A: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: war:A; cosmetic changes |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: mr:A |
||
Linio 110: | Linio 110: | ||
[[mk:A (Латиница)]] |
[[mk:A (Латиница)]] |
||
[[ml:A]] |
[[ml:A]] |
||
[[mr:A]] |
|||
[[ms:A]] |
[[ms:A]] |
||
[[my:A]] |
[[my:A]] |
Kiel registrite je 20:42, 1 sep. 2010
A a
A estas la unua litero de la latina alfabeto.
- En Esperanto, -a estas sufikso aldonita al radikoj por signifi adjektivon.
- Aŭtosigno de Aŭstrio
- Simbolo de androceo en la floroformulo
- Mallongigo de la baza SI unuo, ampero.
- Mallongigo, minuskle, de "ankaŭ", "antaŭ".
- Mallongigo, majuskle, de "Angla", de "Asocio", kaj kompreneble de nenombreblaj geografiaj nomoj.
- A estas unu el tri fazoj de trifaza elektra cirkvito.
- @ estas signo de litero "a" en cirkleto, unu el ĉefaj uzaj de ĝi estas por retpoŝtaj adresoj.
- A estas simbolo de aminoacido alanino en kemio.
A-karakteraj radikoj
Ĉe A-karakteraj radikoj la A-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la A-formo montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso, sed montras tiam normale tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:
- BON - bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
- FORT - forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
- LONG - longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
- RUĜ - ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.
Ĉe A-karakteraj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al "esti tia" (ne "igi tia", nek "iĝi tia"). Ekzemploj:
- BON - boni = "esti bona" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi "igi bona" nek "iĝi bona".
- FORT - forti = "esti forta" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi "igi forta" nek "iĝi forta".
- RUĜ - ruĝi = "esti ruĝa, impresi ruĝe", sed nepre ne "igi ruĝa" nek "iĝi ruĝa".
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligoj
- http://www.geocities.com/quartierlatin1968/Lytherennow.htm
- http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/alphapage.html
|