Dolgorukova altebenaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3849399)
Knochen (diskuto | kontribuoj)
e File renamed: File:DSC 1166-2.jpgFile:Northern part of Dolgorukovskaya Yayla in summer.jpg File renaming criterion #2: Change from completely meaningless names into suitable names, according ...
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto monto
{{Informkesto monto
|nomo=Dolgorukova altebenaĵo
|nomo=Dolgorukova altebenaĵo
|foto=Northern part of Dolgorukovskaya Yayla in summer.jpg
|foto=DSC 1166-2.jpg
|fotopriskribo=Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
|fotopriskribo=Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
|bildo={{Situo sur mapo|Krimeo
|bildo={{Situo sur mapo|Krimeo

Kiel registrite je 22:23, 7 nov. 2013

Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
Vidaĵo al la plej norda kaj malalta parto de la Dolgorukova altebenaĵo
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
Dolgorukova altebenaĵo (Krimeo)
DMS
Situo de la Dolgorukova altebenaĵo sur la mapo de Krimeo
landscape reserve • kresto • yayla
Alteco Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo (
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Koordinatoj 44° 51′ 42″ N 34° 23′ 15″ O / 44.86167 °N, 34.38750 °O / 44.86167; 34.38750 (mapo)
vdr

Dolgorukova altebenaĵo (foje nomata ankaŭ Subatkan-altebenaĵo, ruse Долгоруковская яйла, Субаткан-яйла, ukraine Долгоруковська яйла, Субаткан-яйла, krime-tatare Suv Batqan yayla) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La altebenaĵo estas formita de marmor-tipaj kalkoŝtonoj.

La altoj de la altebenaĵo varias de 560 ĝis 1023 metroj (la pinto Buki) super la marnivelo. Norde ĝi iom post iom malaltiĝas kaj transformiĝas al valo inter la Ĉefa kaj Interna montoĉenoj de la Krimea montaro; sude ĝi iom post iom altiĝas, mallarĝiĝas kaj per relative mallarĝa montokresto Tirke-Jajla estas konektita al la norda parto de la Demerĝia altebenaĵo. Oriente ĝi estas apartigita disde la najbara Karabia altebenaĵo fare de la valo de la rivero Burulĉa. La okcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo estas relative abruptaj, ili formas la orientan limon de la Salgira valo.

La altebenaĵo estas kovrita plejparte de herbejoj kaj malalta arbustaro; ĝiaj deklivoj kovritas de foliarbaroj. En la norda parto de la altebenaĵo fluas negranda rivero Subotĥan. La historia krime-tatara nomo de la altebenaĵo venas de la nomo de tiu rivero. La moderna nomo venas de la familinomo de ter-posendantoj, al kiuj apartenis la terpecoj en la apuda Salgira valo.

Sur la altebenaĵo mem kaj sur ĝiaj deklivoj multas karstaj truoj kaj kavernoj (interalie, la fama Ruĝa kaverno troviĝas ĉe ĝiaj okcidentaj deklivoj).

La altebenaĵo ne estas loĝata; nur en ĝia plej norda parto troviĝas kelkaj etaj vilaĝoj, ripozejoj kaj arbaristaj dometoj. En la nord-okcidenta parto de la altebenaĵo troviĝas monumento al la partizanoj de la Granda patriota milito.

Eksteraj ligiloj