Tiono (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiono.
Tiono
Natura satelito de Jupitero (XXIX)
Oficiala nomo Jupitero XXIX[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 2
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
11-a de decembro 2001[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 939 000 km
Discentreco 0,2286
Klinangulo 148,509° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 627,21 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~? 124 K (averaĝe)
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,3[2]
Information icon.svg
vdr

Tiono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.

Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Tiono, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 2.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Tiono[5]. Tiono, en la helena mitologio, estas la alia nomo de Semela, amantino de Zeŭso, brulmortigita vidinte Zeŭson "en lia plena gloro". Zeŭso savis ŝian filon Dionizon, kiu, pli malfrue iris serĉi Semelan el infero, kaj diigis ŝin, sub la nomo de Tiono (greke: Θυωνη).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Thyone, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]