Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Aidas (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Aidas (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
== B == |
== B == |
||
=== Carles Badia i Bosc === |
=== Carles Badia i Bosc === |
||
'''Carles Badia i Bosc'''<!-- {{naskiĝis {{naskiĝdato|?|?|?}}, do nun {{naskiĝdato|?|?|?}}-jara)---> estas [[katalunoj|kataluna]] [[esperantisto]] kaj [[muzikisto]]. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo ''[[Kaj Tiel Plu]]'' kaj en ĝi ludis [[basgitaro]]n. |
|||
'''Carles Badia i Bosc''' |
|||
=== Francisco Barcelo Caimari === |
=== Francisco Barcelo Caimari === |
Kiel registrite je 07:46, 17 sep. 2015
Tiu ĉi artikolo listas ĝermajn artikolojn pri hispanaj esperantistoj, kio ĉi-tie signifas esperantistojn kun ŝtataneco de Hispanio, do inkluzivas katalunajn, eŭskajn, galegajn esperantistojn kaj ankaŭ tiujn, kiuj kulture difinas sin kiel membroj de pliaj etnoj. Movu unu- aŭ dufrazajn artikolojn de tiuj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de hispanaj esperantistoj
A
Antonio Alberca
Antonio Alberca (Jirafo) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
Josep Alberich i Jofré
Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco.
Tomas Apraiz Riberas
Tomas APRAIZ RIBERAS (naskiĝis la 21-an de decembro 1914, mortis la 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj estis delegito de UEA en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.
Gemma Armadans i Gil
Gemma Armadans i Gil (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.
Jozefo Artigas Lasala
Jozefo Artigas Lasala (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.
B
Carles Badia i Bosc
Carles Badia i Bosc estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Francisco Barcelo Caimari
Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de Esperanto Klubo Palma.
Lluís Bosch
Lluís Bosch estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
Isaac Barrera i Vila
Isaac Barrera i Vila (Fosi) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas kontrabason.
C
Josep Cervelló i Garí
Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.
Ĉ
D
E
Manuel de Elezcano y Maiztegui
Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.
Manuel Esteban
Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.
F
Rafael Fiol Paredes
Rafael FIOL PAREDES (1891- mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) estis esperantisto de okdek jaroj.
Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado.
G
Pedro A. Garrote Escribano
Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA[2] ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".
Pedro González Cantero
Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.
Ĝ
H
Jesuo de las Heras Jiménez
Jesuo de las Heras Jiménez (1950), redaktoro de Kajeroj el la Sudo, Ateismo (organo de la Atea Tutmonda Esperanto Organizo, ATEO) kaj Muziko, organo de la Muzika Esperanto Ligo (MEL). Li verkis multajn librojn en la hispana kaj en esperanto, kutime sub la iom mallongigita verkistonomo Jesuo de las Heras).
Ĥ
I
J
Arturo Jiménez
Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
Ĵ
K
L
Roberto López
Roberto López estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.
M
Rafael Márquez Porres
Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997), tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).
David Minguillon
David Minguillon estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.
Nicolás Muñiz Alonso
Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999), delegito, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).
Javier Muñoz i Cotoré
Javier Muñoz i Cotoré estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis violonon.
N
Felix Navarro Clemente
Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999), antaŭe delegito pri edukado en Valencio (Hispanio), aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).
Pau de Nut
Pau de Nut estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas violonĉelon.
O
Núria Ollé
Núria Ollé estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.
P
Marcelina Palomo
Marcelina PALOMO (1911 - 20-a de februaro 2000), dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Angel Figuerola (prezidinto de HEF,1970-1978 ), kiu aktivis en Madrido.
Q
R
Josep Rofes Mestre
Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.
Àngel Ribas Martí
Àngel Ribas Martí estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis akordionon.
Lucia Rolet
Lucia Rolet estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ŝi estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas gambovjolon.
Ramón Rodríguez Peña
Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.
S
Elena Milla Saldón
Elena Milla Saldón estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludas perkutilon kaj kantas.
Anna Maria Sánchez
Anna Maria Sánchez same estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Ekde pluraj jaroj ankaŭ ŝi estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas perkutilojn.
Pere Saumel i Vila
Pere SAUMEL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.
Ŝ
T
Nicassi Terrassa
Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.
Alfonso Tur Thomas
Alfonso Tur THOMAS (1918-2002) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto, mortis la 2-an de januaro post longa malsano. Sia filo Alfons Tur estas denaskulo kaj multe aktivas en la kataluna movado.
Pep Tordera
Pep Tordera estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li kun Xavier Rodon i Morera estas fondinto kaj poste dum pluraj jaroj estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis gitaron kaj kantis.
U
Ŭ
V
Luz Vázquez Souto
Luz Vázquez Souto estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu, en ĝi ludis fluton kaj kantis.
Carles Vela i Aulesa
Carles Vela i Aulesa same estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis kontrabason. De 1991 li en Ariège (Arjeĵo), en la Pireneoj de suda Francio, plurfoje gvidis esperantlingvajn korusajn stud-semajnojn, kiujn aranĝas la esperantisto Jorgos, cele al iama starigo de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
W
X
Y
Z
Notoj
- ↑ Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro. Kontrolo: 2006-10-07.
- ↑ Universala Esperanto-Asocio. Kotiz-perantoj. Kontrolo: 2006-10-07.