La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1390. Ĝis la 31-a de decembro 1924 apartenis al la municipo ankaŭ domaro Nedvězíčko. Sed per registara regularo el la 23-a de decembro 1924 tiu ĉi domaro al la 1-a de januaro 1925 estis apartigita de Ubušínek kaj de lando Moravia kaj almemmrigita al municipo Nedvězí en lando Bohemia. Kaŭzo al la ŝanĝo de municipa, distrikta kaj landa aparteneco estis postulo de la loĝantoj de Nedvězíčko, kiuj havis tion al la municipa ofico en Ubušínek pli ol 2 km. En la jaroj 1960–1964 Ubušínek estis alligita al municipo Ubušín, en la jaroj 1964–1990 ĝi apartenis al municipo Sulkovec. Poste Ubušínek denove memstariĝis.