Pollingva Vikipedio
Etoso
(Alidirektita el Pollingva vikipedio)
Pollingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | pola |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 1 623 588 |
Profundeco | 34.1 |
Paĝoj | 3 758 432 |
Redaktoj | 74 200 392 |
Uzantoj | 1 320 772 |
Aktivaj uzantoj | 4 498 |
Administrantoj | 97 |
Dosieroj | 271 |
La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.
La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 27-an de julio 2024 ĝi enhavas 1 623 588 artikolojn.
Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|