Tutmondaj 200
Tutmondaj 200 (angle: Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.
La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj, kiaj la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.
La Monda Natur-Fonduso atribuas konservado-statuson al ĉiu regiono en la listo Tutmondaj 200: endanĝerigata, vundebla, relative stabila aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.
Klasifiko laŭ biomoj
[redakti | redakti fonton]Temas interalie pri:
- 142 tersupraĵaj ekoregionoj klasifikataj je 14 biomoj
- Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
- Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
- Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
- Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
- Mezvarmaj koniferarbaroj
- Arbaroj borealaj, tajgo
- Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Inunditaj herbejoj kaj savanoj; ekzemploj : saharaj inunditaj herbejoj, evergladoj, pantanalo;
- Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
- Tundroj
- Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
- Dezertoj kaj kserofitaroj
- Mangrovoj
- 53 dolĉakvaj ekoregionoj klasifikataj je 7 biomoj
- Riveroj ( 7 ) : Amazono-rivero kaj inunditaj arbaroj, Jangzio-rivero kaj lagoj, Kolorado, Kongo-rivero kaj inundidaj arbaroj, Mekongo, Malsupra Misisipo, Orinoko-rivero kaj inunditaj arbaroj
- Riveraj fontejoj ( 5 )
- Riverdeltoj ( 6 ) : Riverdelto de Danubo, Riverdelto de Leno, Riverdelto de Volgo
- Riveretoj ( 21 )
- Lagejoj ( 4 )
- Lagoj ( 7 ) Ekzemplo : Bajkalo, Lago Biŭa
- Fluejoj sekaj ( 3 )
- 43 maraj ekoregionoj klasifikataj je 5 biomoj
- Medioj polusaj; Ekzemplo : Beringa Maro
- Maroj internaj kaj regionoj marbordaj moderaj; Ekzemploj : Japana Maro, Mediteraneo, Oĥotska Maro, Orientĉina Maro
- Marfluoj moderaj
- Marfluoj subtropikaj; Ekzemplo : Kalifornia Golfo
- Koralrifoj; Ekzemploj : Araba Maro, Suda Kariba Maro, Paskinsulaj koralrifoj, Ruĝa Maro
Fundo
[redakti | redakti fonton]Entute la Monda Natur-Fonduso identigis 867 tersupraĵajn ekoregionojn, krome dolĉakvajn kaj marajn ekoregionojn. La celo de tiu klasado estas, ke la tuta gamo de la ekosistemoj estu reprezentita en regiona naturprotekta kaj disvolviĝa strategioj. El tiuj ekoregionoj, la WWF elektis la Tutmondaj 200 kiel la plej decidajn por la konservado de la monda biodiverseco. La listo de la Tutmondaj 200 nuntempe ampleksas 238 ekoregionojn, tio estas 142 tersupraĵajn, 53 dolĉakvajn, kaj 43 marajn ekoregionojn.
Naturprotektantoj ĝenerale enfokusigas la konservadon de la tropikaj humidaj foliarbaroj (komune konataj kiel tropikaj pluvarbaroj) ĉar oni taksas ke ili gastigas duonon de la specioj de la mondo. Aliflanke la Monda Natur-Fonduso decidis ke pli kompleta strategio por la konservado de la monda biodiverseco ankaŭ konsideru la aliajn speciojn, kune kun la ekosistemoj kiuj subtenas ilin.
Pluraj biomoj, kiaj la Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj, estas pli endanĝerigitaj ol la tropikaj humidaj arbaroj. Tial tiuj postulas laŭan protektan agadon. WWF konfirmas ke kvankam konservada agado tipe okazas je landa nivelo, modeloj de biodiverseco kaj ekologiaj procezoj (ekzemple : migrado) ne estas ligitaj al ŝtataj limitoj. Pro tio ĉi oni nepre bezonas ekoregiono-bazitajn strategiojn.
Klasifikado
[redakti | redakti fonton]Historie, zoologoj kaj botanikistoj estas disvolvintaj diversajn klasifikadajn sistemojn kiuj konsideras la plantajn kaj bestajn komunumojn de la mondo. Du el la mondvastaj klasifikaj sistemoj estis sintezigitaj fare de Miklos Udvardy en 1975.
