Chotěboř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chotěboř
urbo
Vidaĵo al Chotěboř de okcidento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chotěboř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Chotěboř
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro
Rivero Doubrava
Situo Chotěboř
 - alteco 515 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 15″ N 15° 40′ 13″ O / 49.72083 °N, 15.67028 °O / 49.72083; 15.67028 (mapo)
Areo 54,05 km² (5 405 ha)
Loĝantaro 9 109 (2023)
Denseco 168,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1331
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 583 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 568759
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chotěboř
Retpaĝo: www.chotebor.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chotěboř (elparolu Ĥotjeborĵ, IPA ˈxocɛbor̝̊) estas urbo en Distrikto Havlíčkův Brod en Regiono Vysočina en Ĉeĥa respubliko, 14 km nordoriente de Havlíčkův Brod. Oriente de la urbo fluas rivero Doubrava. Chotěboř konsistas el naŭ urbopartoj, kies tuto situantas sur 5405 hektaroj. Centro de la urbo troviĝas je 515 m super marnivelo ĉe 49,72a grado de norda latitudo kaj 15,67a grado de orienta longitudo. En la urbo loĝas 9 109 loĝantoj (2023). Historia kerno de urbo estas urba monumenta zono.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Sokolovec, Slavětín, Uhelná Příbram, Rozsochatec, Sobíňov, Oudoleň, Nová Ves u Chotěboře, Jitkov, Jilem, Nejepín, Krucemburk, Libice nad Doubravou, Čachotín, Česká Bělá kaj Maleč.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas ĉe okcidenta rando de Bohemia-Moravia montetaro en teritorio, kie troviĝas arĝenta kaj urania ercoj. En ĉi tiu loko estis flankvojo el la mezepoka t.n. Vojo de Libice (ČáslavŽďár nad Sázavou) direkte al Smilův Brod. Origina vilaĝeto kun preĵejeto staris tie laŭ konservitaj trovaĵoj jam en la 12-a jarcento. Nomon de la urbo oni derivas de nobelo Chotěbor, verŝajne Chotěbor el Vchynice.

Unua konservita skriba mencio estas el la jaro 1265, kiam posedanto de la bieno Smil el Lichtenburk donacis kapelon de Sankta Jakobo la pli aĝa al monaĥejo en Ždár nad Sázavou. Prospera minado rezultigis disvolviĝon de la vilaĝeto kaj poste avancigo en urbeton Chotebors civitas en la jaro 1278, kiam reĝis Přemysl Otakar la 2-a. Ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio aĉetis la urbeton en la jaro 1329 kaj en la jaro 1331 per urborajto de Jihlava li altigis ĝin al urbo. Dum reĝado de lia filo Karolo la 4-a Chotěboř gajnis urban blazonon (blazono de Landoj de Krono ĉeĥa) kaj en la jaro 1356 permeson konstrui muregojn. Kiel dota urbo de ĉeĥaj reĝedzinoj estis Chotěboř en posedaĵo de la reĝa familio ĝis la jaro 1393.

Emocian historion travivis lokaj civitanoj dum la husanaj militoj. Unue la urbon en januaro 1421 gajnis kaj damaĝis pastro el Tábor Petr Hromádka el Jistebnice. Baldaŭ poste la urbon sieĝis katolika armeo kaj loka husana garnizono la 2-an februaro 1421 kapitulacis sub promeso de libera eliro. Sed la sieĝantoj rompis sian promeson kaj tri cent militkaptitojn bruligis en garbejo. La tragikan okaĵon memorigas monumenteto.

