Marmoto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 53 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q131567) |
Pelz (diskuto | kontribuoj) →Galerio de specioj: +Picture |
||
Linio 76: | Linio 76: | ||
File:Marmota baibacina.jpg|[[Altaja marmoto]] (''Marmota baibacina'') en [[Altajo|altaja]] regiono de [[Kazaĥio]] |
File:Marmota baibacina.jpg|[[Altaja marmoto]] (''Marmota baibacina'') en [[Altajo|altaja]] regiono de [[Kazaĥio]] |
||
File:Marmota sibirica - (Russia, Mongolia) - Rochers-de-Naye, Switzerland, 2009.JPG|[[Siberia marmoto]] (''Marmota sibirica''), [[Rusio]] |
File:Marmota sibirica - (Russia, Mongolia) - Rochers-de-Naye, Switzerland, 2009.JPG|[[Siberia marmoto]] (''Marmota sibirica''), [[Rusio]] |
||
File:Murmeltier 6269.jpg|Marmota in Austria |
|||
<div style="clear: both"></div> |
<div style="clear: both"></div> |
||
</gallery> |
</gallery> |
Kiel registrite je 19:37, 26 aŭg. 2013
Marmoto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Mioceno - Lastatempe | ||||||||||||||
Marmota monax
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Marmoto (Marmota) estas holarkta genro de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, familio sciuredoj. Entute oni agnoskas 15 speciojn en la genro. Arealoj de la plej konataj specioj inkluzivas plaejparte montarajn areojn kiel Alpoj, Karpatoj, Tatroj, Pireneoj kaj nordaj Apeninoj en Eŭropo, Roka Montaro, Kaskada Montaro, Black Hills kaj Sierra Nevada en Norda Ameriko, Deosai-plato en Pakistano kaj Ladako en Bharato. Krome marmotoj troveblas en vastaj kaj sekaj Eŭraziaj stepoj. La arbara marmoto (Marmota monax) troveblas en arbaraj regionoj tra plejparto de Usono kaj Kanado, ekde suduesta Georgio ĝis Alasko. La preria hundo, kiu troveblas en preriaj regionoj de Usono, ankaŭ estis iam konsiderata marmoto, sed nun zoologiistoj apartenigis ĝin en apartan genron Cynomys.
Marmotoj plej kutime vivas en ternestoj aŭ en piloj de falintaj rokoj. En malvarmaj regionoj ili hiberniĝas dum vintro. Plimulto de marmotoj estas tre sociaj kaj kunekzistas en grandaj grupoj. Ili uzas laŭtajn fajfojn kiel signalojn por komunikado, aparte en danĝero.
Dieto de marmotoj plejparte konsistas je plantaj partoj kiel herboj, beroj, likenoj, muskoj, radikoj kaj floroj.
Subgenroj kaj specioj
Ĉi-sekvas la listo de ĉiuj specioj de genro Marmota kiel agnoskita far Thorington kaj Hoffman[1] kun aldono de nova specio M. kastschenkoi, difnita en jaro 2003.[2] Oni dividas la genron je du subgenrojn.
