Vikimanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Wales prelegas en Vikimanio.
Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.

Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egipto, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de la Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).

Historio

Okazoj de Vikimanio
Okazo Datoj Jaro Loko Kontinento
Vikimanio 2005 5-a7-a de aŭgusto 2005 Frankfurto, Germanio Eŭropo
Vikimanio 2006 4-a6-a de aŭgusto 2006 Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono Ameriko
Vikimanio 2007 3-a5-a de aŭgusto 2007 Tajpeo, Tajvano Azio
Vikimanio 2008 17-a19-a de julio 2008 Aleksandrio, Egipto Afriko
Vikimanio 2009 26-a28-a de aŭgusto 2009 Bonaero, Argentino Ameriko
Vikimanio 2010 9-a11-a de julio 2010 Gdańsk, Pollando Eŭropo
Vikimanio 2011 4-a7-a de aŭgusto 2011 Hajfo, Israelo Azio
Vikimanio 2012 12-a15-a de julio 2012 Vaŝingtono, Usono Ameriko
Vikimanio 2013 7-a11-a de aŭgusto 2013 Honkongo, Ĉinio Azio
Vikimanio 2014 6-a10-a de aŭgusto 2014 London, Britanio Eŭropo
Vikimanio 2015 15-a19-a de aŭgusto 2015 Meksikurbo, Mexiko Ameriko

Esperanto

Esperantistaj vikipediistoj kelkfoje partoprenis kaj prezentiĝis dum la internaciaj Vikimanioj. En 2007 en Tajpeo prelegis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.

2011

Ziko van Dijk dum la Vikimanio 2011

En 2011 partoprenis la Vikimanion en Hajfo sep esperantistoj Amir Aharoni (Amire80), Marek Blahuš (Blahma), Castelo Branco (Castelobranco), Ziko van Dijk (Ziko), Slavik Ivanov (Amikeco), Sergeo Tyrin kaj Brion Vibber (Brion VIBBER) dum entute estis 720 partoprenantoj.

Amir Aharoni estis en la loka organiza teamo. Ziko van Dijk partoprenis kiel prezidanto de Wikimedia Nederland (la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio). Marek Blahuš kaj Castelo Branco ricevis stipendion de Fondaĵo Vikimedio, kiu kovris iliajn vojaĝkostojn; similan stipendion ricevis Slavik Ivanov de la rusia landa fako de la fondaĵo. Brion Vibber kiel dungito de la Fondaĵo Vikimedio partoprenas la renkontiĝon regule.

La 7-an de aŭgusto vespere, dum libera tempo, okazis ankaŭ renkontiĝo de la esperantistaj partoprenantoj kun israela aktivulo Jehoŝua Tilleman, loĝanta proksime al Hajfo.

Esperanta Vikimanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta Vikimanio.

La unua esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizita de Pavla Dvořáková (nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj E@I.

Eksteraj ligiloj

  • Wikimania ĉe Meta-Wiki, kunordiga vikimedia vikio