraŭi la maladministrantigon. Goren (diskuto) 15:50, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Forte Kontraŭ Kontraŭ: Absoluta neŭtraleco malfacilas. Ĝin sekvis nek RG72 nek Fenikals nek eble mi mem. Administrado estas tute alia afero. Enkotigi la funkciadon de Vikipedio per ekskuzo de manko de neŭtraleco ne estas serioza sinteno. Mi diras "ekskuzo"-n, ĉar foje akuzoj de manko de neŭtraleco devenas de manko de nesamopinieco. Alia strangaĵo en tiu debato estas la kurioza listo de porforigaj sintenoj. En ĝi estas unu vikipediisto kiu faris eĉ ne unu kontribuon dum unu jaro, alia kiu faris eĉ ne unu kontribuon dum tri jaroj, alia kiu eltenas personan batalon kontraŭ RG72 (kaj reciproke) kaj du kiuj esprimas eble ĝustajn riproĉojn al RG72 sed sen ligoj al la administraj taskoj.--kani (diskuto) 14:22, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Forte Kontraŭ Kontraŭ: Mi tiel lernis Esperanton, ke ĝi estis neŭtrala. Esperantisto estas tiu, kiu uzas la lingvon sendepende de la celoj. Al kiu ne plaĉas la menciitaj artikoloj, tiu ne legu ilin. Nature oni devas strebi al neŭtralismo. Estu laŭeble faktoj. La historion verkas nur la venkintoj kaj neniam la venkitoj. --Crosstor (diskuto) 03:52, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉu vi konscias ke per tiu ĉi komento vi laŭlitere neas VP:5, aparte la unuajn du punktojn? Kun tiu ĉi alveno oni simple fermu la vikipedian projekton kaj anstataŭu ĝin per blogoj kaj opiniaj paĝoj. Goren (diskuto) 13:11, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Mia "kontraŭ" havas kelkajn nivelojn:
  • Formala "kontraŭ": vikipedio kaj vikinovaĵoj estas diversaj projektoj kaj ĉitiea, vikipedia, komunumo ne havas rimedojn ion ripari en alia viki-projekto. Ni povas multon paroli kaj malpovas ion fari.
  • Laŭprocedura "Kontraŭ": vi volas maladministrantigi la uzanton, sed vi ne prezentis liajn administrantajn misojn aŭ erarojn. Por montri al ni malkapablon de RG72 plenumi admonistrantajn devojn vi nepre devas montri kazojn de liaj faroj, kiam la administranto uzas la devojn rompante rajtojn de administranto. Vi tion ne prezentis kaj mi ne vidas formalajn kaŭzojn forpreni de li la rajtojn de administranto.
  • Esenca "kontraŭ": vi en via propono anoncis, ke vikinovaĵaj artikoloj de RG72 ne koincidas kun via opinio pri milito ĉe Ukrainio. Ankaŭ al mi ne plaĉas liaj artikoloj, ankaŭ al mi ne plaĉas la inklino de la artikoloj tamen en vikiprojektoj mankas politika cenzuro. Tio signifas, ke se ia informo ne plaĉas al vi vi devas ne malpermesi la informon, sed prezenti vian propran vidpunkton. Nun mi vidas, ke vi volas cenzuron: vi penas malpermesi ĉiajn vidpunktojn ne koincidaj al la via. Mi estas kontraŭ la cenzuro.
  • Vikinovaĵa "kontraŭ": mi havas pli-malpli grandan sperton en funkciado de vikinovaĵoj kaj mi povas firme diri, ke vikipedistoj plej parte ne komprenas la diferencojn inter vikio kaj vikinovaĵoj. Kaj, tre bedaŭrinde, vikiistoj ne interesiĝas pri la nuancoj kaj ĉiam komencas juĝi de vidpunkto de sia vikia sperto. Sed vikia sperto plej ofte eraras. Ekzemple vikia sperto erare puŝas opinii, ke vikinovaĵa artikolo estas kongrua al vikipedia artikolo. Ve, la opinio estas eraro: al vikipedia artikolo kongruas vikinovaĵa kategorio. Estas multaj aliaj misoj de vikipedia sperto. --VladimirPF (diskuto) 08:22, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Kial vi entute parolas pri vikinovaĵoj tie ĉi? Pri vikinovaĵoj oni parolu en la responda diskuto en vikinovaĵoj. Tie ankaŭ temas pri misuzo, ĉar vikinovaĵoj estas por novaĵoj kaj, samkiel vikipedio, ĝi estas nenies persona blogo. En vikinovaĵoj oni prezentu menciindajn faktojn kaj novaĵoj mondaj, al kiuj vojaĝo de RG72 al Ukrainio por liveri helpon al rusujaj okupaciaj trupoj tutcerte ne apartenas. Sed tio ĉi estas alia, tute aparta diskuto, ne rilata al la tiu ĉi. Tie ĉi nur temas pri maladministrantigo de RG72 pro ada kaj rutina misuzo de siaj administrantaj privilegioj por enforti politikan vidpunkton. Goren (diskuto) 13:27, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉar la dua postulo de la starta mesaĝo temas ĝuste pri vikinovaĵoj. VladimirPF (diskuto) 13:32, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
al Goren Se vi ne komprenas diferencon inter blogo kaj raportaĵo kial vi entute parolas pri la aferoj tute ne konataj al vi? Lernu abocon de ĵurnalismo antaŭ ol babili pri ĝi. RG72 (diskuto) 08:41, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Unue, mi bonege scias la diferencon: raportaĵoj temas pri objektivaj kaj verigeblaj faktoj, kaj viaj blogaĵoj temas pri viaj impresoj. Estas iom ironie, ke pri "aboco de ĵurnalismo" parolas persono, kiu ne praktikas eĉ baznivele la neŭtralan ĵurnalistan alvenon. Due, kiel tio ĉi rilatas? Tie ĉi ni ne diskutas tiun ĉi aferon. Mi entute nenion skribis en vikinovaĵoj, mi eĉ ne certas ĉu mi havas uzantpaĝon tie.