Prosperado de la urbo okazis dum regado de nobela familio Trčka el Lípa, kiu posedis la urbon de la jaro 1497 ĝis la jaro 1634, kiam dum la tridekjara milito la bieno estis konfiskita fare de imperiestro Ferdinando la 2-a. Sekve Chotěboř estis donita al Jaroslav Sezima Rašín el Rýzmburk, kiu volonte perfidis intertraktadon de Albrecht von Wallenstein kun svedoj. Sezima estis eĉ en la jaro 1938 nobeligita. En sama jaro li mortis kaj lia filo Rudolf Karel Rašín komencas regi super Chotěboř. La mono, kiun Chotěboř ĝis tiam liveris al sia reganto, estis malmulte por li. La urbanoj estis malkontentaj pro neadekvate kaj ruze altigitaj pagoj kaj devoj. Tial Chotěbořanoj ekprocesis kontraŭ Rašín. Sed Rudolf Karel Rašín pliatigis siajn postulojn en alia direkto ­ li devigis la urbanojn aĉeti bieron sole el lia bierfarejo. Rašín ankaŭ sekvestradis parcelojn de urbanoj kaj ŝanĝis ilin je pli malbonaj kaj malpli fruktodonaj. Plendoj el Chotěboř atingis eĉ al guberniestra oficejo kaj repaciĝon devis pritrakti en la jaro 1657 du reĝaj komisaroj, kompreneble nobeloj. Kompromiso ne estis tial tre avantaĝa por Chotěboř. La urbo fine devis aĉeti el grandsinjora bierfarejo 150 barelojn da biero, te. ĉirkaŭ 340 hektolitrojn. El ĉiu vendita sitelo da vino (56,6 l) oni devis pagi 20 krejcerojn. Rudolf Karel Rašín vivis en sia kastelo komforte, tenis eĉ ok konkubinojn, du kuiristojn, entute dek kvin servistojn. Komisiono dum sia vizito en la jaro 1654 konstatis, ke Chotěboř havas sep cent loĝantojn, kiuj kontribuas al bonfarto de la aristokrato.

Sekvaj posedantoj rapide ŝanĝigadis. Menciindaj estas la nobelaro Kinský, dum kies regado estis la loka fortikaĵo alikonstruita en barokan kastelon, poste kompletigita per angla parko. En la jaro 1836 akiris ĝin familio Dobřenský el Dobřenice. Ili posedas ĝin ĝis nun.

Progresadon de la urbo dum la 19-a jarcento influis brulegoj en la jaroj 1800 kaj 1832, kiam plimulto de domoj estis detruita, ankaŭ en antaŭurboj. Novaj ŝtonaj domoj jam ne havis arkadojn. Ankaŭ restantaj pordegoj estis malkostruitaj. Post turbulentaj okazaĵoj en la mezo de la 19-a jarcento kaj sekvantaj reorganizadoj estis en la jaro 1849 fondita Distrikta tribunalo en Chotěboř, sub Regiona tribunalo en Kutná Hora. En la jaro 1850 oni fondis ankaŭ Distriktan hetmanejon por trubunalaj distriktoj Chotěboř kaj Habry.

Ankaŭ sociala kaj kultura vivoj de ĉi tiu tempo estis riĉaj. Nesufiĉa duklasa kaj poste kvarklasa lernejo estis translokita en novan konstruaĵon (fundamenta ŝtono en la jaro 1865, instruado komenciĝas en la jaro 1869), poste sekvas knaba (1876) kaj knabina (1890) urbaj lernejoj, gimnazio (fondita 1913[1]., en propra konstruaĵo de 1920[1]), agroteĥnika mezlernejo (1960) – nuntempe Ekonomia lernejo kaj supera faka lernejo. Sinsekve naskiĝis ankaŭ diversaj societoj – ĝis nun ekzistanta Miksita ĥoro Doubravan (1862), teatra societo Palacký (18691914), volontulaj fajrobrigadistoj (1878), sokola unuiĝo (1882), urba patrujscienca muzeo (1885) kaj aliaj.

Laŭ ekonomia vidpunkto Chotěboř longe estis agrokultura urbo. Al sinsekva progresado de industrio (precipe tekstila kaj lignoprilabora) helpis fondo de poŝto (1850), kiu aranĝis transporton de pasaĝeroj kaj poŝtaĵoj per veturiloj tirataj de ĉevaloj, konstruado de ŝoseo al Německý Brod, finkonstruado de fervojo Německý BrodRosice nad Labem (1871), funkciigo de urba elektrejo (1911) kaj de unuaj aŭtobusaj linioj (1923).

