Ananiasz Zajączkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ananiasz Zajączkowski (naskiĝis la 12-an de novembro 1903 en Troki, m. la 6-an de aprilo 1970 en Romo) – pola orientalisto, tjurkologo, profesoro de Varsovia universitato, karaima aktivulo, membro de Pola Scienca Akademio kaj Pola Akademio de Scipovoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Aleksander (Achiezer), juĝeja laboristo kaj de Emilia Bezekowicz. Li frekventis Gimnazion je la nomo de Reĝo Sigismondo la 2-a en Vilno (ĝis 1925), poste studis orientalistikon en Jagelona Universitato; en 1929 doktoriĝis tie surbaze de la disertaĵo Sufiksy imienne i czasownikowe w języku zachodniokaraimskim. Przyczynek do morfologii języków tureckich (Nomaj kaj verbaj sufiksoj en okcidentkaraima lingvo. Kontribuo al morfologio de tjurka lingvaro), preparita sub gvido de Tadeusz Jan Kowalski. Kiel stipendiulo de la Fonduso de Nacia Kulturo kompletigis studojn en eksterlandaj altlernejoj - en Berlino, Istanbulo kaj Parizo (1929-1931). Li laboris kiel asistanto en Katedro de Orienta Filologio en Jagelona Universitato. En 1932 translokiĝis al Varsovia Universitato, al posteno de pli maljuna asistanto kaj lektoro de la turka lingvo en Orientalistika Instituto. En 1933 habilitiĝis surbaze de la disertaĵo Studja nad językiem staroosmańskim. Wybrane ustępy z anatolijskotureckiego przekładu Kalili i Dimny (Studoj pri malnovotomana lingvo. Elektitaj fragmentoj el anatolia-turka traduko de Kalila kaj Dimna) iĝante docento en la Katedro de Tjurkologio de Varsovia Universitato.

Li lekciis pri tjurkologio, iranistiko, arabologio kaj mezepoka historio de Proksima Oriento, interalie en Orienta Instituto en Moskvo (1956), en Hebrea Universitato de Jerusalemo (1957), en Instituto Universitario Orientale en Napolo (1958), en Universitato de Majenco (1959), Universitato de Istanbulo (1962). Li membris en Labor-Grupo de la Pola Komitato pri Unesko. En 1955 ricevis ŝtatan premion de la dua grado pro la tuta scienca atingaĵo. Honora doktoro de universitatoj en Berlino (1961), Tbilisi (1966) kaj Manĉestero (1967). Distingita per Oficira Kruco (1954) kaj Komandora Ordeno de Renaskiĝinta Pollando, Medalo de 10-jariĝo de Popola Pollando, kaj ankaŭ de la irana Ordeno Nisan-Sipas.

Ekster scienca laboro en la jaroj 1945-1970 estis superulo de KaraimaReligia Asocio en Pola Respubliko. Lia kuzo Włodzimierz, same tjurkologo, estis profesoro de Jagelona Universitato.

Ananiasz Zajączkowski okupiĝis pri tjurkologio, historio de mezepoka turka kulturo, leksikografio, kompara literaturscienco, eldonado de kulturaj verkoj. Li esploris interalie historion, lingvon kaj kulturon de ĥazaroj kaj analizis influon de la persa lingvo kaj persa literaturo al la turka literaturo, kaj ankaŭ polajn-orientajn lingvajn ligojn. Interesiĝis pri vivo kaj agado de Aviceno. Li eldonis interalie Sto sentencji i apoftegmatów arabskich Kalifa Ali'ego w parafrazie mamelucko-tureckiej (Cent aforismoj kaj arabaj apoftegmatoj de kalifo Ali en mameluka-turka parafrazo) (1968), ankaŭ anoncis kelkajn tradukojn. Li redaktis Vortaron karaim-rus-polan kaj revuojn "Myśl Karaimska" (Karaima penso) kaj "Przegląd Orientalistyczny" (Orientalistika Revuo), krome kunlaboris kun "Język Polski" (Pola Lingvo) kaj "Poradnik Językowy" (Lingva Konsultlibro). Li estis taksata kiel unu el la plej altaj aŭtoritatoj koncerne malnovotomanan kulturon kaj Oran Hordon. Unu el liaj disĉiploj estis Józef Bielawski.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li publikis pli ol 300 sciencajn laboraĵojn

  • Krótki wykład gramatyki języka zachodniokaraimskiego (Mallonga lekcio de la gramatiko de okcidentkaraima lingvo) (1931)
  • Studja nad językiem staroosmańskim. Wybrane rozdziały z anatolijskotureckiego przekładu Koranu (Studoj pri malnovotomana lingvo. Elektitaj fragmentoj el anatolia-turka traduko de Korano) (1937)
  • Problem językowy Chazarów (Lingva problemo de ĥazaroj) (1946)
  • Ze studiów nad zagadnieniem chazarskim (El studoj pri la problemo de ĥazaroj) (1947)
  • Dyplomatyka Złotej Hordy w XV wieku (Diplomatio de Ora Hordo en la 15-a jarcento) (1948)
  • Glosy tureckie w zabytkach staropolskich (Turkaj glosoj en malnovpolaj monumentoj) (1948)
  • Związki językowe połowiecko-słowiańskie (Kipĉakaj-slavaj lingvaj ligoj) (1949)
  • Liryka Hafiza (Liriko de Hafizo) (1950)
  • Charakterystyka Turków w świetle piśmiennictwa arabskiego w średniowieczu (Karakterizo de turkoj lume de la araba literaturo en mezepoko) (1951)
  • Awicenna (Aviceno) (1953, redaktoro)
  • Studia orientalistyczne z dziejów słownictwa polskiego (Orientalistikaj studoj el historio de la polaj vortoj) (1953)
  • Słownik arabsko-kipczacki z okresu Państwa Mameluckiego (1954-1958, du partoj)
  • Orient jako źródło inspiracji w literaturze romantycznej doby Mickiewiczowskiej (Oriento kiel fonto de inspiro en romantikismo de Mickiewicz-epoko) (1955)
  • Zarys dyplomatyki osmańsko-tureckiej (Skizo de otomana-turka diplomatio) (1955, kune kun Jan Reychman)
  • Leksyka języków tureckich (Leksiko de tjurka lingvaro) (1959)
  • Mamelucko-kipczacki przekład arabskiego traktatu Muhadimma "Abu-l-Lait as-Samarkandi" (1959)
  • Karaims in Poland. Language, Folklore, Science (Karaimoj en Pollando. Lingvo. Folkloro. Scienco) (1961)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biogramy uczonych polskich (Vivkuroj de polaj sciencistoj), Unua parto: Nauki społeczne (Sociaj sciencoj), kajero 3: P-Z (redakte de Andrzej Śródka kaj Paweł Szczawiński), Ossolineum, Vroclavo 1985