Tajgeto (luno)
Tajgeto | |
Natura satelito de Jupitero (XX) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XX[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J 9 |
Nomita laŭ | Tajgeto vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro | 25-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
22 438 668 km 17 473 300 km vd 29 246 700 km vd |
Discentreco | 0,3678 |
Klinangulo | 164,89° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 686,67 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~1,7 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,9[2] |
Tajgeto estas neregula satelito de Jupitero. Ĝia orbito estas retrograda.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000 per la teleskopo de 2,2 m de diametro de Mauna Kea.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (maldaŭre nomataj J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Tajgeto, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 9 ĉar ĝi estis la naŭa jupitera satelito malkovrita en 2000.
Ĝiajn grandon kaj mason (5 km kaj 1,7 × 1014 kg) oni proksimume kalkulis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] doni al ĝi la nomon de Tajgeto, (greke; Ταϋγέτη: Taugete)[5], En helena mitologio, Tajgeta estas unu el la Plejadoj amata de Zeŭso per kiu ŝi estis patrino de Lakedemono.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Tajgeto estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Taygete, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Tajgeto, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Tajgeto, (angla versio)[rompita ligilo]
- france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|