Saltu al enhavo

Sporta pafado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sportpafistino)
Sporta pafado
speco de sporto
sportopafoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Hattie Johnson

Sporta pafado estas sporta fako en kiuj oni uzas pafilon.

Internacie, la termino ampleksas la sportan uzon de tre diversaj pafiloj, inkluzive de sportaj pafarmiloj, pafarkoj, arbalestojblovkanoj. Sporta pafado signifas pafi laŭ certaj difinitaj reguloj. La armilo - kontraŭe al siaj armeaj aŭ ĉasaj originoj - estas uzata kiel sporta aparato, simile al la lanco en lancoĵeto aŭ al la glavo en skermado. Sporta pafado estas unu el olimpikaj sportoj, dekomence ekde la unua moderna Somera Olimpiko de 1896. Por kelkaj konkurencoj pafado estas parto de la tuto kune kun aliaj sportoj kiel kurado aŭ skiado (duatlonobiatlono).