Dalečín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalečín
municipo
Dalečín de sudo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dalečín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Žďár nad Sázavou
Administra municipo Bystřice nad Pernštejnem
Historia regiono Moravio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Svratka
Situo Dalečín
 - alteco 472 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 29″ N 16° 14′ 24″ O / 49.59139 °N, 16.24000 °O / 49.59139; 16.24000 (mapo)
Areo 16,3 km² (1 630 ha)
Loĝantaro 672 (2023)
Denseco 41,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 592 41 ĝis 592 65
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0635
NUTS 5 CZ0635 595454
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dalečín
Retpaĝo: www.dalecin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dalečín estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta proksimume 7,5 km norde Bystřice nad Pernštejnem kaj 13 km oriente-nord-oriente de Nové Město na Moravě en distrikto Žďár nad Sázavou en Regiono Vysočina. Vivas ĉi tie 672 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chlum-Korouhvice, Velké Janovice, Vír, Sulkovec, Strachujov, Unčín, Ubušínek, Bystřice nad Pernštejnem, Jimramov kaj Písečné (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua, ofte dubigata, mencio pri Dalečín devenas el la jaro 1086 en dokumento de monaĥejo Opatovice, kie ĝi estas indikata kiel Daletice. La unua fidinda skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349. Tiam ĝi estis donita komune kun Písečné kaj Dětochov (hodiaŭ Vítochov) al Znata z Tasova (li akiris la teritorion de sia edzino Klára). Dalečín tiutempe kreis centro de memstara senjorujo, kiun en la jaro 1358 akiris Jimram z Pernštejna. Pluaj eventoj el la historio de municipo estas konataj dank' al indikoj en Moraviaj landaj tabuloj. En la jaro 1588 Jan z Pernštejna vendis la municipon al Pavel Katharyn z Katharu. Je du jaroj pli poste akiris ĝin lia edzino Krizelda Čejkovna z Olbramovic. En la jaro 1603 komune kun la ĉirkaŭaj municipoj Petr kaj Jan Katharynidoj vendis ĝin al Vilém Dubský z Třebomyslic. Post Batalo sur Blanka Monto lia posedaĵo estis konfiskita kaj nova posedanto fariĝis Štěpán Schmidt z Freihofenu. Inter la jaroj 16241633 estis la senjorujo Dalečín alligita fare de grafino Šlik ze Salmu al senjorujo Kunštát. Ĝi apartenis al ĝi ĝis nuligo de patrimonia administrado. Lasta posedanto fariĝis libera sinjoro Honrichs.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 065
18801 099
18901 102
19001 074
19101 013
1921984
JaroLoĝantoj
1930937
1950772
1961827
1970813
1980799
1991775
JaroLoĝantoj
2001723
2014642
2016649
2017649
2018654
2019643
JaroLoĝantoj
2020640
2021641
2022649
2023672

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1920 kaj por mallonga tempo ekde la jaro 1955 ĝis ties pereo estis konsisto de Dalečín ankaŭ Chudobín, kiu estis inundigita de akvoj de akva rezervujo Vír I.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]