Jokasto (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokasto.
Jokasto
Natura satelito  de Jupitero (XXIV)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXIV[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 3
Nomita laŭ Jokasta vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
20 722 584 km
14 766 781 km vd
2 667 838 km vd
Discentreco 0,2874
Klinangulo 147,2485° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 609,43 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~5,2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
1,9 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21,8[2]
vdr

Jokasto estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier post observoj inter la 23-a de novembro 2000 kaj la 1-a de januaro 2001, per la teleskopo de 2,2 m de de la Universitato de Havajo.

La 5-an de januaro 2001, ili anoncis[3] la malkovron de dek jupiteraj satelitoj inter kiuj Jokasto, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 3.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2002, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Jokasto[5], laŭ Jokasta (greke; Ἰοκάστη), patrino kaj edzino de Edipo en la helena mitologio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia orbito, Jokasto estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: Sats OF JUPITER; 2001B; 2001C (angle)
  4. IAUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Iocaste, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]