Terura diletanteco. Cetere la ksenofoboj ĝenerale estas intelekte subnivelaj. RG72 (diskuto) 03:47, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Tiu ĉi komento estas bonega ilustraĵo de la maniero laŭ kiu vi komunikiĝas kun aliaj kunlaborantoj en vikipediaj projektoj. Mi nun proponas ke oni rigardu ne nur viajn agojn kiel administranto, sed ĝenerale vian konduton kaj komunikiĝ-manieron, tio ĉi donos pli plenan informon pri la rolo, kiun vi ludas en nuna vikipedia komunumo. Goren (diskuto) 18:45, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
...diris estaĵo deklarinta: "Mi estas Goren, mi volas pisi sur vian vizaĝon nerda rusaĉo" [6]. RG72 (diskuto) 09:25, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
klf, ĉu vi tutserioze ligas mesaĝon de anonima roboto en telegrama grupo en kiu mi eĉ (principe) ne partoprenas kvazaŭ tio ĉi estas argumento por io ajn? Mi antaŭe pensis ke viaj strangaĵoj de konduto rilatas nur al viaj kontraŭhomecaj politikaj vidpunktojn, sed nun evidentiĝas ke vi havas mensajn problemojn. Mi diras tion ĉi ne por la celo insulti, sed ĉar vere aspektas tiel. Goren (diskuto) 14:15, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kia estas la senco ataki min en vikipedio, kiu estas tute aparta projekto, por defendi viajn propagandaĵojn en vikinovaĵoj? En tiu ĉi komento vi nur vican fojon montras, ke vi ne scipovas komunikiĝi sen senĉese ĉikani kaj ataki homojn kiujn vi pro iuj kialoj (ĉu personaj ĉu politikaj) malŝatas. Goren (diskuto) 14:05, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Neniu atakas vin. La diskuton pri Vikinovaĵoj iniciatis vi mem. RG72 (diskuto) 03:47, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  1. Kontraŭ Kontraŭ: per la evidenta fakto, ke posteno de administranto ne estas ornamaĵo. Oni ne povas eksigi administranton pro politikaj vidpunktoj aŭ aliaj pekoj krom esti malbona administranto. Kiam temas pri malprava redaktado, se tia okazas, Vikipedio estas libere redaktebla de ĉiuj, do redaktu, diskutu, menciu fontojn kaj faru la aliajn kutimajn sizifaĵojn, de kiuj mi antaŭ iom da tempo jam laciĝis, sed kiuj estas ja la gvida normo en la vikipedia komunumo. Mi bedaŭras kaj iom hontas, ke mi vidis hodiaŭ tian diskutegon. Slavik IVANOV (diskuto) 23:44, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Sindetena

Komentoj

Komento Komento: Ioma klarigo por la vikipediistoj, kiuj eble ne komprenas kio okazas. Unuafoje @Fenikals: denuncis min en aŭgusto 2023 al la estraro de la internacia ĵurnalisma retejo Tutmondaj Voĉoj, al kiu mi kontribuas foje, jam esperantiginte pli ol 50 artikolojn. La retejo havas klare esprimitan liberalan vidpunkton, tamen ĝia estraro rifuzis lian peton bloki min, argumentinte ke la kontribuantoj rajtas havi politikajn vidpunktojn kaj ne rajtas nur rompi la regulojn, kio miakaze ne okazis. Li kun bedaŭro sciigis min pri tio kaj ekde tiam nur foje ĝenadis min per nepetitaj ruslingvaj mesaĝoj (lia lingvonivelo malebligas normalan komunikadon en Esperanto) en Telegramo (evidente li trovis min en iu eo-grupo). Foje per tiuj mesaĝoj li provis lanĉi politikajn diskutojn, foje ili estis simple strangaj kiel hodiaŭ, kiam nia dialogo konsistis el tri frazoj: "Ĉu vi definitive transloĝiĝis al Kubo? — Ne. — Klare".
Hodiaŭ mi nuligis kelkajn liajn redaktojn, videble malneŭtralajn kaj ideologie motivitajn. Ekzemple en Moldavio (lando) parolante pri agado de la rusia armeo, ĉesiginta militon en Ĉednestrio en 1992, li aperigis: "ĉesigis la militon, laŭ interesoj de Rusio" (kursiva teksto aldonita). En Volodimir Zelenskij li forigis tutan sekcion menciintan kritikajn rimarkojn en Time kaj sekvintan reagon en ukraina politika medio. En Invado de Rusio en Ukrainion (2022) li forigis sekcion Rusofobio kun referencoj al artikoloj en Tutmondaj Voĉoj klariginte koncize: "tiu ne ekzistas". En Masakro de Hoĝali li forigis argumentojn de armena flanko, aldonis plurajn ligilojn al alilingvaj artikoloj subtenantaj azeran version kaj skribis ke armenoj "falŝe (sic!) raportis".
Post kiam mi nuligis tiujn ĉi redaktojn kaj senigis lin je statuso de patrolanto li petis mian maladministrantigon ĉe Vikipedio, blokon kaj forigon de ĉiuj miaj artikoloj ĉe Vikinovaĵoj kaj eble baldaŭ serĉos aliajn blokendajn lokojn.
Resume: Fenikals estas denuncanto sperta, sed ĝis nun malsukcesa. Mi tre scivolas ĉu li sukcesos ĉi-foje. RG72 (diskuto) 17:11, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen, se oni legas la menciitajn artikolerojn, evidentas ke ĝuste vi aldonas neneŭtralajn kaj ideologie motivitajn asertojn sen subteni ilin per kredindaj fontoj, kaj ne Fenikals. Estas tute kongrue kun vikipediaj reguloj forigi tiajn ĉi partojn de artikoloj, kaj malfarante tiujn ĉi redaktojn vi efektive misuzis viajn administrantajn privilegiojn por pruvi politikan vidpunkton. Goren (diskuto) 17:39, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
laŭ kion mi legas en Specialaĵo:MobileDiff/1066879 kaj foje en meta:Steward_requests/Miscellaneous#Please_help_to_remedy_piracy_and_harassment kiun Fenikals private sendis al mi, li ja persone insultis homon pro insultado al rusuja ekstremdekstra politikisto, tio ne ĉesus per nura malpovigo: necesus kutimigo al diversopinieco per komunuma kontraŭstaro do per iom pli sistema (sed komoreneble ne malrespekta, alie estus kontraŭstaro) reago al ajna filaboro de li, mi pensas; pli ĝenerale endus superrigardi kion li faras pli plene, ĝis kiam li malrespektus voĉdonon aŭ cenzurus ion kunfontan, kaj tiam mi kaj plene pluaj homoj, kiun alvokos ni samkiel faris Fenikals ĝis nun voĉdonu por malpovigo; sed tio okazu nur tiam, dume se la kulpigoj veras tiam sufiĉas provoki lin ĝis tion Galex-713 (diskuto) 12:16, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Administrantajn rajtojn oni nepre ne uzu kiel armilo en oniaj personaj konfliktoj.