La tersupraĵo povas esti dividita en ok biogeografiajn regnojn (kiuj la WWF nomas ekozonoj). Tiuj ĉi reprezentas la ĉefajn tersupraĵaj komunumojn de bestoj kaj plantoj, kaj estas sintezo de antaŭaj sistemoj de flaŭraj provincoj kaj faŭnaj regionoj. La bioma sistemo klasifikas la mondon en ekosistemajn tipojn ( ekzemple arbarojn, herbejojn, k.t.p. ). Ilia bazo estas klimato kaj vegetaĵaro. Ĉiu biogeografia regno ampleksas multajn biomojn, kaj biomoj troviĝas tra pluraj biogeografiaj regnoj.
Sistemo de biogeografiaj provincoj estis disvolvita por identigi specifajn geografiajn areojn en ĉiu biogeografia regno kiuj apartenas al kohera bioma tipo, kaj kunhavas diferencajn plantajn kaj bestajn komunumojn. La sistemo de la Monda Natur-Fonduso reprezentas plian rafinon de la bioma sistemo (la WWF parolas pri "ĉefaj vivejo-tipoj"), biogeografiaj regnoj, kaj biogeografiaj provincoj (la tipologio de la WWF subdividas plimulton de la biogeografiaj provincoj en pli malgrandajn ekoregionojn).
Tutmondaj 200 : Tersupraĵaj
[redakti | redakti fonton]Kodo | Kunigita ekoregiono | Ekozonoj | Biomoj | Landoj |
---|---|---|---|---|
001 | Gvineaj humidaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Benino - Ebura Bordo - Ganao - Gvineo - Liberio - Sieraleono, Togolando |
002 | Kongaj marbordaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Angolo - Kameruno - Demokratia Respubliko Kongo - Ekvatora Gvineo- Gabono - Niĝerio - Santomeo kaj Principeo - Respubliko Kongo |
003 | Kamerunaj altebenaĵaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kameruno - Niĝerio - Ekvatora Gvineo |
004 | Nordorient-kongaj humidaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Centr-Afrika Respubliko - Demokratia Respubliko Kongo |
005 | Centra-kongaj humidaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Demokratia Respubliko Kongo |
006 | Okcident-kongaj humidaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kameruno - Centr-Afrika Respubliko - Demokratia Respubliko Kongo - Gabono - Respubliko Kongo |
007 | Albert-riftaj montarbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Birmo - Burundo - Demokratia Respubliko Kongo - Ruando - Kenjo - Ugando |
008 | Orientafrikaj marbordaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kenjo - Somalio - Tanzanio |
009 | Orientafrikaj montarbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kenjo - Tanzanio |
010 | Madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Madagaskaro |
011 | Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Maŭricio, Reunio ( Francio), Sejŝeloj |
012 | Sulavesaj humidaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio |
013 | Molukaj humidaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio |
014 | Sud-novgvineaj malaltaĵaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio - Papuo-Nov-Gvineo |
015 | Novgvineaj montaraj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio - Papuo-Nov-Gvineo |
016 | Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Vanuatuo |
017 | Kvinslandaj tropikaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Aŭstralio |
018 | Novkaledoniaj pluvarbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Nova Kaledonio ( Francio) |
019 | Lordhovaj kaj norfolkinsulaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Aŭstralio |
020 | Sudokcident-ghataj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Barato |
021 | Sri-Lankaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Srilanko |
022 | Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Ĉinio - Laoso - Birmo - Tajlando - Vjetnamio |
023 | Sudorient-ĉinaj kaj hajnanaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Ĉinio - Vjetnamio |
024 | Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Tajvano |
025 | Anamit-montaraj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kamboĝo - Laoso - Vjetnamio |
026 | Sumatraj malataĵaj kaj montaraj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio |
027 | Filipinaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Filipinoj |
028 | Palavanaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Filipinoj |
029 | Kajah-Karen-Tenaserimaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Birmo - Tajlando |
030 | Duoninsul-malajziaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Barato - Singapuro - Tajlando |
031 | Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Brunejo - Indonezio |
032 | Rjukju-insulaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Japanio |
033 | Orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Barato |
034 | Naga-Manipuri-Ĉin-montetaj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Bangladeŝo - Barato - Birmo |
035 | Kardamom-montaraj humidaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kamboĝo - Tajlando |
036 | Okcident-javaj montarbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Indonezio |
037 | Grand-antilaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kubo - Dominika Respubliko - Haitio - Jamajko |
