Vagaduguo
Uagaduguo | |
urbo | |
Katedralo de Uagaduguo
| |
Oficiala nomo: Ouagadougou | |
Kromnomo: Ouaga | |
Ŝtato | Burkino |
---|---|
Regiono | Centre |
Provinco | Kadiogo |
Departemento | Ouagadougou |
Situo | Uagaduguo |
- alteco | 305 m s. m. |
- koordinatoj | 12° 21′ 26″ N 01° 32′ 07″ U / 12.35722 °N, 1.53528 °U (mapo) |
Areo | 219,0 km² (21 900 ha) |
Loĝantaro | 1 031 330 (2005) |
Denseco | 4 709,27 loĝ./km² |
Estro | Simon Compaoré |
Horzono | GMT + 0 |
Situo enkadre de Burkino
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Ouagadougou | |
Retpaĝo: www.mairie-ouaga.bf | |
Uagaduguo estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" (respektive, en Esperanto, "Uago").
Situo
Uagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
Historio
Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
Industrio
La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.
Trafiko
En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Uagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.
Klimato
Em Uagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Quebec City, Kanado
- Ŝablono:Flagicon Lyon, Francio
- Ŝablono:Flagicon Grenoble, Francio
- Ŝablono:Flagicon Torino, Italio
- Ŝablono:Flagicon Kumasi, Ganao
- Ŝablono:Flagicon San Miniato, Italio
- Ŝablono:Flagicon Briton Ferry, Britio (Kimrio)
- Ŝablono:Flagicon Leuze-en-Hainaut, Belgio
- Ŝablono:Flagicon Kuvajturbo, Kuvajto
- Ŝablono:Flagicon Tajpeo, Tajvano