RG72 plej frue persone atakis min 2018-10-20.
Ĉu vi ne vidas diferencon inter krei kaj detrui?
RG72 kandidatigxis cxe vikivortaro 2023-Nov-12-12, je nur kvin horoj post persona atako kontaux mi kun minaco pri forbaro
Do kiam vi likvidos viajn fuŝojn? La artikolo edzo plu enhavas 16 "nekonatajn" lingvokodojn, vandalitajn de vi. Same en la aliaj artikoloj. Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn aŭ tion devos plenumi iu alia? Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?
La cxefa celo kun administrigxo de RG72 ne estas hepli disvolvigon de la vikio, sed neniigo de alia uzanto (mi), do fiuzo de rajtoj.
Poste RG72 aldonis kelkajn pliajn atakojn:
> Mi sugestas al vi koncentriĝi je laboro, ne malŝpari tempon kaj fortojn por sentutila babilado kaj plendado.
> vi ne kapablas stabiligi vian mensan staton kaj koncentriĝi je laboro. Domaĝe sed tio ne estas mia problemo, do plu ludu viajn ludojn solece
Analizo de protokoloj ĉe la vikivortaro rapide malkasxas ke la insula akuzo ecx ne veras. Mi intense kontribuis dum la pasintaj 14 tagoj. RG72 faris apenaŭ 10 kontribuojn dum du jaroj. Analizo de la forbara protokolo montras ke mi neniam forbaris la konton RG72 kiam mi estis administranto (kvankam mi ŝatintus fari tion).
"Mi forigis paranojajn fantaziaĵojn" estas persona atako kontraŭ alia uzanto
RG72 diligente kolektis voĉojn por sia kandidatiĝo ĉe vikivortaro ĉi tie ĉe la vikipedio, do kondutmaniero en la vikivortaro jes ja estas diskutebla kaj diskutinda en la vikipedio.
Taylor 49 (diskuto) 20:00, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kio estas la temo de la problemo? Forigo de administrantaj rajtoj. Se la rajtoj de la administranto estas forigotaj, tiam devus esti pro tio, ke li iel misuzas la rajtojn mem kaj ne pro politika opinio. --LiMr (diskuto) 13:42, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Li misuzis siajn rajton tie (abuzis uzanton Taylor 49). Propagando ne estas la sola kialo.--Fenikals (diskuto) 16:29, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La problemo tute ne estas la politikaj opinioj de RG72 - ili ne interesu nin - sed ja liaj agoj. Miasperte, li fuŝis artikolon per reviziismaj kontribuaĵoj, kion oni ne akceptus de simpla kontribuanto, des pli de administranto. Sed pli grave estas, ke tiaj agoj endanĝerigas la tutan fidindecon de la enciklopedio. Se iam la vikipedianaro rezignas pri luktado kontraŭ reviziismo, tiam mi estos ege pesimismema pri ĝia estonteco. Baba79 (diskuto) 18:19, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne havas pruvon de fiuzo de administraj rajtoj ĉi tie ĉe esperanta vikipedio. Tamen agado ĉe la vikivortaro (vidu supre) estas provo fiuzi administrajn rajtojn. Kaj ripetaj personaj atakoj estas kontraŭ la regularo de la projekto (foundation:Policy:Universal_Code_of_Conduct/eo#3.1_–_Molestado, foundation:Policy:Terms_of_Use/eo#4._Refraining_from_Certain_Activities). @LiMr: Fonto de la problemo estas amasa piratkopiado far alia uzanto (Pablo) inter jaror 2010 kaj 2020, kiun mi klopodis kontraŭbatali, kaj tiel fariĝis celdisko de malamo de RG72 (eble kune kun aliaj personaj detaloj de mi kiuj ne kongruas kun la rusa ŝtata ideologio). Taylor 49 (diskuto) 19:03, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por mi estas tutegala rezulto de tiu ĉi baloto, ja mi neniam zorgis pri postenoj ie ajn, des pli en volontula projekto al kiu mi kontribuas dum pli ol jardeko. Mi nur tre scivolas evoluon de tiu ĉi afero kaj ĝis nun ĉio konfirmas ke Esperantujo tute ne diferencas de ne-Esperantujo, cetere kiel mi supozis antaŭe. Kelkaj rimarkoj pri la prezentitaj argumentoj:
  1. Fonton de la aserto devas aldoni ĝia aŭtoro, ne administranto. Aserto ke Utkin estis nazio ĉar li havis kromnomon Wagner kaj tiun germanan komponiston ŝatis ankaŭ Hitlero, estas ekster ĉia racia konsiderado. Mi trovis similajn asertojn en okcidenta gazetaro, sed neniam mi vidis tie fontojn, kiuj pruvus tiajn asertojn. Se vi trovos ilin, vi rajtos aldoni, ĝis tiam la aserto devas esti nuligita — enciklopedioj funkcias tiel.
  2. La morton de la homo en Rusio konstatas registaraj institucioj, ne gazetaro. En menciita tago ĝi jam estis oficiale konstatita, eĉ se CNN ne raportis pri tio.
  3. La artikolo en Time estis tre pesimisma kaj la vortoj "neniu el apuduloj de Zelenskij kredas je la veenko" klare spegulas tion. Eĉ pli bone tion konfirmas panika reago de ukrainaj aŭtoritatoj al ĝi kaj preskaŭ samtempe aperinta artikolo de ukraina armeestro Zaluĵnij, agnoskinta ke ukraina ofensivo komplete fiaskis, ĉar ukrainaj trupoj agis laŭ plano adaptita al NATO-normoj kaj devis avanci po 30-40 km tage, sed post 3 monatoj avancis nur je 17 km — post io Zelenskij publike kontestis ĉion kaj anoncis eventualan nuligon de prezidenta baloto en 2024.
