Tajgeto (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri satelito de Jupitero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tajgeta.
Tajgeto
Natura satelito de Jupitero (XX)
Oficiala nomo Jupitero XX[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 9
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
25-a de novembro 2000[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 22 438 668 km
Discentreco 0,3678
Klinangulo 164,89° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 686,67 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 5 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,7 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21,9[2]
Information icon.svg
vdr

Tajgeto estas neregula satelito de Jupitero. Ĝia orbito estas retrograda.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000 per la teleskopo de 2,2 m de diametro de Mauna Kea.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (maldaŭre nomataj J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Tajgeto, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 9 ĉar ĝi estis la naŭa jupitera satelito malkovrita en 2000.

Ĝiajn grandon kaj mason (5 km kaj 1,7 × 1014 kg) oni proksimume kalkulis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] doni al ĝi la nomon de Tajgeto, (greke; Ταϋγέτη: Taugete)[5], En helena mitologio, Tajgeta estas unu el la Plejadoj amata de Zeŭso per kiu ŝi estis patrino de Lakedemono.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Tajgeto estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
  4. AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Taygete, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]