Korvedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korvedoj
Korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Vigors, 1825
Genroj

multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Korvedoj (Corvidae) konsistigas familion de la ordo de paseroformaj birdoj, kiuj enhavas la korvojn (Corvus), pirokorakojn, kornikojn, garolojn, kaj pigojn inter kiuj estas la flugilblua aŭ simple blua pigo (Cyanopica cyanus). Tiu kosmopolita familio enhavas ĉirkaŭ 120 speciojn. La genro Corvus, inkludas la korvojn kaj korakojn, formas ĉirkaŭ unu trionon de la tuta familio.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ili havas fortikajn bekon kaj krurojn kaj plejparte nigran plumaron. Ili estas mezgrandaj ĝis grandaj (la plej grandaj paserinoj). Ili povas esti malgrandaj kiel kornikomonedo kaj grandaj kiel korako. Ili havas antaŭbekajn bridojn kaj faras unusolan plumoŝanĝon ĉiujare (plejparto de paserinoj plumoŝanĝas dufoje). Ilia voĉo estas plejparte raŭka kaj ili ne kantas laŭte. Tamen ili kapablas imiti aliajn voĉojn.

Tiuj birdoj ŝajne estas sufiĉe inteligentaj kaj unu el ili, la Novkaledonia korvo, eĉ estis pristudata kiel ekzemplo por lerte lerni produkti kaj uzi siajn proprajn ilojn por atingi manĝaĵojn. Aliaj ripetas homajn diraĵojn aŭ povas esti dresitaj. Ili estas konsiderataj kiel la plej inteligentaj inter birdoj[1][2] kaj oni pruvis ilian memkonscion per eksperimentoj antaŭ speguloj (Eŭropa pigo) kaj pri uzado de iloj (korvoj) — lertokapabloj ĝis antaŭnelonge konsiderataj ekskluzivaj ecoj de homoj kaj aliaj superaj mamuloj.

Certe temas pri familio de birdoj voremaj kaj kvazaŭ perfortemaj.

Ili loĝas en ĉiuj mezvarmaj partoj de ĉiuj kontinentoj kun la kurioza escepto de suda duono de Sudameriko) kaj ĉe la polusaj zonoj.[3] Plejparto de la specioj troviĝas en tropikaj Sud- kaj Centrameriko, suda Azio kaj Eŭrazio, kaj nur po malpli ol 10 specioj en Afriko, Aŭstralazio kaj Nordameriko. La genro Corvus reeniris en Aŭstralion en relative ĵusa geologia prahistorio, kun kvin specioj kaj unu subspecio tie (vidu korvojn).

Komuna korvo

.

Kelkaj genroj, specioj kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Korniko (corvus corone)

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ruĝeca arbopigo, Dendrocitta vagabunda
Orbeka pigo, Urocissa flavirostris
Eŭrazia garolo (Garrulus glandarius), Israelo
Eŭropa pigo, Pica pica
Pluŝokresta garolo, Cyanocorax chrysops

Oni multe pridiskutis la precizan evoluan rilataron de la familio de korvedoj kun siaj parencoj. Kio ŝajne estas klare estas ke la korvedoj devenas el prauloj de Aŭstralazio kaj el tie disvastiĝis tra la tuta mondo. Aliaj stirpoj devenaj el tiuj prauloj evoluis ekologie diverse, sed ofte la aŭstralaziaj grupoj. La taksonomio de Sibley kaj Ahlquist ununigis la korvedojn kun aliaj taksonoj en Corvida. La supozataj parencoj de korvedoj inkludus birdojn kiel la artamedoj, paradizeedoj, cinklosomatedoj, cinklosomoj, pakicefaledoj, monarkedoj kaj drongoj, lanioj, vireoj kaj vangedoj,[4] sed nuntempa priserĉado favoras la teorion ke tiu grupigo estas parte artefarita. La korvedoj konstituas la kernon de la grupo de Corvoidea, kune kun siaj plej proksimaj parencoj (la paradizbirdoj, korkoraksedoj kaj lanioj). Ili estas ankaŭ la kerno de la Corvida, kiu inkludus la rilatajn grupojn, kiel la orioloj kaj vireoj.[5]

Grupoj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

La Krestogarolo (Platylophus galericulatus) estis tradicie inkludita en la Korvedoj, sed ĝi povas ne esti vera membro de tiu familio, probable pli proksima al la kaskolanioj (Malakonotedoj) aŭ lanioj (Laniedoj); ĝi plej bone estu konsiderata Corvoidea incertae sedis (necerta loko) por tuja estonteco[6]. Same, la Humea grundogarolo (Pseudopodoces humilis) estas fakte membro de la familio de Paruedoj.[7]