  4. En artikoloj pri LPD kaj DPR mi forigis la asertojn kiuj estis ekstreme malneŭtralaj kaj mi pridiskutis tion kun la aŭtoro de la redaktoj.
  5. En kalendaro mi dum monatoj penas elsarki teruraĵojn, ĉiutage aldonatajn de la menciita aŭtoro, kiu certe estus delonge forbarita en iu ajn alia vikio pro lavango de propagando. Neniu vikio tolerus ke en ĉiu artikolo apud mencio de grandaj eventoj aperus "sur tomboj en Varsovio aperis polaj flagoj", "prezidanto Zelenskij emocie rakontis", jam sen paroli pri obseda trudado de konspirteorioj (mi forigis plurajn asertojn pri "murdo" de homoj, kiuj en ĉiuj aliaj vikioj sinmortigis ks), naciismo kaj antisemitismo (interalie mi forigis aserton pri kunlaboro de nazioj kaj komunistoj klarigita per tio ke Markso estis judo). Tio ne estas "pola vidpunkto", tio estas vidpunkto de polaj ekstremdekstruloj kaj ĝi estas ne menciata kiel opinio, sed prezentata kiel fakto. Mi opiniis ke ni kreas enciklopedion, ne propagandilon, sed evidente ne ĉiuj opinias tiel.
Mi neniam havis "personan militon" kontraŭ iu ajn en vikioj, ĉar mi tute ne interesiĝas pri ies ajn personoj ĉi tie. Mi atentigis Taylor en Vikivortaro ke ri fuŝis miajn artikolojn per arbitraj alinomoj kaj forviŝo de enhavo, sed ri anstataŭ klarigi siajn agojn elverŝis histeriajn fantaziojn pri Putin, politikaj murdoj ktp. Same ri kondutis rilate aliajn membrojn, forpelinte jam ĉiujn kaj transforminte Vikivortaron en sia propra ludejo, duondetruita pro senhalta amasa ŝanĝado de la samaj artikoloj kaj ŝablonoj per ria roboto, kaj amasa forigado de artikoloj. Kiam oni petis antaŭ jaroj maladministrigi rin ĉe Vikimedio, ri postulis ke tiukaze oni likvidu Vikivortaron komplete. Se tia obseda detruado, politike motivitaj histerioj kaj vandalismo estas normo, mi modeste nuligos miajn provojn kontraŭstari ilin — Esperantujo ĝuu la vikion kiun ĝi meritas. Pri Fenikals mi skribis en komentoj, klariginte kiel kaj kial li lanĉis tiun ĉi kampanjon. Se post tio vi ne komprenas kio okazas, mi denove modeste silentiĝas.

Mi aldonu ke mi certe ne rezignos je redaktado de artikoloj pri Orienta Eŭropo, ĉar nun ili troviĝas en sufiĉe plorinda stato pro malabundeco, malĝusteco kaj ĉiam pli ofte pro partieco de la informoj. Se pri Rusio, Ukrainio, Belorusio ktp rakontos aŭtoroj kiel Sliwinski, ni havos ne enciklopedion, sed karikaturon. Eble la nuna esperantistaro meritas tion, sed ni devas labori por estonteco kaj venontaj generacioj, espereble pli saĝaj kaj malpli manipuleblaj per etaj, sed agresemaj malplimultoj ĝis nun sukcese altrudantaj sian volon al la obeema plimulto. RG72 (diskuto) 02:33, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Malaktiveco de la iniciatintoj en Vikipedio tute ne estas mirinda, ja tiu ĉi afero neniel rilatas al Vikipedio kaj eĉ al Esperanto ĝenerale. Temas pri reĝisorita politika kampanjo, kies originon mi priskribis en komentoj malsupre. Fenikals klopodis forigi min el ne-esperanta projekto, ĉar li malkonsentas pri miaj politikaj vidpunktoj. Post malsukcesi en ne-Esperantujo li ektrudis siajn partiecajn redaktojn al Vikipedio kaj post alfronti mian reziston li lanĉis tiun ĉi kampanjon, alvokinte similajn ulojn. Venis Taylor, kiu jam forpelis ĉiujn kontribuantojn el Vikivortaro kaj post kiam ili petis maladministrantigi lin, li postulis kompletan forigon de Vikivortaro. Tiu ĉi Herostrato plurfoje reagis per politike motivitaj histerioj al miaj kritikoj kaj atentigoj, do nun li profitas forigi la lastan homon kiu penis savi Vikivortaron transformitan je lia persona ludejo. Venis Goren, obsedita ksenofobo, kiu agrese atakas en interreto ĉiujn malsamopiniulojn — ekzemple mi meritis karakterizon "li estas rusaĉo" [7]. Ktp ktp. Jam en 1951 Eric Hoffer priskribis tian tipon de homoj en sia klasika verko "La vera kredanto" [8]. Tiaj agresemaj grupetoj ofte sukcesas trudi sian volon al malagresema plimulto kaj nun ni vidas kiel tio okazas ankaŭ en Esperantujo. Tre interesa kaj instrua epizodo, mi observas ĝin kun granda esplorista scivolo. RG72 (diskuto) 03:53, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: por ion ripari en vikinovaĵoj necesas verki vikinovaĵфот artikolojn (novaĵojn kaj raportaĵojn). Nun en la projekto malmultas aŭtoroj. Mi tre bedaŭras, tamen esperantistoj ne ŝatas verki nek novaĵojn nek raportaĵojn en esperanto. Tamen esenco de la projekto estas en abundaj informoj de diversaj personoj pri diversaj temoj. Sed necesas memori, ke en la projekto estas propraj reguloj, kiaj estas similaj sed ne kongruaj al la vikipediaj.
