Stelo (monunuo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwekubo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 19: Linio 19:
Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la [[1990-aj jaroj]], la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al [[Universala Esperanto-Asocio]]. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.
Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la [[1990-aj jaroj]], la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al [[Universala Esperanto-Asocio]]. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.


La magazino [[Monato (gazeto)|Monato]] raportis en junio 2017 pri ekzisto de 25 Steloj kiel ora monero (50-grama), kiu valoras 1800 [[eŭro]]jn. La magazino samtempe anoncis [[Aŭkcio|aŭkcion]], en kiu ĝi intencas vendi unu tian ekzempleron kontraŭ minimume 2500 [[eŭro]]j.<ref>https://www.facebook.com/szilvasi.laszlo/posts/10210738216710175?from_close_friend=1</ref><ref>http://www.esperanto.be/fel/publika/012033p.php</ref><ref>http://www.monato.net/ora_stelo.php</ref>
La magazino [[Monato (gazeto)|Monato]] raportis en junio 2017 pri ekzisto de 25 Steloj kiel ora monero (50-grama), kiu valoras 1800 [[eŭro]]jn. La magazino samtempe anoncis [[Aŭkcio|aŭkcion]], en kiu ĝi intencas vendi unu tian ekzempleron kontraŭ minimume 2500 [[eŭro]]j.<ref>https://www.facebook.com/szilvasi.laszlo/posts/10210738216710175?from_close_friend=1</ref><ref>http://www.esperanto.be/fel/publika/012033p.php</ref>


{|
{|

Kiel registrite je 10:30, 7 jun. 2019

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Stelo, Stelo (figuro) kaj STELO.
Moneroj (1; 5; 10 steloj) : reverso, bildflanko
Monero de 25 steloj : reverso, bildflanko
100 steloj 2018 stampiloj (averso kaj reverso)
100 steloj 2018 arĝento-averso
Modernaj, plastaj steloj en la drinkejo de SES 2013

En la Esperanto-kulturo, stelo estas internacia monunuo, uzata ĉefe en la Esperanto-movado. Unua tia monunuo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo en la 1940-aj jaroj kaj de ĝi aperis moneroj el diversaj metaloj. Alia samnoma monunuo uziĝis dum ĉefe junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo kaj Brazilo en la 2010-aj jaroj. En la videokurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.

Universala Ligo

Historie, la monunuo stelo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo. Ĝi estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.

Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).

En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.

Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.

Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

La magazino Monato raportis en junio 2017 pri ekzisto de 25 Steloj kiel ora monero (50-grama), kiu valoras 1800 eŭrojn. La magazino samtempe anoncis aŭkcion, en kiu ĝi intencas vendi unu tian ekzempleron kontraŭ minimume 2500 eŭroj.[1][2]

Kupono

Plastaj steloj de Stelaro

En la 2010-aj jaroj aperis moneroj nomataj "stelo" faritaj el plasto, kiuj estas uzataj en kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉefe inter junuloj. La monunuo estas prizorgata de estraro nomata Stelaro, kiu kalkulas la kurzojn, gardas la stokon, kaj malfermas filiojn en diversaj Esperanto-renkontiĝoj. Aperis moneroj de valoro 1★, 3★ kaj 10★.

Nunaj Steloj
Bildo Valoro Priskribo
Bildflanko Valorflanko
1★ En la bildflanko de la monero aperas gufo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la gufujo.
3★ En la bildflanko de la monero aperas papago, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.
10★ En la bildflanko de la monero aperas krokodilo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da tempo oni “ekkrokodilas”.

Pliaj kurzoj

Kurzoj de Steloj je la 31-a de decembro 2014 estis[3]:

STL EUR BRL PLN HUF ARS DKN BTC
Stelo Eŭro Brazila realo Pola zloto Hungara forinto Argentina peso Dana krono Bitmono
Unu monunuo valoras tiun kvanton da steloj 4,189 1,375 0,993 0,01356 - 0,5626 1208
Unu stelo valoras tiun kvanton da monunuo 0,2387 0,7271 1,007 73,73 - 1,7775,461E-4 0.0008276

Nova 100-Steloj monero-medalo 2018

Okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure aperis jam en oktobro 2017 la unua Stelo-monero el pura arĝento 999/1000. La nominalo estas 100 Steloj, la maso unu unco, do 31,1 gramoj. Laŭ la arĝento-prezo (oktobro 2017) 1 € = 5 Steloj. Eventuale eldoniĝos pliaj nominaloj. Informojn pri tio disdonas esperanto@chello.at.[4]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. https://www.facebook.com/szilvasi.laszlo/posts/10210738216710175?from_close_friend=1
  2. http://www.esperanto.be/fel/publika/012033p.php
  3. Kurzoj
  4. Artikolo "Esperanto-mono" de Walter Klag en la gazeto esperanto de UEA, aprilo 2017 (en Esperanto)

Eksteraj ligiloj