Stanisław Kryczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Kryczyński
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1911 (1911-05-03)
en Nowy Sącz
Morto 2-an de novembro 1941 (1941-11-02) (30-jaraĝa)
en Łowicz
Tombo Łowicz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona UniversitatoLviva Universitato
Okupo
Okupo historiistoetnografoorientalisto
vdr

Stanisław Kryczyński (naskiĝis la 3-an de majo 1911 en Nowy Sącz, mortis la 2-an de novembro 1941 en Łowicz) – pola-tatara historiisto, orientalisto kaj literaturisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Stanisław (redaktoro de "Gazeta Polska" en Czerniowce, direktoro de gimnazioj en Skierniewice, Mielec kaj aliloke) kaj de Jadwiga Grzegorczyk. Kiel gimnaziano iniciatis kaj kunredaktis revuon "Dziewanna" (Verbaskoslava diino), kie gvidis rubrikon "Tio, kion valoras kaj oni devas legi" kaj presis siajn versojn. Ankaŭ preparis monografion de Mielec, parte publikigitan.

Li ekstudis en 1929 juron en Lviva Universitato, sed forlasis favore al historio en Jagelona Universitato. Lia mastro de 1931 estis historiisto Stanisław Zakrzewski en Lvovo. En 1935 magistriĝis pri filozofio. Tiutempe interesiĝis pri setliĝintaj en Pollando tataroj kaj karaimoj. En "Rocznik Tatarski" (Tatara Jarlibro) publikigis du artikolojn kun materialoj pri historio de tataraj regimentoj en Pollando. En la jaroj 1934-1939 vizitis preskaŭ ĉiujn setlejojn de tataroj kaj trifoje karaimojn en Troki. Kolektitajn materialojn pri historio kaj etnografio publikigis interalie en "Przegląd Islamski" (Islama Revuo) kaj "Życie Tatarskie" (Tatara Vivo).

Kiel stipendiulo de la Fonduso de Nacia Kulturo en la jaroj 1936-1939 staĝis ĉe profesoro Ananiasz Zajączkowski, kiu gvidis liajn studojn pri turkologio en Varsovia Universitato. En la jaroj 1938-1939 laboris kiel arkivisto. Kunlaboranto de murdita de germanoj Leon Kryczyński. Post milita vagado en majo 1940 translokiĝis al ĉirkaŭaĵo de Łowicz, kune kun nuptigita pasintjare edzino Irena Krudowska. En la jaroj 1940-1941 ordigis siajn kolektitajn materialojn kaj verkis rememorojn. En 11 manuskriptoj postlasis poeziaĵojn, eseojn kaj rakontojn. Aŭtune ekmalsanis je tifo kaj mortis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tatarzy litewscy (Litvaj tataroj), Eldono de Centra Konsilio de Kultur-Kleriga Ligo de Tataroj de Pola Respubliko, Warszawa 1938.
  • Lietuvos totoriai. Istorines ir etnografines monografijos bandymas, iš lenkų kalbos verte Tamara Bairašauskaite, Vilnius, Mokslo ir enciklopedijų l-kla 1993.
  • (kunkreinto: Leon Kryczyński), Tatarzy w Słonimiu (Tataroj en Slonim), Wrocław 1988.
  • Wspomnienia. Utwory poetyckie. Eseje (Rememoroj. Poeziaj verkoj. Eseoj) - elekto, enkonduko kaj prilaboro Grzegorz Czerwiński, Alter Studio, Białystok, 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tomasz Tomala, Kryczyński Stanisław [en:] Słownik historyków polskich (Vortaro de polaj historiistoj), redaktoro M. Prosińska-Jackl, Warszawa 1994, p. 268.
  • Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro)
  • Jan Tyszkiewicz, Dorobek historyczny Leona i Stanisława Kryczyńskich (Historia atingo de Leon kaj Stanisław Kryczyński) [en:] Środowiska historyczne II Rzeczypospolitej (Historia medio de Dua Pola Respubliko), 2-a parto sub redakto de Jerzy Maternicki, Warszawa 1988.
  • Jan Tyszkiewicz, Olgierd, Leon i Stanisław Kryczyńscy, działacze kulturalni i badacze przeszłości Tatarów (Olgierd, Leon kaj Stanisław Kryczyński, kulturaj agantoj kaj esploristoj de la pasinteco de tataroj), "Rocznik Tatarów Polskich" (Jarlibro de Polaj tataroj), 1 (1993), p. 5-14.

Fonto[redakti | redakti fonton]