La plej granda tekstila fabriko estis fabriko de Antonín Klazar, kie oni produktas tapiŝojn. En la jaro 1936 ĉi tiun fabrikon aĉetis Vilém Eckhard, kiu translokis de Prago al Chotěboř produktadon de filtriloj por gasmakoj. Kun li venis kvindek laborantoj. La firmo prosperadis, ĝi eksportadis al Francujo kaj Jugoslavio. En la jaro 1939 jam en la firmo laboris 732 laborantoj. Dum la dua mondmilito en la fabriko de Eckhard laboris 2515 salajruloj, kiuj produktadis precipe gasmaskojn.[2]

Post la milito la fabriko estis alŝtatigita kaj ĝia nomo ŝanĝita al "Chotěbořské kovodělné závody" (Metalprilaboraj entreprenoj de Chotěboř), sed sinjoro Eckard estris la fabrikon ĝis la jaro 1949, kiam li estis arestita. Poste li elmigris.[3]

De la 1950-aj jaroj la fabriko produktadis maŝinojn por nutraĵa industrio (ekz. por laktofabrikoj kaj bierfarejoj). De la jaro 1968 la fabriko nomiĝis Chotěbořské strojírny (Maŝinfabrikoj de Chotěboř)[2] El modernaj industriaj entreprenoj estas menciindaj ROBOTERM, origine "Závody elektrotepelných zařízení Praha" (ZEZ), kiu produktas induktajn varmigilojn, kaj bierfarejo, en kiu oni faras bieron de la jaro 2009[4].

Lasta trista ĉapitro en historio de la urbo estis fino de dua mondmilito. La 5-an de majo 1945 la urbon okupis ribelantoj, ili senarmigis lokan germanan taĉmenton kaj sekve transprenis municiejon en proksima vilaĝo Bílek. De tie ekvojaĵis du aŭtoj kun taĉmento kontraŭ germanaj taĉmentoj en teritorioj Ždírec na Doubravou kaj Krucemburk. Sed proksime de Sobiňov ili renkontis grandan germanan transporton. Okazas interpafado kun tragikaj sekvoj – 29 ĉeĥoj estis pafmortigintaj kaj 7 vunditaj. Germanaj taĉmentoj okupis Chotěboř kaj kruele venĝis ĝis la 9-a de majo, kiam ili ekforŝoviĝis direkte al Čáslav.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 496
18806 675
18906 254
19006 595
19107 020
19217 154
JaroLoĝantoj
19306 825
19506 560
19617 736
19708 111
19809 407
19919 352
JaroLoĝantoj
20019 870
20149 480
20169 385
20179 343
20189 290
20199 250
JaroLoĝantoj
20209 178
20218 787
20228 995
20239 109

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lernejoj[5][redakti | redakti fonton]

  • Antaŭlernejo Chotěboř (havas tri infanĝardenojn: Březová, Svojsíkova kaj Na Chmelnici)
  • Baza lernejo Chotěboř Buttulova
  • Baza lernejo Chotěboř Smetanova
  • Baza artlernejo Chotěboř
  • Baza kaj praktika lernejo Chotěboř
  • Gimnazio Chotěboř
  • Ekonomia lernejo kaj supera faka lernejo Chotěboř
  • Malĉefa lernejo teknika

Sporto[redakti | redakti fonton]

  • skia tereno „Svatá Anna“ (Sankta Anna)
  • stadiono
  • glacistadiono

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 100 let gymnázia v Chotěboři. Almanach 1913–2013. Příprava vydání Smejkal, Vladislav; Růčka, František; Pavlíček, Stanislav; Jakeš, Michal; Chalupová, Marcela; Chalupa, Petr. Svazek 1. Chotěboř : Město Chotěboř, 2013. 376+80 p. ISBN 978-80-87330-10-4, paĝo 23
  2. 2,0 2,1 KAJÍNEK, Karel, Jaroslav BRABEC, Karel NĚMEC, Otto SMRČEK, Jiří SOCHR, Jaroslav TICHÝ a Václav ZVĚŘINA. Chotěboř: Stručné dějiny města. Hradec Králové: Kruh, 1981., paĝo 73
  3. LÁŠEK, Radan. Paměť a dějiny - Revue pro studium totalitních režimů [online]. 2010, num. 03 [cit. 5. 8. 2013], ĉapitro Chotěbořský Baťa, s. 100-108. [1]
  4. O pivovaru. Pivovar Chotěboř [online]. Chotěboř: Pivovar Chotěboř s.r.o. [cit. 2013-08-09]. Atingebla el: http://www.pivovarchotebor.cz/hlavni.php Arkivigite je 2013-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Školy a školská zařízení. MĚSTO CHOTĚBOŘ. Chotěboř: Oficiální web města [online]. Chotěboř, Město Chotěboř [cit. 2013-08-13]. Atingebla el: http://www.chotebor.cz/skoly-a-skolska-zarizeni/ms-3087/p1=3087 Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Traduko de ĉeĥa versio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]