038 | Talamankaj-istmaj pacifikaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kostariko - Panamo |
039 | Ĉokoaj kaj darienaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kolombio - Ekvadoro - Panamo |
040 | Nord-andaj montarbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kolombio - Ekvadoro - Venezuelo - Peruo |
041 | Marbord-venezuelaj montarbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Venezuelo |
042 | Gujanaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Brazilo - Franca Gujano - Gujano - Surinamo - Venezuelo |
043 | Napaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Kolombio - Ekvadoro - Peruo |
044 | Rio Negro-Juruaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Brazilo - Kolombio - Peruo- Venezuelo |
045 | Gujan-altaĵaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Brazilo - Kolombio - Gujano - Surinamo - Venezuelo |
046 | Centr-andaj jungaoj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Argentino - Bolivio - Peruo |
047 | Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Bolivio - Bolivio - Brazilo - Peruo |
048 | Atlantikaj arbaroj | Neotropiso | Pluraj biomoj | Argentino - Brazilo - Paragvajo |
049 | Sudpacifik-insulaj arbaroj | Pacifika ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Kukinsuloj (Nova Zelando) - Fiĝioj - Franca Polinezio - Niuo (Nova Zelando) - Samoo - Tongo - Valiso kaj Futuno ( Francio) |
050 | Havajaj tropikaj humidaj arbaroj | Pacifika ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | Usono |
051 | Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Madagaskaro |
052 | Malgrand-sundaj sekaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Indonezio |
053 | Novkaledoniaj sekaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Nova Kaledonio ( Francio) |
054 | Hindoĉinaj sekaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Kamboĝo - Laoso - Tajlando - Vjetnamio |
055 | Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj arbaroj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Barato |
056 | Meksikaj sekaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Gvatemalo - Meksiko |
057 | Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Kolombio - Ekvadoro - Peruo |
058 | Ĉikitaj sekaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Bolivio - Brazilo |
059 | Atlantikaj sekaj arbaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Brazilo |
060 | Havajaj sekaj arbaroj | Pacifika ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | Usono |
061 | Pinaroj-kverkaroj de Orienta kaj de Okcidenta Sierra Madre | Nearktiso | Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | Meksiko- Usono |
062 | Grand-antilaj pinaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | Kubo - Dominika Respubliko - Haitio |
063 | Centramerikaj pinaroj-kverkaroj | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | Salvadoro - Gvatemalo - Honduro - Meksiko - Nikaragvo |
064 | Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Aŭstralio |
065 | Tasmaniaj mezvarmaj pluvarbaroj | Aŭstralazia ekozono | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Aŭstralio |
066 | Novzelandaj mezvarmaj arbaroj | Aŭstralazia ekozono | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Nov-Zelando |
067 | Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj | Orientaliso | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Butano - Ĉinio - Barato - Birmo - Nepalo |
068 | Okcident-himalajaj mezvarmaj arbaroj | Orientaliso | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Afganio - Barato - Nepalo - Pakistano |
069 | Apalaĥaj kaj miksaj mezofitaj arbaroj | Nearktiso | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Usono |
070 | Sudokcident-ĉinaj mezvarmaj arbaroj | Palearktiso | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Ĉinio |
071 | Rusaj ekstrem-orientaj mezvarmaj arbaroj | Palearktiso | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Rusio |
072 | Pacifikaj moderaj pluvarbaroj | Nearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Kanado - Usono |
073 | Klamat-Siskijuaj arbaroj | Nearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Usono |
074 | Arbaroj de Sierra Nevada | Nearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Usono |
075 | Sudorientaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | Nearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Usono |
076 | Valdiviaj moderaj pluvarbaroj-Arbaroj de Insularo Juan Fernández | Neotropiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Argentino - Ĉilio |
077 | Eŭrop-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj | Palearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Albanio - Alĝerio - Andoro - Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario - Kroatio - Ĉeĥio - Francio - Germanio - Grekio - Italio - Liĥtenŝtejno - Nord-Makedonio - Maroko - Pollando - Rumanio - Rusio - Slovakio - Slovenio |