Ve, la inicianto de ĉi diskuto mem ne verkas novaĵojn, sed provas instruj la aliajn verki nur laŭ lia gusto. VladimirPF (diskuto) 08:49, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Stranga afero: mi ne trovis en menciitaj de vi artikoloj prezentojn de redakto-milito. Mi vidas, ke RG72 korektas erarojn, sed ne trovis forviŝojn de informoj, apogitajn sur fontoj. Laŭ mi minimume 4 artikolojn necesas forigi pro manko de la fontoj. Sed mi ne vidas ekzemplojn de uzo de administrantaj rajtoj por puŝi sian vidpunkton. Kaj pri konflikto inter Taylor 49 kaj RG72: la same, mi ne vidas prezentojn de uzo de administrantajn rajtojn por puŝi sian vidpunkton. VladimirPF (diskuto) 09:16, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon, @VladimirPF:, sed mi kredas ke vi ne bone atentigis la erojn kiujn mi enmetis. Ĉi tie uzanto kiu diras ke «Luganska Popola Respubliko» estas marioneto (tio LMO estas legitima kaj pridiskutenda vidpunkto) estas minacata per forbaro. Ankaŭ por respondi al subaj komentoj, ĉi tiu ja estas, LMO, misuzo de rajtoj de administranto kaj cenzuro. «Lastan fojon mi korektas vian fuŝon, sekvan fojon vi estos barita pro vandalismo»: tio ne akcepteblas, kaj laŭ la formo kaj laŭ la substanco (principoj de neŭtreco kaj libereco; VP:5). Mi entute mal-ŝatas la uzon de la "resumo" de redakto por alparoli kaj minaci redaktantojn: por trovi konsenton, oni uzu la diskutojn, ne starigu redakto-militojn kun avizoj en la resumo kiujn eble la alia redaktanto eĉ ne legos. Refoje LMO, tio estas misuzo de la "resumo". RG72 ĉi tie, samkiel aliaj, malrespektis la 2-an principon: Kiam konflikto okazas pri neŭtraleco, diskutu la detalojn en la Diskuto, kaj diskutu la disputon racie en la Diskutejo; tamen en la koncerna diskuto mi neniun vidas interkonsenton pri ĉi tiu disputo: ŝajne, neniu inter-konsento formiĝis, kaj RG72 ek-agis laŭ sia volo, uzante la rajtojn de administrantoj por malebligi tiujn kiuj opiniis alimaniere. Tio ne akcepteblas. —Supernabla🪰 11:44, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonon pro mia komento, sed se vi atente rigardos historion de tiu ĉi artikolo, vi vidos ke la uzanto origine aldonis tute malneŭtralan kaj malveran aserton "neagnoskita marioneta kvazaŭŝtato, regata de Rusio" [9], kie "neagnoskita" estas malvero, "kvazaŭŝtato" kaj "regata de Rusio" estas opinioj, ne faktoj. Kiam mi forigis tiujn evidente kontraŭregulajn asertojn li simple nuligis mian redakton, kaj tio ripetiĝis kelkfoje kaŭzinte la averton pri forbaro pro vandalismo. Kiam mi klarigis sencon de liaj fuŝoj al li en Diskuto:Luganska Popola Respubliko kaj aldone klarigis diferencon inter "neagnoskitaj" kaj "parte agnoskitaj" ŝtatoj, li prezentis jenan argumenton: "La tiel nomataj Doneckaj kaj Luhanskaj Popolaj Respublikoj estas agnoskitaj kiel nur tri aŭtoritataj ŝtatoj gvidataj de diktatoroj; Kosovo kaj Tajvano estas agnoskitaj de neaŭtoritataj ŝtatoj kun sanaj demokratioj". Se tio estas redakto kaj redaktanto indaj je Vikipedio, mi modeste silentiĝas — en mia universo scienco kaj enciklopedioj aspektas alie. RG72 (diskuto) 12:10, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri korektoj Speciala:diff/7654383: mi vidas, ke uzanto RG72 faris kelkajn korektojn plej parte similaj al Luhanska Respubliko => Luganska Respubliko. La korektoj laŭ mi estas laŭ leĝaj: la (kvazaŭ)respubliko havas ŝtatan lingvon la rsan kaj nomo de la (kvazaŭ)respubliko estas ruslingva. Ukrainio ne havas laŭ sia konstitucio en siaj limoj la (kvazaŭ)respublikon kaj la ukraineca formo de ties titolo ne estas taŭga. Laŭ mi la artikolo estas ĝenerale vikiece malbona: mankas historio, bonaj fontoj ktp. Certe estus bune tute reverki la artikolon. VladimirPF (diskuto) 12:25, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Aparte al mi ne plaĉas, ke la diskutopaĝo de la artikolo estas malorda. Kaj ĝenerale... Ĉu plonĝu mi en la politikan marĉon... Do, mi provu ordigi la artikolon. VladimirPF (diskuto) 12:55, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi aldonu ke la aldonaĵo kvazaŭ ne necesas ĉi-foje, ĉar apenaŭ iu dubas ke DPR kaj LPR estis respublikoj, ne monarĥioj aŭ princlandoj. Se tiu aldonaĵo celas dubigi ilian legitimecon, necesas aldoni ĝin al ĉiu mencio de ĉiu ento kun simila statuso, do ĉiam skribi kvazaŭrespubliko Ĉinio, kvazaŭrespubliko Kosovo ktp. RG72 (diskuto) 08:37, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
> postulis ke tiukaze oni likvidu Vikivortaron komplete
