Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
415 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
sen resumo de redaktoj
'''Jouko LINDSTEDT''' (naskiĝis en [[1955]]) estas profesoro en Instituto pri [[Slavistiko]] kaj [[balta lingvaro|Baltologio]] de la [[Universitato de Helsinko]] ([[Finnlando]]).
 
En 1981 li magistriĝis kaj en 1983 li ricevis licencion pri filozofio. Li disertis pri [[semantiko]] de la [[bulgara lingvo]] en [[1985]] kaj okupiĝas ankaŭ pri [[Esperanto]]. Jouko Lindstedt estas membro de [[Akademio de Esperanto]] kaj konata en Esperantujo:
* pri sia taksopropono pri la nombro de esperantoparolantoj en la mondo (vidu sube).
* kiel esperanta edukanto kaj redaktoro de la [[Hejma vortaro]].
* kiel la [[Esperantisto de la Jaro]] en [[2000]] (kun [[Hans Bakker]] kaj [[Mauro La Torre]]), nomumita de [[La Ondo de Esperanto]].
 
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj bulgara, [[makedona]] kaj Esperanto kiel ankaŭ aĵojn koncerne [[lingvopolitiko]]n. Lindstedt uzas ĉiutage Esperanton enfamilie bedaŭrante la obstinecon de multaj filologoj koncerne planitajn lingvojn.. Kiel 14-jaraĝulo li lernis la Internacian lingvon radikurse.<ref>[https://375humanistia.helsinki.fi/de/jouko-lindstedt/esperantist-und-linguist Prezentado de la esperantisto Lindstedt fare de Riitta-Ilona Hurmerinta]</ref>
 
== La nombro de Esperanto-parolantoj ==
 
En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 22-a de aprilo [[1996]] Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene (modifita versio; unua takso: 19-a de aprilo) :
* "1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
42 865

redaktoj

Navigada menuo