Zaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaĥo
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 219 006  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 42° 41′ O (mapo)37.14361111111142.681911111111Koordinatoj: 37° 9′ N, 42° 41′ O (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Zaĥo (Irako)
Zaĥo (Irako)
DEC
Zaĥo
Zaĥo
Situo de Zaĥo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zakho [+]
vdr

ZahoZaĥo, laŭ araba lingvo زاخو‎‎ kurde Zaxo, sirie ܙܟܘ, aramee ܙ ܐ ܟ ܼ ܘ estas kurda universitata urbego de Gubernio Dahuk en norda Irako.

Ponto en Zaho
Nova kvartalo en Zaho
Panoramo en Zaho

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strato de Zaho en la malnova kvartalo

Zaĥo situas en norda parto de la lando laŭ rivero en proksimeco de landlimo de Turkio. Dahuk troviĝas 42, Mosulo 98, Kirkuk 241, Sulajmanija 303, Ramadi 418, Faluĝa 433, Bagdado 451, Hilla 543, Kut (Irako) 591, Naĝaf 592, Divanija 609, Samava 691, Amara (urbo) 719, Nasirija 753, Basra 878, Zubajr 883, Fao (Irako) 961 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine Zaĥo situis en insulo de rivero Kabur. La malnovgrekoj konis la urbon kiel Xenophon. En la malnovaj tempoj vivis tie judoj, kiuj konis la urbon La Jerusalemo de Asirio. La asiroj vivis en la urbo ekde la 5-a jarcento. La urbo longe estis ankaŭ katolika diocezo. Oni supozas, ke la fortikaĵo en la insulo estis konstruita en la 13-a jarcento, sed ĝi ofte estis trakonstruita. Dokumento priskribis kurdan komercan urbon en 1818. La armenoj establis sian komunumon post la armena genocido ekde 1915. En 1991 Zaho estis centro de rifuĝejo fare de britoj kaj usonanoj por protekti la irakajn kurdojn. La loĝantoj fuĝis al la montoj. Kiam la amerikaj trupoj alvenis, ili priskribis la urbon kiel fantomurbo. Naftoborado komenciĝis en 2005. La universitato ekfunkciis en 2010.

Malnova ponto de Zaho
Fortikaĵo de Zaho

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo
  • malnova ponto el la 13-a jarcento; 114 metrojn longa, 4,7 metrojn larĝa; la meza (plej granda) aperturo estas 15,5 metrojn alta, 16 metrojn larĝa; krome estas po 3 aperturoj ambaŭflanke

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Zaĥo havas ĉefvojojn al Mosulo kaj Turkio, krome estas alia vojo al la Aŭtonoma Regiono Kurdistano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas/neĝas en Zaho po 799 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 12-25 °C.

Kovrita bazaro de Zaho

Fontoj[redakti | redakti fonton]