Szczebrzeszyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szczebrzeszyn

Blazono

Blazono
urbo
Szczebrzeszyn (Pollando)
Szczebrzeszyn (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Szczebrzeszyna
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Zamojski
Komunumo Komunumo Szczebrzeszyn
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 50° 41′ N, 22° 58′ O (mapo)50.68333333333322.966666666667Koordinatoj: 50° 41′ N, 22° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Areo 29,04 km²
Loĝantaro 5357 (en 2004)
Loĝdenso 184,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 22-460
Telefona antaŭkodo 84
Aŭtokodo LZA
TERYT 3060820134
Estro Marian Jan Mazur
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Kościuszki 1
Poŝtkodo de estraro 22-460
Telefono de estraro 84 682-10-95
Fakso de estraro 84 682-10-30
Poŝto de estraro um@szczebrzeszyn.pl
Komunuma retejo http://www.szczebrzeszyn.pl
vdr

Szczebrzeszyn estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Szczebrzeszyn en distrikto Zamojski, 5294 loĝantoj (stato laŭ 2011).

Szczebrzeszyn plenumis gravan ekonomian, kulturan kaj klerigan rolon. Estis centro de porsendepena agado kaj bataloj kontraŭ okupantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sciencaj esploroj konstatis, ke la unuaj loĝantoj setlis sur la kastela monto ĉirkaŭ 5 mil jarojn antaŭe. Tio estis neolitika agrikultura popolo de funelpokalkulturo. Situo de murzonigita setlejo inter Kievo kaj Krakovo, vojkruciĝe de la Sukcena Vojo kreis ŝancon de dinamika disvolvo. Samtempe tamen tiudirekten okazis invadoj de turkoj, tataroj, kozakoj kaj aliaj malamikoj, kiuj detruis la urbeton.

Privata nobela loko kun urborajtoj el 1352, donitaj de Kazimiro la 3-a. Dum reformacio estis kalvinisma urbo. Diversaj kulturoj kaj religioj ĉi tie kunekzistis: katolikoj, judoj, arianoj. La pasintecon atestas baroka monaĥeja preĝejo, ortodoksa kirko defendkaraktera el la 15-a jarcento, sinagogo kaj unu el la plej malnovaj judaj tombejoj.

El apuda Michałów devenas gento de Kaczorowski – de la patrino de Karol Wojtyła, la papo Johano Paŭlo la 2-a.

La urbo estas konata interalie de la verso de Jan Brzechwa, tial oni lokigis ĉi tie lignan monumenton de grilo kun violono apud pitoreska fonteto. En la tuta urbo estas kelkaj monumentoj de griloj, interalie antaŭ la urbodomo.

Kroniko de la germana kaj soveta okupadoj[redakti | redakti fonton]

1939

  • 7.10. 21-a tago de Soveta invado en Pollandon: en Szczebrzeszyn Zygmunt Klukowski notis en sia taglibro: Germanoj en la urbo ankoraŭ nevideblas. Multe da judoj forveturis de Szczebrzeszyn kune kun la soveta armeo, antaŭ ĉio tiuj, kiuj partoprenis en la ruĝa milico
  • 18.11. Zbigniew Klukowski en sia taglibro skribis: "Ni konstante aŭdas pri ĉiam novaj revizioj kaj arestoj. (...) Rakontis al mi judoj, ke ĉe ili neniu nokte senvestiĝas, eĉ infanoj dormas en vestoj, ĉiuj estas tre timigitaj pro la lasta incendio, raboj, revizioj ktp.";


Chrząszcz - "brzmi w trzcinie, w Szczebrzeszynie"

La urbo estas konata pro sia malfacile prononcebla nomo, kiu donis fonton por verko Chrząszcz, la unua parto de kiu “W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie” ofte estas uzata kiel ekzemplo de malfacileco de pola prononco. En la urbo ekde 2002 estas monumento al heroo de la verko.

Sinagogo
Sinagogo
Preĝejo pw. Św. Mikołaja
Preĝejo pw. św. Katarzyny
Juda tombejo en Szczebrzeszyn