078 | Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj | Palearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Armenio - Azerbajĝano - Bulgario - Kartvelio - Irano - Rusio - Turkio - Turkmenio |
079 | Altajaj-Sajanaj montaraj arbaroj | Palearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Ĉinio - Kazaĥio - Mongolio - Rusio |
080 | Hengduan-Ŝanaj koniferaroj | Palearktiso | Mezvarmaj koniferarbaroj | Ĉinio |
081 | Tajgoj de Lago Muskva-Slave | Nearktiso | Tajgoj | Kanado |
082 | Kanada tajgo | Nearktiso | Tajgoj | Kanado |
083 | Ural-montara tajgo | Palearktiso | Tajgoj | Rusio |
084 | Orient-siberia tajgo | Palearktiso | Tajgoj | Rusio |
085 | Kamĉatkaj tajgo kaj herbejoj | Palearktiso | Tajgoj | Rusio |
086 | Akacio-savanoj de Korno de Afriko | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Eritreo - Etiopio - Kenjo - Somalio - Sudano |
087 | Orientafrikaj akacio-savanoj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Etiopio - Kenjo - Sudano - Tanzanio - Ugando |
088 | Centraj kaj orientaj mjombaroj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Angolo - Bocvano - Burundo - Demokratia Respubliko Kongo - Malavio - Mozambiko - Namibio - Tanzanio - Zambio - Zimbabvo |
089 | Sudanaj savanoj | Afrotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Kameruno - Centr-Afrika Respubliko - Ĉado - Niĝerio - Demokratia Respubliko Kongo - Eritreo - Etiopio - Kenjo - Sudano - Ugando |
090 | Nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanoj | Aŭstralazia ekozono | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Aŭstralio - Indonezio - Papuo-Nov-Gvineo |
091 | Teraj-Duaraj savanoj kaj herbejoj | Orientaliso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Bangladeŝo - Butano - Barato - Nepalo |
092 | Llanos | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Kolombio - Venezuelo |
093 | Cerado | Neotropiso | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Bolivio - Brazilo - Paragvajo |
094 | Norda prerio | Nearktiso | Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Kanado - Usono |
095 | Patagona stepo | Neotropiso | Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Argentino - Ĉilio |
096 | Daŭria stepo | Palearktiso | Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | Ĉinio - Mongolio - Rusio |
097 | Inunditaj herbejoj kaj savanoj de Sudd kaj Sahelo | Afrotropiso | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | Kameruno - Ĉado - Etiopio - Malio - Niĝero - Niĝerio - Sudano - Ugando |
098 | Zambezaj inunditaj herbejoj | Afrotropiso | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | Angolo - Bocvano - Demokratia Respubliko Kongo - Malavio - Mozambiko- Namibio - Tanzanio - Zambio |
099 | Ran-Kuĉaj inunditaj herbejoj | Orientaliso | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | Barato - Pakistano |
100 | Evergladaj inunditaj herbejoj | Neotropiso | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | Usono |
101 | Pantanalaj inunditaj savanoj | Neotropiso | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | Bolivio - Brazilo - Paragvajo |
102 | Etiopaj Altaĵoj | Afrotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Eritreo - Etiopio - Sudano |
103 | Montara mozaiko de herbejo kaj arbaro de suda Rifto | Afrotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Malavio - Mozambiko - Tanzanio - Zambio |
104 | Orientafrikaj arbustetaroj | Afrotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Demokratia Respubliko Kongo - Kenjo - Ruando - Tanzanio - Ugando |
105 | Drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj | Afrotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Sud-Afriko - Lesoto - Svazilando |
106 | Centra-montaraj sub-altmontaraj herbejoj | Aŭstralazia ekozono | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Indonezio - Papuo-Nov-Gvineo |
107 | Kinabalu-montaj arbustaroj | Orientaliso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Malajzio |
108 | Paramo de nordaj Andoj | Neotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Kolombio - Ekvadoro - Peruo - Venezuelo |
109 | Centr-andaj sekaj punaoj | Neotropiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Argentino - Bolivio - Ĉilio - Peruo |
110 | Tibet-altebenaĵa stepo | Palearktiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Afganio - Ĉinio - Barato - Pakistano – Taĝikio |
111 | Mezaziaj montara stepo kaj duonarbaroj | Palearktiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Afganio - Ĉinio - Kazaĥio - Kirgizio - Taĝikio - Turkmenio - Uzbekio |
112 | Orient-himalajaj alpaj herbejoj | Palearktiso | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | Butano - Ĉinio - Barato - Birmo- Nepalo |
113 | Alaska nord-dekliva marborda tundro | Nearktiso | Tundroj | Kanado - Usono |
114 | Kanada malaltaĵa arkta tundro | Nearktiso | Tundroj | Kanado |
115 | Finnoskaninavaj alpaj tundro kaj tajgo | Palearktiso | Tundroj | Finnlando - Norvegio - Rusio - Svedio |
116 | Tajmira kaj rusa marbordaj tundroj | Palearktiso | Tundroj | Rusio |
