Žirovnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo Žirovnice. Pri la samnomata rivero temas artikolo Žirovnice (alfluanto de Nežárka).
Žirovnice
germane Serownitz
urbo
Žirovnice, Placo de Havlíček, preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žirovnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Počátky
Historia regiono Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Memorindaĵo Žirovnice kastelo
Rivero Žirovnice
Situo Žirovnice
 - alteco 565 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 20″ N 15° 11′ 29″ O / 49.25556 °N, 15.19139 °O / 49.25556; 15.19139 (mapo)
Areo 44,4 km² (4 440 ha)
Loĝantaro 3 121 (2023)
Denseco 70,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1358
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 394 68
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 549231
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žirovnice
Retpaĝo: www.zirovnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kastelo kaj preĝejo el digo de fiŝlago nomata Hutní rybník

Žirovnice estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Vysočina. En 2023 ĝi havis 3 121 loĝantojn.

Žirovnice troviĝas en valo de samnoma rivereto en sudokcidenta regiono de Bohemimoravia altaĵo inter la altaĵoj Křemešnice kaj Javořice. Sume kun la partoj Cholunná, Stranná, Štítné, Lítkovice kaj Vlčetín, estas en la urbo pli ol 3000 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Lhota-Vlasenice, Jarošov nad Nežárkou, Bednáreček, Nová Včelnice, Popelín, Počátky, Častrov, Rodinov kaj Stojčín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Žirovnice estas el la jaro 1358, sed arkeologiaj mencioj montras, ke la regiono estis loĝigita jam en la 13-a jarcento. En la jaro 1854 estis Žirovnice menciita kiel urbo. Dek jarojn poste Žirovnice famiĝis ĉe ni kaj ankaŭ eksterlande per produktado de butonoj, kiu komenciĝis en la jaro 1864. Historio de la urbo estas ligita kun la historio de kastelo, kiu staras sur loko de iama gotika ŝtona burgo. Inter ĝiajn unuajn posedantojn apartenis komence de la 14-a jarcento la noblaj sinjoroj el Hradec, poste la nobelsinjoroj el Ustí. Ekde la jaro 1485 apartenis Žirovnice al gento Vencelík el Vrchoviště. Ili la tutan burgon rekonstruigis kaj ornamis ĝin per freskoj, kiuj hodiaŭ apartenas al unikaj historiaj memorindaĵoj. El la blazonŝildo de la gento Vencelík estis transprenita ankaŭ la unua nuna urba emblemo, arĝenta unukornulo sur blua kampo. En la duono de la 16-a jarcento akiris Žirovnice-posedaĵon sinjoroj el Hradec. La loĝantaro precipe vivtenadis sin pere de agrikulturado, disvolviĝis metioj, ekzemple potofarado, bierproduktado, fabrikadoj kaj krome diversaj tekstilaĵoj.La sinjoro Jáchym el Hradec trakonstruigis en la jaroj 1576 ĝis 1584 la burgon je renezanca kastelo.

De la fino de la 17-a jarcento posedis ĝin la gento Šternberk, kiuj decidis la nekulturitan kastelon renovigi. En la jaro 1910 aĉetis la tutan posedaĵon de Šternbergla urbo Žirovnice. Kompleta rekonstruo estis finita en la jaro 1992. Nun eblas viziti kastelan turon, kiu ebligas bonan vidon al la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la kastelo oni povas vidi ekspozicion pri butonoj kaj perlamota produktado. La novgotika preĝejo de sankta Jakub kaj Filip estis konstruita en jaro 1872 sur loko de iama preĝejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 200
18803 503
18903 936
19003 908
19104 530
19214 349
JaroLoĝantoj
19304 231
19503 354
19613 298
19703 282
19803 384
19913 127
JaroLoĝantoj
20013 056
20142 954
20162 942
20172 915
20182 937
20192 921
JaroLoĝantoj
20202 944
20212 761
20222 868
20233 121

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas samnoma kastelo publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro. En la interieroj viziteblas salonoj kun gotikaj freskoj (laŭamplekse temas pri la plej granda freskoornamo en la tuta Bohemio), ekspozicio pri meblaro el la 19-a jarcento kaj pri floroj en la nobela sidloko kaj galerio de moderna arto. Dum la turisma sezono estas organizataj ankaŭ noktaj trarigardoj kaj bunta kultura programo.
  • En la kastela garbejo situas ekspozicio pri kamparanaj tradicioj kaj metioj kaj spaco por portempaj ekspozicioj.
  • Kastela bierfarejo, komplete rekonstruita en 2011, servas nuntempe kiel muzeo pri historiaj kudromaŝinoj, butona kaj perlamota metioj kaj bierfarado.
  • Ĉiuj tri menciitaj lokoj estas prizorgataj de la Urba muzeo.
  • Novgotika preĝejo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo (1872)
  • Barokstila tombeja preĝejeto de Sankta Egidio, kun renesancaj tomboŝtonoj
  • Natura amfiteatro, okazloko de teatraj, filmaj kaj muzikaj aranĝoj

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Tomáš Štítný (1333-1401/1409), fondinto de la ĉeĥa teologia literaturo, naskiĝis en la fortikaĵo Štítné apud Žirovnice
  • Iva Janžurová (1941-), aktorino
  • doktoro Max Kašparů (1951-), psikiatro, publikigisto kaj diskoniganto de Esperanto
  • David Vávra (1957-), arkitekto, aktoro kaj verkisto

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pro agado de d-ro Max Kašparů, naskiĝinto en Žirovnice, la loka pastorala centro portas ekde la jaro 2010 la nomon "Ripozdomo Esperanto" (de IKUE) kaj okazas en ĝi esperanto-aranĝoj.

De la 7-a ĝis la 9-a de majo 2010 okazis en Žirovnice renkontiĝo de la ĉeĥa sekcio de IKUE, en ĉeesto de Max Kašparů.

De la 12-a ĝis la 14-a de novembro 2010 okazis en Žirovnice renkontiĝo de ĈEJ. Dume okazis ankaŭ ĝenerala asembleo. Max Kašparů tiam havis sian esperantan parolon dum meso.

De la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio 2011 okazis en Žirovnice aranĝo nomita "Bonvenigado de la somero", organizata de ĈEA, kun ligvokursoj kaj riĉa kultura programo, kun partopreno de gastoj el Nederlando kaj Japanio.

En aŭgusto ĝis oktobro 2012 en la kastelo okazis migra ekspozicio (projekto de ĈEA) "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?".

En la urba preĝejo haveblas ĉiĉerona teksto en Esperanto.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Žirovnice ne havas rektan trajnan konekton, sed 3 km de urbo estas municipo Stojčín, kie haltas rapidtrajnoj de Brno al České Budějovice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala urba retpaĝaro