Mi postulis kaj dauxre postulas ke oni forigu la pirataĵojn (kongrue al foundation:Policy:Terms_of_Use/en#4._Refraining_from_Certain_Activities), ne likvidu la vikivortaron. Via supra longa teksto denove konfirmas vian obsedan abomenon kontraux mi. Krom tio, mi dauxre ne estas maskla. Taylor 49 (diskuto) 20:35, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Via postulo likvidi Vikivortaron estas registrita kaj vi ne povas ĝin nei. Mi daŭre memorigas al vi ke Esperanto estas lingvo, ne via ludilo, do vi mem povas nomi vin iel ajn, sed vi ne rajtas postuli ke la aliaj obeu viajn kapricojn. Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li [10]. Lernu Esperanton. RG72 (diskuto) 08:31, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Registrita estas mia postulo forigi pirataĵojn (per savo de bona enhavo, kaj poste forigo de la toksa enhavo). Ĉesu mensogi. Kaj ĉesu kun viaj obsedaj atakoj pri "ludado", "ludilo", "ludejo", "kapricoj" kaj simile. Kaj ĉesu postuli ke mi lernu Esperanton. El miaj kontribuoj evidentiĝas ke mi jam delonge bone regnas la lingvon. Mi eĉ havas C1-atestilon. Taylor 49 (diskuto) 20:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @User:Goren, @User:VladimirPF, @User:NachtReisender, @User:LaPingvino, @User:Baba79, @User:Galex-713, @User:LiMr, @User:Kani, @User:Wierzbowski, @User:Fenikals, @User:Vale Lokesbarn, @User:Super nabla, @User:RG72, @User:Crosstor: Ne forgesu voĉdoni ankaŭ ĉe vikivortaro (por aŭ kontraŭ administriĝo, dum ke ĉi tie temas pri por aŭ kontraŭ maladministriĝo). Taylor 49 (diskuto) 20:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kolego, mi ne partoprenos la diskuton en vikivortaro: mi ne estas pertoprenanto de la projekto, mi ne komprenas njuancojn de la projekto klaj mi ne rajtas partopreni diskutojn en projektoj kiaj por mi ne klaras. Pri funkciado de vikinovaĵoj mi spertas, pri vikivortaro - ne. VladimirPF (diskuto) 07:29, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Super nabla: Ĉu via voĉo estas "por" aŭ "neŭtrala"? Se temas pri "por", tiam eble indus aldoni la ŝablonon " {{por}} ". Se temas pri neŭtrala", tiam indus ŝovi la enhavon malsupen. Taylor 49 (diskuto) 20:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi estas klare en la «pora» parto. Tamen, mi ne uzu la verdan signon de {{por}}, ĉar tio LMO nur krome polarigus la debaton. Kani pravas, ke la debato estas granda-parte ideologia. Al mi pli interesas diskuti la kialojn kial mi konvinkite voĉdonas «pore» ol montri koloron ruĝan aŭ verdan. —Supernabla🪰 22:35, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio ĉi ĉio estas absolute ideologia debato kaj tute ne debato pri administraj rajtoj. Plej granda parto de la debatantoj konsideras, ke la alipartianoj estas malpravaj kaj ideologie kondamneblaj. Preskaŭ ĉiuj (fakte ĉiuj, escepte mi mem) kiuj voĉdonis kontraŭ ricevis atakajn reagojn. Ni ne havas la saman rajtojn esprimiĝi. Ĉu tio ĉi estas la komenco de la fino de Vikipedio? Tiuokaze venkos unu partio. Oni gapas ankaŭ pri manko de sindetenoj. Ĉiuj el ni partianas. Malbona afero. --kani (diskuto) 21:30, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, kara. Enmiksiĝinte en tiu ĉi diskuto mi tute ne planis iĝi parto de iu politika enlanda milito en la vikipedio, des pli de tiu kiu povas disigi detrui tutan komunumon. Mi fakte volus nenion pli ol resolvi tiun ĉi problemon kiom eblas pli baldaŭe kaj daŭre pace verki artikolojn pri birdoj. Mi, tamen, ne povis kaj ne povas ignori, ke tia persono, kiu ade misuzas siajn rajtojn por propagandi politikan agendon kaj por senpune insulti kaj ĉikani homojn kun malsamaj politikaj opinioj, estas administranto kaj havas gravan rolon en multaj vikiprojektoj. Goren (diskuto) 00:43, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Al @kani. Vi tute pravas, kara, temas pri politike motivita kampanjo neniel rilata al mia agado kiel administranto, nek al Vikipedio ĝenerale. Ĝin lanĉis Fenikals, kiu jam en aŭgusto provis forbari min en ĵurnalisma projekto Tutmondaj Voĉoj, sed la estraro respondis al li ke ili zorgas pri observo de la reguloj, ne pro politikaj vidpunktoj de la kontribuantoj kaj mi rompis neniujn regulojn. Ekde tiam li sendis al mi multajn nepetitajn mesaĝojn en Telegramo, postulante ke mi forlasu la projekton propravole ĉar alikazee mi estos punita de okcidentaj sankcioj, rusia FSB ktp. (mi vidas ke post mia mencio ĉi tie li forviŝis ilin ĉiujn el nia babilejo, do li komprenas ke tio estis neakceptebla misago kaj timeme penas kaŝi spurojn de siaj fuŝoj). Post kiam mi nuligis liajn malneŭtralajn redaktojn en Vikipedio [11], [12], li lanĉis tiun ĉi kampanjon kaj alvokis similajn ulojn. Venis Goren, obsedita ksenofobo, ne kaŝanta sian partiecon kaj agresemon. Jen tipa lia diro en Telegrama grupo kiel li estas administranto (!): "li estas esenca rusaĉo" (temas pri mi) [13]. Jen en alia grupo: "Mi estas Goren, mi volas pisi sur vian vizaĝon nerda rusaĉo" [14]. En mia lando homo, publike dirinta tion rilate iun ajn etnon aŭ rason, jam estus en prizono — en Esperantujo li edifas toleremon kaj politikan neŭtralecon. Se Hitlero vivus nun evidente li instruus ĉi tie internaciismon kaj pacon kaj iĝus administranto. Venis User:NachtReisender, kies evidente malneŭtralan kaj simple malveran redakton mi nuligis [15], sed li eĉ post pluraj klarigoj ne komprenis la kialon pro sia ekstrema ideologia obsedo. Venis Taylor 49 — eks-administranto de Vikivortaro, eel kiu li sukcesis forpeli per sia agresemo ĉiujn aliajn kontribuantojn, pro kio li finfine estis senigita je administranta posteno fare de la centra administracio de Vikimedio. Li certe nenion komprenis kaj al ĉiu kritiko plu reagas per histeriaj politikaj fantazioj pri politikaj murdoj en Rusio, rusia prezidanto kaj eĉ pri KGB, NKVD kaj rusaj bazlernejoj kaj infanvartejoj. Apenaŭ indus daŭrigi.
