Tschierva-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tschierva-Glaĉero
glaĉero
koordinatoj ankoraŭ mankas
vdr

Tschierva-Glaĉero (prononcu Ĉierva, romanĉe Vadret da TschiervaGlatscher da Tschierva, germane Tschiervagletscher) estas valglaĉero en Grizonaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 4,75 km, larĝecon de ĝis 1 km kaj kovras areon de 6,20 km. Ĝiaj mezaj koordinatoj estas 46° 23′ 22″ N 9° 52′ 59″ O / 46.38944 °N, 9.88306 °O / 46.38944; 9.88306 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 22″ N 9° 52′ 59″ O / 46.38944 °N, 9.88306 °O / 46.38944; 9.88306 (mapo).

Priskribo

La glaĉero en sia supra parto konsistas el du brakoj, kiujn disigas la rokkresto de Piz Scerscen kun alteco de 3'971 m s.m. kaj Piz Umur. La orienta brako originas je la okcidenta flanko de Piz Bernina, dum la okcidenta brako estiĝas en profunda glaĉertrogo inter Piz Roseg kaj Piz Scerscen je alteco de proksimume 3300 m s.m.. Tschierva-Glaĉero fluas nordokcidenten laŭlonge de la sukokcidenta flanko de Piz Morteratsch al la Valo Roseg. Nuntempe la glaĉerlango finiĝas je alteco de 2160 m s.m.. Ĉi-tie fontas rivero, kiu kiel Ova da Roseg fluigas la akvon al Inn.

Historio

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko kaj ankoraŭ ĝis 1934 Tschierva-Glaĉero unuiĝis en Valo Roseg kun Roseg-Glaĉero. La iama mezmoreno kaj hodiaŭa maldekstra flankmoreno de Tschierva-Glaĉero baras la valon kaj kreis la lagon Lej da Vadret (la nomo siginifas en la romanĉa lingvo Glaĉerlago).

Altmontara Turismo

Ĉe la nororienta bordo de la glaĉero supre de la flanka moreno situas la Tschierva-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC) sur alteco de 2583 m s.m.. La kabano estas elirpunkto por plej diversaj montgrimpadoj kaj altmontarturoj en la Bernina-Masivo.

Eksteraj ligiloj

greke Tschierva-Glaĉero en la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko