La plej malnova vera skriba informo pri Zubří estas nur la dua skribaĵo en la jaro 1348. La skribaĵo konstatas vendon de burgo Kámen, kiel tiutempe nomiĝis Zubštejn. Al burgo Kámen tiam apartenis posedaĵo en urbeto Bystřice kaj en dek kvar vilaĝoj, inter kiuj estas indikataj pli poste pereiĝinta vilaĝo Pičulín, Zubří (Zubrzim), Pohledec, Studnice kaj Rokytno. Kiel parto de bystřica sinjorujo, ĉifoje kun sidejo en burgo Pyšolc, tiuj ĉi vilaĝoj (Piczerim, Zubrzim, Poleczthe) estas notitaj ankaŭ en la jaro 1358. La jaro 1348, kiam Zubří aperas unuafoje en skribfontoj, ne estas nature la jaro de ties fondo. La komencojn de teritorio, kie Zubří situas, ni povas serĉi jam en duono de la 13-a jarcento, do proksimume okdek ĝis naŭdek jarojn antaŭ la unua skribmencio.