Tiuj ĉi uloj malmulte kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj, ili fakte ne interesiĝas pri la enciklopedio, nek pri Esperanto ĝenerale, nek eĉ komprenas kio estas administranto kaj kiaj povus esti kialoj de maladministrantigo. Ili malkaŝe kaj rekte postulas politikan cenzuron — bloki ĉiujn kies politikajn vidpunktojn ili ne ŝatas kaj forigi iliajn kontribuojn. Ni estu klaraj: ne temas pri neŭtraleco, sed pri cenzuro. Kaj ili havas ĉiujn ŝancojn sukcesi, ĉar kiel prave rimarkigis Bertrand Russell: "La tuta problemo kun la mondo estas ke stultuloj kaj fanatikuloj ĉiam certas en siaj opinioj, kaj saĝuloj ĉiam dubas pri la siaj." [16]. Ni ĉiuj konas el la monda historio kaj vidas nuntempe kiel etaj, sed unuecaj kaj agresemaj grupoj sukcese trudas sian volon al disa kaj malagresema plimulto. Mi ne miros se ili sukcesos fari tion ankaŭ ĉi tie. Ni havas Esperantujon kiun ni meritas, espereble niaj posteuloj estos pli bonŝancaj kaj imunaj al manipulado. RG72 (diskuto) 04:32, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Bv ĉesu mensogi. Vi nur obsede ripetas viajn agresemajn falsajn akuzojn kontraŭ mi. Mi neniam blokis iun uzanton pro politikaj vidpunktoj en iu vikio. Estas vi kiu ĉikanadas kaj minacadas. Por doni respondon al la grava demando kial mi subtenas senadministrigon de uzanto RG72: neakceptebla kondutmaniero, ĉikanado kaj minacado ĉe vikipedio kaj vikivortaro (ofte pro ruslandaj interesoj). Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo Kaj jes ja mi multe kontribuis al multaj vikioj. Taylor 49 (diskuto) 17:02, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Aparta propono

Atentu! Kolegoj, mi havas proponon:
  1. Mi ne vidas kaŭzojn maladministrantigi @RG72 en eo-vikio, ĉar la lanĉinto @Fenikals ne sukcesis montri konkretajn kazojn de uzo de administrantaj iloj por persekuti kaj puni siajn kontraŭulojn: ne estis prezentitaj blokadoj, forviŝoj de fremdaj kontribuoj kaj tiel plu.
  2. Mi pritaksas prezenton de agojn de RG72 en aliaj projektoj (vikinovaĵoj, vikovortaro) kiel provo emocie premi partoprenantojn de ĉi-diskuto, ĉar frataj projektoj malgraŭ estas similaj tamen memstaraj kaj ne estas subigitaj al vikio.
  3. Tamen mi klare vidas, ke RG72 estas tro biaseca en temoj rilataj al Rusia-Ukrainia konflikto (mi ne pridisputu la kaŭzojn).
  4. Konsiderante la faktojn mi proponas: 1-e Limigi al RG72 rajton kintribui en artikoloj ligitaj al temoj de Rusia-Ukrainia rilatoj (konflikto); 2-e Limigi rilatojn inter Uzanto:RG72 kaj Uzanto:Fenikals kaj malpermesi korektojn kaj nuligojn kontribuojn unu de la alia; 3-e Ĉiujn rilatoj de Uzanto:RG72 kaj Uzanto:Fenikals devas plui per diskutpaĝo de ajna aktiva administranto.
VladimirPF (diskuto) 06:34, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara Vladmir, dankon pro via propono. Mi parte konsentas kun vi, parte dubas, parte malsamopinias. La malferma kialo klare malhavas referencojn rekte pri VP, kaj plejparte de la por-aj voĉdonoj same malsukcesis precize indiki la ekziston de malbonaj intervenoj de RG72 en ĉi tiu prejkto. Tamen, dum la diskuto kelkaj intervenis montrante biasojn, kaj pro tio mi restas malcerta kaj dubanta, ankaŭ pro la alta risko de redaktaj konfliktoj pri diversaj temoj kaj kun diversaj uzantoj (ne nur Fenikals, sed ankaŭ Sliwinski, NachtReisender, Taylor 49, ...) en kiu kazo, RG72 havas la avantaĝon ke li povos teorie uzi la administrantajn rajtojn por minaci forbarojn kontraŭ malsamopiniuloj, kiel jam okazis. Oni endas agnoski, ke RG72 ankaŭ tre bone kaj diligente laboris por la enciklopedio pli ol siaj kritikantoj. La punkto estas, ke ni ĉiuj havas nian proprajn biasojn, tamen oni ne kunportu la biasojn en VP-on. Laŭ mi, ankaŭ ne ĝustas paroli nur pri administrantaj iloj en ĉi tiu diskuto, ĉar se oni farus tion, oni devus maldaministrantigi multajn aliajn: se vi alklakos ĉi tie, vi vidos, ke dum la lasta jaro nur 6 administrantoj el 12 uzis siajn ilojn, kaj kelkaj el la 6 uzis la ilojn tre malmulte. Ĉu ni maladminsitrantigu la ceterajn pro ne-uzo de la iloj? Eble jes, eble ne, sed oni bezonus apartan diskuton por tio. —Supernabla🪰 13:59, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ŝajne teknika ebleco limigi ies kontribuojn al certa temo ne ekzistas. Mi ankaŭ antaŭe neniam aŭdis pri tia decido en alilingvaj Vikipedioj. Havi "biason" ne estas per si mem malbona afero por Vikipedio, ĉiu artikolo devas enhavi mencion de ĉiuj ekzistantaj vidpunktoj por tiel sekurigi neŭtralecon (do funkcias iom malsame ol en "neŭtrala Esperanto-movado"). Kiel ruslingvano, mi vidas oftege, ke RG72 ofte uzas okcidentajn fontojn kaj foje kontraŭas la oficialajn aŭ tropatriotajn fontojn el Rusio, li estas la maksimumo de vikipedia kaj novaĵa utilo, kiun esperantistoj povus havi, estas bedaŭrinde vidi, ke lia agado ne trovas subtenon aŭ aprezon. Mi alvokas ĉiujn distingi inter RG72 kiel persono kaj via malŝato de nekutimaj al vi ideoj — ne estas bona ideo forĵeti el la projekto ĉiujn kontribuantojn, kiuj portas ion malsimilan al via kutima matena ĵurnalo. Slavik IVANOV (diskuto) 23:34, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi komplete rifuzas tiun ĉi proponon kiel teknike neefikan kaj morale kriplan. Limigi min rilate redaktadon de la artikoloj pri ukraina-rusia konflikto? Sed kiel vi imagas tion? Ĉu al mi estos malpermesite redakti nur la artikolojn pri la nuna milito aŭ ankaŭ pri la Donbasa milito en 2014-2015? Ĉu ankaŭ pri la ukrainaj politikistoj? Ĉu ankaŭ pri rusiaj politikistoj koncerne ilian poziciojn kaj agojn rilate Ukrainion? Sed kio pri tiuj usonaj? polaj? japanaj? pri historio de Ukrainio? Rusio? Pollando? Tio certe ne kontentigos lanĉintojn de tiu ĉi kampanjo, kiuj jam argumentis ke mi havas malsaman (do "malĝustan") opinon ankaŭ rilate la Duan mondmiliton, Tajvanon, Pollandon ktp. Ĉu vi malpermesos al mi redakti ion ajn rilate politikon, socion kaj historion? Ĉu ankaŭ geografion? Kaj kiel vi planas efektivigi tiun ĉi malpermeson — ĉu aŭtomate forigi ĉiujn miajn kontribuojn pri "malpermesitaj" temoj aŭ ankaŭ forbari min pro malobeemo? Ĉu vi jam decidis kiel vi kontrolos malsamopiniulojn kaj punos disidentojn? Ĉiu diktaturo devas pripensi tion detale.

