Neotropiso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 64: | Linio 64: | ||
|- |
|- |
||
|NT0105 [[Boliviaj jungaoj]] || [[Bolivio]], [[Peruo]] |
|NT0105 [[Boliviaj jungaoj]] || [[Bolivio]], [[Peruo]] |
||
|- |
|||
|NT0116 [[Kokos-insulaj humidaj arbaroj]] || [[Kostariko]] |
|||
|- |
|- |
||
|NT0120 [[Kubaj humidaj arbaroj]] || [[Kubo]] |
|NT0120 [[Kubaj humidaj arbaroj]] || [[Kubo]] |
||
Linio 73: | Linio 75: | ||
|NT0165 Jungaoj de Sudaj Andoj || [[Argentino]], Brazilujo |
|NT0165 Jungaoj de Sudaj Andoj || [[Argentino]], Brazilujo |
||
|- |
|- |
||
|NT0167 Talamankaj montarbaroj || |
|NT0167 Talamankaj montarbaroj || Kostariko, [[Panamo]] |
||
|- |
|- |
||
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj]] |
! style="background: lightgreen" colspan="2" | [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj]] |
||
Linio 163: | Linio 165: | ||
|NT1419 [[Maranjaj mangrovoj]] || Brazilujo |
|NT1419 [[Maranjaj mangrovoj]] || Brazilujo |
||
|- |
|- |
||
|NT1424 [[Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj]] || [[Honduro]], |
|NT1424 [[Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj]] || [[Honduro]], Kostariko, [[Nikaragvo]] |
||
|- |
|- |
||
|NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas || Brazilujo |
|NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas || Brazilujo |
Kiel registrite je 09:35, 5 sep. 2010
La Neotropika ekozono aŭ Neotropiko estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo.
La Neotropiko ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la Nearkto, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
Ĉefaj ekologiaj partoj
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la Neotropiko en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
- Ekoprovinco de Centraj Andoj
- Orient-Sudamerika ekoprovinco
Orient-Sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilujo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversa Atlantika arbaro de orienta Brazilujo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.
- Ekoprovinco de Nordaj Andoj
- Sud-Sudamerika ekoprovinco
Historio
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Nov-Zelandon, kaj Antarkton, kaj la Neotropiko kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive marsupiulajn mamulojn kaj la antarktan flaŭron.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Endemiaj bestoj kaj plantoj
Bestoj
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la Neotropiko, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la Neotropiko inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la Neotropiko inkluzivas :
- la ordon ksenartrojn : formikomanĝulojn, dazipojn, Megalonychidae kaj Bradypodidae;
- okcidentajn simiulojn : kalitriksedojn, cebedojn, Aotidae, Pitheciidae, Atelidae;
- Caviomorpha (ronĝulojn), inkluzive kapibaron, kobajon, kaj ĉinĉiledojn;
- la ordojn Didelphimorphia kaj Paucituberculata.
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al Neotropiko inkluzivas :
- Furnariedojn
- Tamnofiledojn
- Traŭpedojn
- Caimaninae (grupon de aligatoredoj)
- Dendrobatidae (grupon de anuroj)
- Gonyleptidae (grupon de araneoidoj)
Vidu ankaŭ
Neotropikaj ekoregionoj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj | Argentino, Brazilujo |
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj | Brazilujo |
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj | Brazilujo |
NT0105 Boliviaj jungaoj | Bolivio, Peruo |
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj | Kostariko |
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj | Kubo |
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj | Brazilujo |
NT0153 Peruaj jungaoj | Peruo |
NT0165 Jungaoj de Sudaj Andoj | Argentino, Brazilujo |
NT0167 Talamankaj montarbaroj | Kostariko, Panamo |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
NT0204 Sekaj arbaroj de Bajío | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilujo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0226 Porto-Rikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna | Meksiko |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj | Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Salvadoro |
NT0304 Kubaj pinaroj | Kubo |
NT0305 Hispaniolaj pinaroj | Haitio, Domingo |
NT0308 Pinaroj-kverkaroj de Sierra Madre de Oaxaca | Meksiko |
NT0310 Pinaroj-kverkaroj de Sierra Nevada | Meksiko |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj | Arĝentino, Ĉilio |
NT0404 Valdiviaj mezvarmaj pluvarbaroj | Arĝentino, Ĉilio |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
NT0702 Benia savano | Bolivio |
NT0704 Cerado | Bolivio, Brazilujo, Paragvajo |
NT0709 Llanos | Kolombio |
NT0710 Urugvaja savano | Argentino, Brazilujo, Urugvajo |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
NT0907 Pantanalo | Bolivio, Brazilujo, Paragvajo |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj | Argentino, Bolivio, Ĉilio |
NT1002 Centr-andaj punaoj | Argentino, Bolivio, Peruo |
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj | Bolivio, Peruo |
NT1004 Centr-andaj paramoj | Ekvadoro, Peruo |
NT1009 Zakatonalo | Meksiko |
Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj | |
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj | Ĉilio |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
NT1303 Atakamo | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilujo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1314 Sankt-Lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura dezerto | Argentino, Peruo |
Mangrovarbaroj | |
NT1403 Bahamaj mangrovoj | Bahamoj |
NT1404 Bahiaj mangrovoj | Brazilujo |
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj | Venezuelo |
NT1419 Maranjaj mangrovoj | Brazilujo |
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj | Honduro, Kostariko, Nikaragvo |
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas | Brazilujo |
Eksteraj ligiloj
- Listo de la ekoregionoj de la Neotropiko (WWF) angle
- Mapo de la ekozonoj angle
- Eko-Indekso, Dulingvaj elserĉ-referencoj pri naturprotektaj kaj esploradaj projektoj en la Neotropiko; Servo de la "Rainforest Alliance" (Pluvarbara Ligo). angle hispane
Referencoj
- Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford. angle
- Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC. angle
- Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2 angle
- Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world. IUCN Occasional Paper no. 18, Morgues, Switzerland. angle