- Genro Marmota – marmotoj
- Subgenro Marmota
- Alpa marmoto, M. marmota, trovebla en Europo en Alpoj, nordaj Apeninoj en Italio, Karpatoj kaj Tatroj. Ankaŭ iam formortintaj kaj artefarite reenkondukitaj en Pireneoj
- Marmoto de Kaŝĉenko, M. kastschenkoi, trovebla en sud-uestaj partoj de Rusio[2]
- Altaja marmoto, M. baibacina, trovebla en Altajo kaj Siberio
- Azia marmoto aŭ Bobako, M. bobak, trovebla de centra Eŭropo ĝis centra Azio
- Alaska marmoto aŭ marmoto de Brower, M. broweri, trovebla en Alasko
- Nigrokapa marmoto, M. camtschatica, trovebla en eosta Siberio kaj Kamĉatko
- Longvosta marmoto, M. caudata, trovebla en centra Azio
- Himalaja marmoto aŭ Tibeta neĝa porko, M. himalayana, trovebla en Himalajo
- Marmoto de Menzbier, M. menzbieri, trovebla en Azio
- Arbara marmoto, M. monax, trovebla en arbaraj areoj tra tuta Norda Ameriko
- Siberia marmoto aŭ Tarbagano, M. sibirica, trovebla en Siberio
- Subgenro Petromarmota
- Griza marmoto, M. caligata, trovebla en nord-uesta Norda Ameriko (Kanado kaj Alasko)
- Flavventra marmoto, M. flaviventris, trovebla en sud-uesta Kanado kaj uesta Usono
- Olimpa marmoto, M. olympus, endemia al la Olimpa Duoninsulo, Vaŝingtonio, Usono
- Vankuvera marmoto, M. vancouverensis endemia al Vankuvera Insulo, Brita Kolumbio, Kanado
- Subgenro Marmota
Krome, fosiliaj datumoj sugestas ekziston de almenaŭ kvar formortintaj specioj de marmotoj:
- †Marmota arizonae, Arizono, Usono
- †Marmota minor, Nevado, Usono
- †Marmota robusta, Ĉinio
- †Marmota vestus, Nebrasko, Usono
Historio kaj etimologio
Homoj konis marmotojn ekde antikvaj tempoj. La plej frua mencio de marmoto en skola verko estas la priskribo de "or-fosantaj formikoj" el raporto de antikva greka historiisto Herodoto de -5-a jarcento, Laŭ esploroj de franca entologiisto Michel Peissel fakte temis pri himalaja marmoto en Deosai-plato kaj emo de lokaj triboj kiel brokpoj ellavi oran polvon en marmotaj ternestoj.[3]
La etimologio de vorto 'marmot' estas neklara. Unu el teorioj estas ke ĝi devenas de gaŭla-latinida prefikso marm-, signifanta "murmuro" (ekzemplo de onomatopeo). Alia ebla deveno estas de post-klasika latina mus montanus, t.e. "monta muso".[4]
La marmota tago (Groundhog day) je 2-a de februaro estas tradicia festo en multaj lokoj de Usono kaj Kanado. Oni festas ĝin ĉiujare ekde 1887 en Pensilvanio, kvankam rekordoj pri eĉ pli fruaj festoj ekzistas. Ekde 2010 en Alasko oni nomas la feston Marmot day, ĉar alaska kaj griza marmoto estas pli kutimaj en la ŝtato ol la arbara marmoto (groundhog).[5]
Galerio de specioj
-
Griza marmoto (Marmota caligata), Mt. Rainier National Park
-
Alpa marmoto en Massif des Écrins, suda Francio
-
Desegnaĵo pri Azia marmoto (Marmota bobak)
-
Olimpa marmoto (Marmota olympus)
-
Nigrokapa marmoto (Marmota camtschatica)
-
Longvosta marmoto (Marmota caudata), Pakistano
-
Himalaja marmoto (Marmota himalayanus), Butano
-
Siberia marmoto (Marmota sibirica), Rusio
-
Marmota in Austria
Referencoj
- ↑ Thorington, R. W., Jr., and R. S. Hoffman. 2005. "Family Sciuridae". Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference, pp. 754–818. D. E. Wilson and D. M. Reeder, eds. Johns Hopkins University Press, Baltimore.
- ↑ 2,0 2,1 (2003) “On species status of the forest-steppe marmot Marmota kastschenkoi (Rodentia, Marmotinae)”, Zoologičeskij žurnal 82 (12), p. 1498–1505.
- ↑ Peissel, Michel. "The Ants' Gold: The Discovery of the Greek El Dorado in the Himalayas". Collins, 1984. ISBN 978-0-00-272514-9.
- ↑ "Marmot". Oxford English Dictionary (3rd ed.). Oxford University Press. 2001.
- ↑ The Associated Press. "Alaska to Celebrate its First Marmot Day", Fairbanks Daily News-Miner. Feb. 1, 2010. Accessed Feb. 1, 2010.
Eksteraj ligiloj
- The Marmot Burrow — paĝaro pri marmotoj ĉe retportalo de UCLA angle
- International Marmot Network — internacia kaj plurlingva paĝaro por sciencistoj studantaj marmotojn kaj admirantoj