Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 2024
Sud-Koreio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
141 sportistoj en 24 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Woo Sang-hyeok kaj Kim Seo-yeong (inaŭguro) Park Tae-joon kaj Im Ae-ji (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #8 |
oro 13 |
arĝento 9 |
bronzo 10 |
sumo 32 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
La sportista teamo de Sud-Koreio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 19-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Korea Olimpika Komitato.
Konkuras sume 141 sud-koreaj atletoj en 24 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la altosaltisto Woo Sang-hyeok (우상혁 [u saŋhjʌk]) kaj la naĝistino Kim Seo-yeong ( 김 서영 [ɡˈimsʌjˌʌŋ]).
La teamo sume atingis 32 medalojn, 13 orajn, 9 arĝentajn kaj 10 bronzajn, kaj sekve ricevis la okan rangon, do estis inter le plej sukcesaj teamoj.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]medalo | nomo | disciplino | evento | dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Oh Sang-uk | skermado | vira individua konkurso per sabro | la 27-an de julio |
Oro | Oh Ye-jin | pafado | virina pafado de 10 metroj per aerkomprimita pistolo | la 28-an de julio |
Oro | Jeon Hun-young Lim Si-hyeon Nam Su-hyeon |
arkopafado | ina teamo | la 28-an de julio |
Oro | Ban Hyo-jin | pafado | ina konkurso de 10 metroj per aerpafilo | la 29-an de julio |
Oro | Kim Je-deok Kim Woo-jin Lee Woo-seok |
arkopafado | vira teamo | 29-an de julio |
Oro | Oh Sang-uk Gu Bon-gil Park Sang-won Do Gyeong-dong |
skermado | vira teamo de sabro | 31-a de julio |
Oro | Kim Woo-jin Lim Si-hyeon |
arkopafado | miksita teamo | 2-a de aŭgusto |
Oro | Yang Ji-in | pafado | ina konkurso de 25 metroj per pistolo | 3-a de aŭgusto |
Oro | Lim Si-hyeon | arkopafado | ina individua konkurso | 3-a de aŭgusto |
Oro | Kim Woo-jin | arkopafado | vira individua konkurso | 4-a de aŭgusto |
Oro | An Se-young | badmintono | ina individua konkurso | 5-a de aŭgusto |
Oro | Park Tae-joon | tekvondo | vira konkurso de 58 kg | 7-a de aŭgusto |
Oro | Kim Yu-jin | tekvondo | ina konkurso de 57 kg | 8-a de aŭgusto |
Jen nur la oraj medaloj. Kompreneble estis ankaŭ multaj arĝentaj kaj bronzaj medaloj ĝis la 11-a de aŭgusto. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Korea Olimpika Komitato (koree kaj angle)
|