Jen kion mi proponas. Mi kelkfoje klarigis kio okazas kaj prezentis antaŭhistorion kaj mekanismon de tiu ĉi kampanjo — agresema ksenofobia grupeto atakas homon, kiu kuraĝis esprimi malsaman opinion kaj postulas lin silentigi, forpeli kaj forviŝi liajn spurojn. Mi montris plurajn pruvojn de ĉikanado, spamado, personaj atakoj, obseda ĝenado, fanatikeco kaj malkaŝa ksenofobio — vi ignoris ĉion. Anstataŭe vi fantazias pri miaj personaj konfliktoj kun Fenikals, Taylor ks, kvankam mi kontribuas al Vikipedio jam 15 jarojn kaj neniam (!) mi havis personajn konfliktojn kun iu ajn vikipediisto, ĉar mi tute ne interesiĝas pri ies ajn personecoj, sed nur pri agoj. Vi plu fantazias pri miaj minacoj forbari malsamopiniiulojn, kvankam vi certe vidis ke mi nur avertis ke "vandalismo (!) estas punenda per forbaro" kaj neniam misuzis tiun ĉi rajton. Bone, tio estas via rajto kaj via respondeco. Sed se vi vere deziras definitive fini tiun ĉi longan diskuton faru jenon:

1. Agnosku vian kapitulacon. Nun vi penas prezenti kvazaŭ-kompromison, sed efektive temas pri via kapitulaco antaŭ agresema ksenofobia grupo, postulanta silentigon kaj forigon de ĉiuj personoj kiuj kuraĝas oponi ĝin. Kapitulacu se vi deziras, sed ne nomu tion kompromiso — almenaŭ tiel montru iom da kuraĝo kaj ne trompu vin mem.

2. Agnosku ke ekde nun en Vikipedio funkcias politika cenzuro. Se vi konsideras akcepteblaj tekstojn de atakintoj ("armenoj falŝe raportis", "marioneta kvazaŭrespubliko regata de Rusio", "heroa bataliono Azov", "152-a tago de agresa absurda krima nenecesa milito de Putin" ks), tio signifas ke ekde nun Vikipedio transformiĝis el la enciklopedio je la propagandilo, promocianta vidpunkton de regantaj elitoj kaj dominantaj amaskomunikiloj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj (Kanado, plejparto de Eŭropo, Israelo, Sud-Koreio, Japanio kaj Aŭstralio) dum alternativaj opinioj de popoloj de tiuj ĉi landoj, kaj opinioj de ĉiuj aliaj nacioj, konsistigantaj mondan plimulton, estas rekte malpermesataj kiel "malĝustaj". Tio estos ago hontinda, sed almenaŭ ne hipokrita. Nedeklarita cenzuro, kiun vi proponas nun, estas hontinda kaj hipokrita samtempe.

3. Akceptu mian maladministrantigon. Ĉiu scianta kion vere signifas esti administranto de Vikipedio, komprenas ke tio estas ne "alta rango", kiel skribis unu el la atakintoj, sed rutina, temporaba, ofte teda kaj ĉiam senglora laboro. Mi plenumis ĝin dum longa tempo — sen plendi aŭ misuzi — ĉar mi konsideras Vikipedion ege grava por Esperantujo kaj pretas kunrespondeci pri ĝi. Sed ne plu. Mi pretas kunrespondeci pri enciklopedio, sed mi ne deziras kunrespondeci pri propagandilo. Se vi elektos la vojon de propagando, tio ŝarĝu vian propran konsciencon kaj estu via kapitulaco, ne la mia.

Mi ne bedaŭras pri la okazintaĵo, kiun mi observis kun granda scivolemo kiel vivan eksperimenton, pruvintan miajn (negativajn) prognozojn pri la sorto de la internaciaj projektoj, inkluzive tiujn esperantajn [17]. Tempo pasos, la monda plimulto neeviteble akiros forton kaj voĉon ankaŭ en Esperantujo, kaj tiam niaj posteuloj forviŝos la propagandajn stultaĵojn kiel rudimentojn de koloniismo kaj denove faros Vikipedion la vera enciklopedio. Dume mi certe trovos en Esperantujo aliajn farendaĵojn, eble ankaŭ en Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj. Faru vian elekton kaj ĝuu ĝiajn sekvojn. Sapienti sat. RG72 (diskuto) 18:27, 1 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Vi pravas ke uzo de administrantaj iloj por persekuti kaj puni kontraŭulojn ĝisnune ne estas pruvita ĉi tie. Tamen estas minaco fari tiel en la vikivortaro, kune kun amaskolektado de voĉoj ĉi tie en la vikipedio. Taylor 49 (diskuto) 17:02, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Rezulto