117 | Ĉukota marborda tundro | Palearktiso | Tundroj | Rusio |
118 | Finboso | Afrotropiso | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Sud-Afriko |
119 | Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj | Aŭstralazia ekozono | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Aŭstralio |
120 | Sud-aŭstraliaj arbedaroj kaj duonarbaroj | Aŭstralazia ekozono | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Aŭstralio |
121 | Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj | Nearktiso | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Meksiko - Usono |
122 | Ĉilia matoralo | Neotropiso | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Ĉilio |
123 | Mediteranea regiono | Palearktiso | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | Albanio, Alĝerio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Hispanio, Kanarioj ( Hispanio), Kroatio, Kipro, Egiptio, Francio, Ĝibraltaro, Grekio, Irako, Israelo, Italio, Jordanio, Libano, Libio, Nord-Makedonio, Madejro ( Portugalio), Malto, Monako, Maroko, Portugalio, San-Marino, Slovenio, Hispanio, Sirio, Tunizio, Turkio, Okcidenta Saharo (Maroko) |
124 | Namibo-Karuo-Kaoko-Dezertoj | Afrotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Angolo, Namibio, Sud-Afriko |
125 | Madagaskaraj veprejoj | Afrotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Madagaskaro |
126 | Sokotraj kserofitaroj | Afrotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Jemeno |
127 | Arab-altaĵaj duonarbaroj kaj kserofitaroj | Afrotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Omano - Sauda Arabio - Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - Jemeno |
128 | Karnavonaj kserofitaroj | Aŭstralazia ekozono | Dezertoj kaj kserofitaroj | Aŭstralio |
129 | Tanamia kaj grand-sabla dezertoj | Aŭstralazia ekozono | Dezertoj kaj kserofitaroj | Aŭstralio |
130 | Sonora-Dezerto-Dezerto de Malsupra Kalifornio | Nearktiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Meksiko - Usono |
131 | Ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj | Nearktiso/Neotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Meksiko - Usono |
132 | Galapagaj kserofitaroj | Neotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Ekvadoro |
133 | Atakama-Seĉura-Dezertoj | Neotropiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Ĉilio - Peruo |
134 | Centraziaj dezertoj | Palearktiso | Dezertoj kaj kserofitaroj | Kazaĥio - Kirgizio - Uzbekio - Turkmenio |
135 | Gvinea-golfaj mangrovoj | Afrotropiso | Mangrovoj | Angolo – Kameruno - Demokratia Respubliko Kongo - Ekvatora Gvineo - Gabono - Ganao - Niĝerio |
136 | Orientafrikaj mangrovoj | Afrotropiso | Mangrovoj | Kenjo - Mozambiko - Somalio - Tanzanio |
137 | Madagaskaraj mangrovoj | Afrotropiso | Mangrovoj | Madagaskaro |
138 | Novgvineaj mangrovoj | Aŭstralazia ekozono | Mangrovoj | Indonezio - Papuo-Nov-Gvineo |
139 | Sundarbanaj mangrovoj | Orientaliso | Mangrovoj | Bangladeŝo - Barato |
140 | Grand-sundaj mangrovoj | Orientaliso | Mangrovoj | Brunejo - Indonezio - Malajzio |
141 | Gujanaj-amazonaj mangrovoj | Neotropiso | Mangrovoj | Brazilo - Franca Gujano - Surinamo - Trinidado kaj Tobago - Venezuelo |
142 | Panama-golfaj mangrovoj | Neotropiso | Mangrovoj | Kolombio - Ekvadoro - Panamo - Peruo |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
- angle Olson, D.M., and Dinerstein, E. 1998 : The Global 200 : a representation approach to conserving the Earth’s distinctive ecoregions, Conservation Biology, 12:502-515.
- angle Olson, D., Dinerstein, E., Abell, R., Allnutt, T., Carpenter, C., McClenachan, L., D'Amico, J., Hurley, P., Kassem, K., Strand, H., Taye, M., and M. Thieme. 2000 : The Global 200. A representation approach to conserving the earth's distinctive ecoregions. World Wildlife Fund, Washington, DC.
- angle Olson, David M. e.a. 2001 : Terrestrial ecoregions of the world : a new map of life on earth, BioScience, 51/11: 933-938.
- angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, Prepared as a contribution to UNESCO's Man and the Biosphere Programme, Project No. 8., IUCN, Morgues, Suisse.
- angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Listo de la Tutmondaj 200-ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2010-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hispane Listo de tutmondaj 200-unuoj laŭ lando.
- angle Pri la aktivecoj de la Monda Natur-Fonduso
- angle Bibliografio pri la Tutmondaj 200 Arkivigite je 2012-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Pri dolĉakvaj Tutmondaj 200-ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2014-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200
- angle [1] Olson, David M & Dinerstein, Eric 2002 : The Global 200: Priority ecoregions for global conservation,
Ann. Missouri Bot. Gard., 89: 199–224. 2002.
- nederlande Tutmondaj 200; minacataj regionoj. Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine