Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Alvoko al legindigo aŭ eĉ elstarigo de la 1000 nepre havendaj artikoloj[redakti fonton]

Karaj mi ŝatas ĉi-tie alvoki al nova projekto, al kiu mi promesas persone kontribui dum la venontaj monatoj: Helpu elstarigi la 1000 havendajn artikolojn en nia vikipedio ĝis fino de 2015!

Kion oni povas konkrete fari? Nu unua paŝo estas, ke oni helpu, ke ĉiuj tiuj artikoloj havu almenaŭ longecon super 10000 bitokoj. Tio koncernas aktuale 669 artikolojn. Dua paŝo estas lingve relegi kaj kontroli tiujn artikolojn. Valora kontribuo povas esti aldoni mankantajn referencojn. Tiam oni elektu tiujn el la artikoloj, pri kiuj oni mem aparte kompetentas, kaj ilin oni legindigu aŭ elstarigu.DidiWeidmann (diskuto) 21:03, 26 Aŭg. 2014 (UTC)

Nur ankoraŭ 666 de la 1000 sub 10 bitokoj - helpu ke ĉiu-tage fariĝu kelkaj malpli!DidiWeidmann (diskuto) 15:11, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
En la portalo biologio mi vidas fungoj kun 8 826 bajtoj. Mi klopodos plibonigi ĝin. Ĉu estus aliaj kunlaborantoj ?--pino (diskuto) 17:02, 27 Aŭg. 2014 (UTC)

Nun mi vidas ke fungojordinara hordeo havas pli grandaj ol 10 kB‎. Kiel oni modifias la listojn ? --pino (diskuto) 17:46, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi informas, ke ekde kelkaj semajnoj mi dediĉas miajn energiojn, krom al korektado de novaj artikoloj, al plialtigo de la milo da gravaj artikoloj. Mi ne ĉiam metas la ŝablonon redaktata. Pro tio mi informas pri mia agadplano: mi laŭiras la suban liston kaj klopodas plialtigi (ĉu al dua ĉu al tria kategorio) tiujn pri kiuj mi iom povas kompreni, geografio, historio, literaturo, politiko ktp. Mi scias neniom pri fiziko, kemio, matematiko, teknologio ktp., kaj ankaŭ ne pri neeŭropaj kulturoj, tio estas transkribo el ĉina, japana ktp. Mi nun faras artikolojn kiuj komencas per litero ko, nome konfuceismo, Kongo, konservismo, konstitucio, Konstanteno ktp. Mi foje uzas helpon de WikiTrans. Kunlaborantoj bonvolu ataki la fakojn pri kiuj mi malfakas, aŭ komence per letero A (mi jam trakuris ĝis K) aŭ per finaj leteroj. Tiele ni ne koincidos kaj malhelpos per konkurenco.--kani (diskuto) 22:18, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton. Nun la plaj altigotaj artikoloj estas ĉirkaŭ 634. Mi diras, ke estas ĉirkaŭ, ĉar antaŭe kvankam la ĝenerala nombro de la tabelo en paĝo [[Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj|] ĝis datigiĝis nur post semajno aŭ iom tia la partikularaj listoj atingeblaj de tie ĝisdatigiĝis post minutoj, maksimume unu horon; mi celas diri, ke se vi altigis artikolon el kategorio, tio post maksimume unu horon jam aperis en la pli alta listo. Tamen tio haltiĝis. Nun ekzemple MateriismoMediteraneo (kiel vi povas vidi, mi estas jam ĉe la litero mo) estas certe super la kategorio de malpli grandaj ol 10 kB sed ankoraŭ aperas tie kaj ne en la koresponda pli supra listo. Ĉu iu povas helpì.--kani (diskuto) 09:41, 20 Sep. 2014 (UTC)
Eĉ plej nekompreneble. Mi ĵus plialtigis artikolon Mekko kaj ĝi tuj aperis en la koresponda duaranga listo, sed ne ankoraŭ la aliaj menciitaj.--kani (diskuto) 11:42, 20 Sep. 2014 (UTC)
Ŝajne tio renormaliĝis kaj la menciitaj artikoloj jam aperas en la koresponda listo, sed ŝajnas, ke necesas pli da materialo ol antaŭe. Mi devis senĉese aldoni materialon por ke ili venu al ĝusta loko.--kani (diskuto) 15:00, 20 Sep. 2014 (UTC)

Saluton. Mi skribas por danki al vi pro tiu ĉi tre bonvena iniciato. Iuj eble ankoraŭ rememoras pri Vikipedio:Konkurso, kiu jam en aprilo 2010 plibonigis 57 el ĝuste tiuj 1000 havendaj artikoloj kaj per tio eĉ gajnigis al la Vikipedio en Esperanto specialan premion pri la plejalta kresko tiumonate. Mi tre ĝojas, ke vi nun decidis koncentriĝi pri plia plibonigo de tiuj artikoloj, kaj sincere deziras sukceson kaj ĝuon! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:51, 9 Nov. 2014 (UTC)

Fine de la jaro 2014 la ciferoj de la tri kategorioj estas respektive 527+357+113=997, ne milo. Kio okazis? Ĉu iu forviŝis tri artikolon el la komenca listo aŭ simple forviŝis la ŝablonon el tri artikoloj? Se temas nur ke oni devas aldoni tri artikolojn al la listo, mi dezirus partopreni en la decidon ĉar certe mi multe kontribuis al la plialtigo de la du pli altaj kategorioj kaj ĉefe al malaltigo de la plej malalta.--kani (diskuto) 18:57, 23 Dec. 2014 (UTC)
La listo ĉi-vikie estas kategorio-paĝo, do oni ne povintus forviŝi ion ajn el tie. Plej verŝajne oni senintence forigis la kategorigan ŝablonon el tri artikoloj, kaj tiuokaze estos malfacilege retrovi ilin. Eble ni simple komparu nian liston kun la Meta-Vikia kaj trovu tion, kio mankas ĉe ni. Tempodivalse (diskuto) 03:17, 27 Dec. 2014 (UTC)
Laŭ tio, mi trovis la unuajn du kiuj perdis la ŝablonon nome Marilyn Monroe kaj The Beatles. Ia tema koincidenco pensigas min pri intenca forigo fare de iu. Tria estas iom malsimila ĉar temas pri Interpola formulo de Brahmagupta nome matematika formulo kiu interligas ne al similaj artikoloj sed al biografiaj artikoloj pri tiu Brahmagupto. Ĉu mi mem rajtas meti la "perditajn" ŝablonon?--kani (diskuto) 01:32, 28 Dec. 2014 (UTC)
Strange, mi rigardetis en la historion de Marilyn Monroe kaj The Beatles sed ne povis trovi redakton kun forigo faritan dum la lastaj kelkaj jaroj - laŭvide la ŝablono dekomence neniam tie ĉeestis. Ĉu eble la Meta-Vikia listo iam ŝanĝiĝis kaj la kopio ĉe nia vikio ne plu ekzakte spegulas ĝin?
Koncerne la trian artikolon - la nuna artikoleto pri la formulo estu enigita en novan pri la persono Brahmagupto mem (kiun la Meta-Vikia listo jam inkluzivas). Ŝajnas ke ni ĉi-momente eĉ ne havas ĝermeton pri ĉi tiu havenda artikolo! Tamen tio al mi indikas ke la Meta-Vikia listo malsamiĝis — ĉar antaŭe ni havis plene 1000 artikolojn, ĉu? Tempodivalse (diskuto) 04:47, 28 Dec. 2014 (UTC)

Fakte la artikolo pri Bramagupto, du tiu pri la formulo havas falsan ligilon. Ĉi-lastan mi nun tuj korektas. Poste mi fakte deziras krei la mankantan biografian artikolon.DidiWeidmann (diskuto) 16:58, 28 Dec. 2014 (UTC)

La falsan ligilon mi korektis. Nun do sekvos la artikoloDidiWeidmann (diskuto) 16:58, 28 Dec. 2014 (UTC)
La ĝermo de la artikolo Brahmagupta nun estas verkita. Se aliaj volas grandigi kaj plibonigi, mi elkore invitas vin, almenaŭ do nia listo de la 1000 havendaj artikoloj nun kompletas (ĝi do evidente ĝis nun malkompletis!)DidiWeidmann (diskuto) 17:35, 28 Dec. 2014 (UTC)
Ankaŭ Jesuo Kristo ne havas la ŝablonon. Se oni metas ĝin nia listo de 1000 artikoloj enhavus 1001. Mi ne estas kristano sed konsideras, ke tiu artikolo estas pli grava ol Brahmagupta ekzemple. Tamen mi timas, ke ne estos la nura kazo. Nun mi trakuras la tutan liston: finis la biografiojn kaj pluiris. La anglalingva artikolo en:Military estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Armearo). Tiele 1002. Malvarmumo ne nur ne havas ŝablonon sed havas nur 1 linion. Tiele 1003. Ankaŭ Rokaĵo, Elektromagneta forto, Pomo, Lineara algebro, Luktoarto kaj Vikingoj ne havas ŝablonojn. Tiele 1009. Krome la anglalingva artikolo en:Gambling estas en la listo, sed ne estas koresponda esperantlingva artikolo (vikimedio proponas Hazardludo, sed eble pli bone Vetludo). Tiele 1010.--kani (diskuto) 18:45, 28 Dec. 2014 (UTC)
Pli kaj pli mi konfuziĝas: Interpola formulo de Brahmagupta neniam havis la ŝablonon. Do mi konkludas ke aŭ estas alia, tria perdita artikolo, aŭ nia listo ĉiam havis nur 999 artikolojn. La malantaŭan mi trovas malprobabla ĉar oni supozeble plurfoje kalkulis pasintece la tri subkategoriojn de la listo je mil.
Mi proponas ke ni kreu apartan paĝon listigantan la mil artikolojn anstataŭ dependi nur al efemera kategorio-paĝo. Jam evidentas kiel facile estas perdi artikolojn sen spuro, ĉu pro erara ŝablonforigo aŭ ĉu pri intenca malhelpo. Tempodivalse (diskuto) 23:07, 28 Dec. 2014 (UTC)
Post peniga pacienca vizito al la milo da artikoloj de la anglalingva vikimedio mi ne konstatis pliajn diferencojn krom la jam menciitajn. Mi supozas, ke ni povas marki artikolon Jesuo Kristo anstataŭ Brahmagupta kaj forgesi pri la aliaj 9 "perditaj", sed ĉu oni povas scii kial ni havas aliajn 9 kaj kiuj ili estas? Mi samopinias kun Tempodivalse pri aparta paĝo kun la netuŝota listo.--kani (diskuto) 23:45, 28 Dec. 2014 (UTC)
Ĥaha! Fine mi trovis la problemon. La artikolo Jesuo Kristo ankoraŭ havas la ŝablonon sed pro mis-enigo de referencoj ĝi iel ekmalfunkciis. Jen la problemiga redakto: [1] Verŝajne la ŝablono ĉe la aliaj du artikoloj ankaŭ perdiĝis per simila maniero. Sed nun estas 1001 artikoloj ... ni devas ion formovi. Mi konsentas ke Jesuo Kristo estas pli nemalhavenda ol Brahmagupta.
Plue, la nesameco inter la du listoj plej probable eksplikiĝas per tio, ke Meta-Vikio de temp' al temp' ŝanĝas la enhavojn de sia listo; dume la EO-vikipedia restas senŝanĝa. Eble oni povos trovi la precizajn nekongruajn artikolojn per la dekstrflanka tablo ĉe meta:List of articles every Wikipedia should have kiu montras ĉiujn lastajn formovojn kaj aldonojn. Tempodivalse (diskuto) 00:40, 29 Dec. 2014 (UTC)
Ŝajne ĉio iras en bona direkto. Tamen, se mi ne eraras, nun la kalkulo estas ĝuste mila, sed devus esti 1001, ĉar mankis 3 kaj ni aldonis 4 nome Jesuo Kristo, Brahmagupta, Marilyn Monroe kaj The Beatles. Aŭ eble Jesuo Kristo estis enkalkulita kvankam ne montriĝis la ŝablono. Se tio ĝustas, nun la afero estas solvi kiel eviti novajn perdojn.--kani (diskuto) 00:56, 29 Dec. 2014 (UTC)

Ĉu mankas ankoraŭ unu el la listo?[redakti fonton]

Mi fakte kontrolis kaj konstatis, ke aŭ mankas ankoraŭ alia el la artikoloj aŭ ĉe unu ankoraŭ mankas la ŝablono, ĉar la sumo de la artikoloj en la tri kategorioj malpli ol 10 KB (435), malpli ol 30 KB (445) kaj pli ol 30 KB (119) nun donas 999 anstataŭ 1000! Do evidente unu mankas! Samtempe mi povas konstati, ke evidento multaj kontribuis multon lastatempe, ĉar la nombro de la havendaj artikoloj kun malpli ol 10 KB malkreskis al 435, dum la nombro de artikoloj kun pli ol 30 KB kreskis al 119! Tio estas konsiderinda progreso, konstatante, ke en aŭgusto 2014 ankoraŭ 669 de la artikoloj havis longecon de malpli ol 10 KB!DidiWeidmann (diskuto) 13:19, 16 Jan. 2015 (UTC)

Krom ke ja unu perdiĝis kaj nun la milo estas nur 999, strangas, ke ĉirkaŭ 100 artikoloj plialtiĝis je kategorio dum malmulta tempo. Kiu aŭ kiuj faris tion? Kaj kresko kaj perdigo. Krome mi konstatis alian strangaĵon: ĉiam la nombro de la du plejaltaj kategorioj kune plialtiĝas dum inverse tiu de la plej suba plialtiĝas; tio estas logike normala, sed lastatempe iomete kreskis la plej suba: tio nenormalas. Ĉu iu forprenis materialon pro iu kialo aŭ ĉu iu bojkotas? Mi nun laboras ĉe la T, ĝuste pri Taĝ Mahalo al plej alta kategorio. Kaj sekvos laŭ la alfabeto.--kani (diskuto) 17:13, 29 Jan. 2015 (UTC)
Kara Didi Weidmann, kiel tio povas okazi? Ĉu anstataŭ serĉi tiun kiu estis la perdita grava paĝo (mi jam faris tion iam rakontite en la supra fadeno) iu unuope (mi supozas) aldonas al la listo du artikolojn? Mi aludas al la ĵus aldonitaj Vetludo kaj Militfortoj kun verda marko de unu el la milo. Aŭ mi eraris kaj temas nur pri alinomigo kaj tiel, kiel tio povas aperi en la paĝo de Novaj paĝoj? Mi opinias, ke oni fuŝas pli kaj pli la aferon. Ĉu iu administranto povas direkti la taskon? --kani (diskuto) 18:57, 29 Jan. 2015 (UTC)
Alivorte: iu forigas artikolojn el la dua kategorio kaj alia (aŭ la sama) aldonas artikolojn al la unua kategorio. Per tio oni nuligas la laboron faritan de vikipediistoj kiuj penis por plialtigi artikolojn, dum aliaj misfaras (malfaras) ties atingojn. Ĉu tio decas?--kani (diskuto) 02:02, 1 Feb. 2015 (UTC)
Kara Kani, ŝajnas, ke vi havas grandan konfuzon: Neniu laboro de aliaj homoj estis forigita aŭ preteratentita. La artikoloj (kiuj cetere estas nur ĝermoj), ne estas forviŝitaj, sed ili fakte (se vi foje anstataŭ ĉi-tie krei konfuzon kontrulus la intervikiajn ligilojn) korespondas en la alilingvaj vikipedioj al aliaj artikoloj, kiuj ĝuste ne estas en la listo, dum la artikoloj, kiuj estas en la listo, se vi kontrolis la alilingvajn vikipediojn, ĝuste ĝis nun mankis en Esperanto. Ludo (game), vetludo (gambling) kaj hazardludoj (game of chance) estas tri malsamaj aferoj, kvankam nature traktas la saman ĉeftemon. Simile pri armitaj fortoj, militfortoj kaj armeo ... La problemo parte ankaŭ estiĝis, ĉar la diversaj verkintoj ofte ne sufiĉe konas la nuancojn en nia lingvo ... DidiWeidmann (diskuto) 20:49, 1 Feb. 2015 (UTC)
Mi absolute komprenas ke temas pri diversaj konceptoj, sed ne komprenas kiel tio rilatas al forviŝoj kiuj certe okazis kiam unu tagon estis en la listo 1000 artikoloj kaj la venontan tagon estis nur 997. Mi komprenas ke oni ne forigis artikolojn kaj nur oni forigis markojn. Kiu rajtas ŝanĝi la liston? Kial vi metis la markon al nova artikolo Vetludo? Tiu laŭ mia komparo nek estis en la referenca origina listo nek aspektas tiom grava nepra koncepto. Eble estas via opinio kontraŭ tiu mia, sed ĉu ne indas konsulti kun administrantoj? Ne nur pri la taŭgeco de tiu artikolo sed ankaŭ pri la maniero ŝanĝi la liston, kiun mi klopodis ne tuŝi dum multaj labormonatoj.--kani (diskuto) 22:38, 1 Feb. 2015 (UTC)
Kara kani mi jam provis supre klarigi: Ne okazis forviŝado. La problemo estas, ke la artikoloj ĉiam mankis kaj malĝustaj artikoloj portis la butonon en nia esperanta listo. Tiuj malĝustaj artikoloj komence estis ligitaj al la ĝusta alilingva artikolo sed samtempe al la koresponda: Ĝis estis enkondukita la sistemo de vikidatumo ja eblis aldoni diversajn malsamjan intervikiligilojn. Post tiu novaĵo antaŭ iom pli ol unu jaro eblis atribui unu vorton en unu lingvo nur ankoraŭ al unu sola vorto en alia lingvo! Por duoblaj signifoj tiam oni devis nun strikte enkonduki apartigilojn. Post tiu teknika modifo nun subite evidentiĝis la eraro en nia listo. Tamen ankoraŭ daŭris preskaŭ unu jaron, ĝis iu ekhavis la ideon foje nombri ... ĝis iu antaŭ du monatoj nombris, ni simple blinde kredis ke ni havis 1000, dum ni havis nur 998 ...! Alia problemo estas, ke la listo en ~Meta de tempo al tempo post longaj tutmondaj diskutoj spertis modifojn, ĉar ja estas riproĉo, ke la listo estas tro eŭropisma. Nuntempe estas aliaj proponoj pri novaj artikoloj, kaj tio nature signifos denove forfalon de nunaj. Tiu diskuto tamen okazas en Meta kaj ne en nia Esperanto-vikipedio. Ni ne havas influon al tio, sed ĉiu modifo de la listo nature aŭtomate kaŭzas, ke nia listo ne plu aktualas. Do jen la kialoj de tiuj eraroj - la kazoj, kiujn mi trovis ĉiuj estis rezlutoj de tiaj modifoj, do mi povas feliĉe konstati, ke ne estas kulpulo, kiu faris fiagon (almenaŭ mi ĝis nun ne vidis tian kazon - foje mi povas konstati, ke nia kunuloj estas pli bonaj ol ŝajnis ... ;-) )! DidiWeidmann (diskuto) 21:16, 4 Feb. 2015 (UTC)
Kiel povas esti ke laŭ la statistiko en januaro de 2015 estis 132 artikoloj en la supra kategorio kaj nun estas nur 124? Ĉu iu dediĉas sian energiojn al forigo de materialo de artikoloj aŭ simple okazas forigo de tiuj artikoloj el la listo? Krome dume mi dediĉas multajn energiojn al pliigo de tiuj artikoloj, do devus esti nun pli alta nombro anstataŭ pli malalta. Ĉu estas bojkotantoj? Sed de kio, ĉu de Vikipedio ĝenerale aŭ nur de mia persona laboro? Tiukaze mi estus pli trankvila ke estas tiaj stultuloj kaj ne pli grava minaco.--kani (diskuto) 15:43, 14 Feb. 2015 (UTC)

VisualEditor News #1—2015[redakti fonton]

18:30, 5 Feb. 2015 (UTC)

Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Nun estas Lille. --pino (diskuto) 07:42, 8 Feb. 2015 (UTC)

Kontribuoj de 212.121.219.1[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke alsalutinta uzanto malfaris kelkajn kontribuojn de 212.121.219.1 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), nome la lastajn. Ĉar la IPulo neniam metis fontindikojn kaj liaj ŝanĝoj estis nomitaj "Cross-wiki vandalism", mi proponas, ke ni malfaru ĉiujn ceterajn redaktojn. Kion vi pensas? Krome la IPulo estas forbarita globale de stevardo. Vidu Specialaĵo:Kontribuoj/212.121.219.1. --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 27 Feb. 2015 (UTC)

Bv malfari la redaktojn en 2015. Parenteze, ĉu ni ŝovus la diskuton al Vikipedio:PU?--Salatonbv (diskuto) 19:55, 27 Feb. 2015 (UTC)

Legindeco kaj neglekto de aŭtororajtoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke alia uzanto markis kelkajn ĉapitrojn de RMS Titanic per la ŝablono {{Neglekto de aŭtororajto}}. Ĉu eblas anstataŭigi la koncernajn ĉapitrojn per enhavo sen neglekto de aŭtororajto? Se ne, mi proponas, ke ni unue forigu la koncernajn ĉapitrojn kaj eĉ forprenu la statuson de legindo de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:13, 28 Feb. 2015 (UTC)

Mi ne plu devas proponi forprenon de la statuso, ĉar tio jam okazis sur Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/RMS Titanic. --Tlustulimu (diskuto) 12:16, 28 Feb. 2015 (UTC)
Pri tio okazis malgrandeta diskuto en facebook (necesa registriĝo). Esperantistoj laŭ mia sperto ofte forgesas, ke Vikipedio estas libera kaj do ne eblas simple preni tekston de iu retejo aŭ libro. Se la fonto estas libera (permesas disvastigadon, modifojn kaj ankaŭ komercan uzadon) trankvile prenu tian tekston, aliokaze ne. Tio estas precipe memorigilo por aliuloj por atenti pri aŭtoraj rajtoj. --KuboF (diskuto) 13:45, 28 Feb. 2015 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Kolinda Grabar-Kitarović[redakti fonton]

Kolinda Grabar-Kitarović (prononcita [kȏlǐndǎ gr̩abâr̩ ilaroǎːr̩oʋĝi͡ɕ]. La prononcindiko ŝajnas fuŝa!--Riŝo (diskuto) 09:40, 11 Feb. 2015 (UTC)

Atentu Riŝo! Temas pri elparolo en la ANGLA vikipedio! --Dominik (diskuto) 09:58, 11 Feb. 2015 (UTC)
Tamen la indiko estis fuŝa, nome ĉe la lasta nomparto. Mi ĵus korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 11 Feb. 2015 (UTC)

Stranga titolo[redakti fonton]

Mi trovis artikolon Ààààààààààààààààààààààààààààààààààààà. Estas ligilo al la angla, kiu regas ĝin, bonvolu fari la alinomadon aŭ agi alimaniere.--Crosstor (diskuto) 12:01, 23 Feb. 2015 (UTC)

@Crosstor: Dankon pro via notigo.
@Ludovica1: La titolo de via artikolo estis ŝovita sen lasante alidirektilon.--Salatonbv (diskuto) 12:33, 23 Feb. 2015 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Supersignoj iĝas x-oj, sed ne inverse[redakti fonton]

Redaktante artikolon mi hodiaŭ rimarkis, ke la tegmentoj (ĉapeloj) iĝis, kiel kutime, x-oj en la redakto-areo, sed kiam mi antaŭrigardis miajn ŝanĝojn aŭ komparis ilin al la antaŭa versio, ili restis x-oj, el kio rezultis multe da ne-intencataj ŝanĝoj. Mi mane re-enmetis la ĉapelojn. Ĉu mi eble nevole ŝanĝis iun agordon? Ŝajnas, ke neniu alia havas la problemon. Antaŭdankon -- Aisano (diskuto) 19:42, 18 Dec. 2014 (UTC)

Eksperimentoj en miaj "preferoj" montris, ke la problemon kaŭzis la elekto "Uzu vivantan antaŭvidon (JavaScript) (Eksperimenta)" en miaj redaktaj preferoj. Mi malŝaltis ĝin, kaj la problemo ne plu aperas.
Mi estas sufiĉe certa, ke mi longe ne ŝanĝis miajn redaktajn preferojn, do eble ŝanĝiĝis io alia. -- Aisano (diskuto) 16:55, 19 Dec. 2014 (UTC)
La afero estas teĥnike iom malsimpla. Temas pri tio, kiel estas artikola teksto ricevata de la servilo kaj kiel ĝi estas sendata tien. Similan problemon havas HotCat (VarmaKato), kiu same kaŭzas misredaktojn. Jam estas propono pri solvo, mi ĝin prezentos komence de Februaro, ĉar necesas interkonsento de la komunumo. --KuboF (diskuto) 14:57, 13 Jan. 2015 (UTC)
Aisano, mi en Diskutejo/Diversejo proponis teĥnikan ŝanĝon, kiu ŝajne solvus la problemon. --KuboF (diskuto) 16:02, 18 Feb. 2015 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Kiam la lingvaj ligiloj ne funkciis, ankaŭ diversaĵoj ne funkciis. Ili jam denove estas en bona stato, tamen (tio ne estas eraro!) Lastaj ŝanĝoj estas legeblaj nur post longa malsupreniro. Supozeble oni forgesis restarigi ĝin al la pli frua sistemo.--Crosstor (diskuto) 11:41, 2 Feb. 2015 (UTC)

Vidu #Portempa malŝalto de kaŝeblaj kestoj por funkciigi EnhavTradukadon. --KuboF (diskuto) 12:52, 2 Feb. 2015 (UTC)

Lingva ligilo[redakti fonton]

(enhavo ŝovita de Vikipedio:Diskutejo/Administrejo pro tema malkongruo)

Lingva ligilo ne akceptas mian redakton en Teregova, ĉar estas ankaŭ hungarlingva paĝo, sed la ligilo montras ruĝon, kiam mi redaktas lingvan ligilon al hungara paĝo.--Crosstor (diskuto) 08:14, 10 Feb. 2015 (UTC)

La problemo estas, ke ekzistas 2 ŝlosiloj en Vikimedio: (Q12725204) kaj (Q608184) - mi ne estas sufiĉe sperta pri Teregova por scii ĉu temas pri la sama afero, aŭ ĉu temas pri du malsamaj aferoj. --Dominik (diskuto) 08:31, 10 Feb. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas la titolojn de la rumanaj kaj ukrainaj artikoloj ligitaj per Vikidatumoj, tiam d:Q12725204 temas pri la komunumo kaj d:Q608184 pri vilaĝo. Se tio estas ĝusta, mi proponas, ke ni faru same. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 10 Feb. 2015 (UTC)
Por ne esti miskompreno loĝloko Teregova estas unusola, tamen la hungara paĝo estas ligita al ukraina kaj rumana. Samtempe en Esperanto estas multe da ligiloj, sed mankas la hungara, kion mi ne scias kunligi.--Crosstor (diskuto) 09:27, 10 Feb. 2015 (UTC)
Do mi konstatas, ke lingva ligilo estas fuŝaĵo, tio en la malnova sistemo ne povus okazi.--Crosstor (diskuto) 09:29, 12 Feb. 2015 (UTC)

lingva ligilo 2[redakti fonton]

Mi malbone ligis Ferenc Donáth al hu: Donáth Ferenc, la ĝusta estus Donáth Ferenc (politikus), sed mia ĝustigo ne estas akceptata.--Crosstor (diskuto) 09:40, 19 Feb. 2015 (UTC)

@Crosstor:✔ Farite Se oni misligas ion per Vikidatumoj, oni devas unue elpreni la malĝuste lokitan artikolon el la tia datumo kaj poste aldoni al la ĝusta. Alie ne eblas, ĉar neniu artikolo povas esti ligata dufoje per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 19 Feb. 2015 (UTC)
Dankon, sed mi provis diversmaniere. Cetere tio estas malbona ideo, ja povas okazi (mi spertis tion), ke en ia lingvo estas artikolo, sed en la alia lingvo estas 2 apartaj artikoloj. Ne solviĝis ankaŭ la pli supra Lingva ligilo (1). --Crosstor (diskuto) 10:08, 19 Feb. 2015 (UTC)
Mi pensas ke tio estas tre bona ideo ke neniu artikolo povas esti ligata dufoje per Vikidatumoj. Jes, kelkfoje estas ke proksimaj temoj estas skribita en una lingvo en unu artikolo (A) kaj en dua lingvo en du artikoloj (B, C). Sed tio signifas ke ni bezonas tri erojn (ero estas paĝo en vikidatumoj). Unu ero al A, du al B kaj tri al C ĉar A ne estas B kaj A ne estas C do ne estas bone konekti A kun {B kaj C}. Crosstor Ĉu mi persvadis/klarigis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:42, 26 Feb. 2015 (UTC)

lingva ligilo 3[redakti fonton]

Mi faris malbonan lingvan ligon, kion poste mi nuligis, tamen la sistemo ne akceptas mian novan lingvan ligilon. Endre Sík estu ligita al hu:Sík Endre (diplomata).--Crosstor (diskuto) 08:53, 26 Feb. 2015 (UTC)

Mi vidas ke jam estas bone: d:Q1315266. Tlustulimu aldonis ligilon. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:30, 26 Feb. 2015 (UTC)
@Crosstor:✔ Farite Ĉe mi ĉio funkciis bone, tiel ke la paĝoj nun estas ligata per d:Q1315266. Kiun foliumilon vi uzas? Eble vi ja devus refreŝigi ĝian kaŝmemoron. Antaŭ kelkaj tagoj mi sukcesis korekti kelkajn skriptojn en la esperanta vikipedio. Eble via foliumilo ial konfuziĝas pro tio. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 26 Feb. 2015 (UTC)
Dankon. Mi uzas Google Chrome, sed tio estas familia komputilo, mi faras nenion, ol mi ŝaltas la komputilon kaj mi redaktas. La problemo estas tie, ke la lingva ligilo estas tro komplika. La malnova sistemo estis simpla, komprenebla kaj redaktebla. --Crosstor (diskuto) 10:44, 26 Feb. 2015 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

uzanto:Johnfromchina2015 -- Grava vandalismo[redakti fonton]

ŝovo al Vikipedio:Problemaj uzantoj--Salatonbv (diskuto) 13:32, 25 Feb. 2015 (UTC)

Vandalismo fare de IPulo 86.235.158.30[redakti fonton]

ŝovo al Vikipedio:Problemaj uzantoj--Salatonbv (diskuto) 13:34, 25 Feb. 2015 (UTC)