Biologio[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Korvedoj estas grandaj al tre grandaj paserinoj kun fortikaj korpoj, fortaj kruroj kaj ĉiuj specioj escepte la Pinsemgarolo havas nastruojn kovritajn de bridecaj plumoj.[8] Multaj korvedoj de mezvarmaj zonoj havas ĉefe nigran aŭ bluan plumaron; tamen, kelkaj estas nigroblankaj, kelkaj havas blupurpuran brilon kaj multaj tropikaj specioj estas brilkoloraj. Ambaŭ seksoj estas tre similaj laŭ koloro kaj grando. Korvedoj havas fortajn, fortikajn bekojn kaj grandan enverguron. La familio inkludas la plej grandajn membrojn de la ordo de paserinoj.

La plej malgranda korvedo estas la Nana garolo (Aphelocoma nana), 40 g peza kaj 21.5 cm longa. La plej grandaj korvidoj estas la Korako (Corvus corax) kaj la Dikbeka korvo (Corvus crassirostris), ambaŭ el kiuj estas pli da 1400 g pezaj kaj 65 cm longaj.

La specioj povas esti identigitaj baze sur grando, formo kaj geografio; tamen, ĉefe la aŭstraliaj korvoj, estas identigitaj plej taŭge pro ties raŭkaj voĉoj.[4]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Korvedoj loĝas en plej parto de klimataj zonoj. Plej parto estas loĝantaj kaj ne migras grave. Tamen, dum malabundo de manĝaĵoj, povas okazi subitaj migradoj.[4] Kiam specioj estas migrantaj, ili formas grandajn arojn antaŭaŭtune (ĉirkaŭ aŭgusto en la norda hemisfero) kaj veturas suden.[9]

Unu kialo por la sukceso de korvoj, kompare kun korakoj, estas ties kapablo por koincidigi reproduktajn teritorion. Dum la reprodukta sezono, korvoj koincidigas reproduktajn teritorion sesfoje pli ol korakoj. Tiu invado de reproduktaj teritorioj permesas rilatan pliigon en loka denseco de populacio.[10]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Korvedoj estas ege oportunemaj manĝantoj. Ĉi tie Ĝangala korvo manĝas ŝarkokadavraĵon.

La natura dieto de multaj korvospecioj estas ĉiomanĝanta, konsiste el senvertebruloj, birdidoj, etaj mamuloj, beroj, fruktoj, semoj kaj kadavraĵoj. Tamen, kelkaj korvedoj, ĉefe korvoj, adaptiĝis bone al ĉehomaj kondiĉoj kaj ege dependas el antropogeniaj manĝaĵoj. En usona studio pri la specioj de la Larĝbeka korvo, la Korako kaj la Stelera garolo ĉe terkultivejoj kaj homaj setlejoj, la korvoj ŝajne havis plej diversan dieton, manĝante antropogeniajn manĝaĵojn kiel pano, spagetoj, frititaj terpomoj, hundomanĝaĵoj, sandviĉoj kaj gregomanĝaĵoj. La pliigo de disponebla antropogenia manĝaĵo kontribuas al la pliigo de la populacio ĉe kelkaj korvedospecioj.[10].

Kelkaj korvedoj estas predantoj de aliaj birdoj. Vintre korvedoj kutime formas manĝantarojn.[4] Tamen, kelkaj korvoj manĝas ankaŭ multajn agrikulturajn pestojn inklude vermojn, arakidojn kaj damaĝajn semojn[9] Kelkaj korvedoj manĝas kadavraĵojn, kaj ĉar mankas al ili specializitaj bekoj por disŝiri la viandon, ili devas atendi ĝis kiam animaloj estos malfermitaj de aliaj predantoj aŭ kiel restaĵoj.

Ĉar ŝajne korvojn ne damaĝas homa disvolvigo, oni sugestis, ke la pliigo de la populacio de korvoj povus pliigi ankaŭ la nestopredadon. Tamen, la Stelera garolo, kiu estas sukcese sendepende de la homa disvolviĝo, estas pli efika en forrabo de la nesto birdidojn ol la Larĝbeka korvo kaj la Komuna korako. Tamen, la homa rilato kun korvoj ne pliigas signife la nestopredadon, kompare kun aliaj faktoroj kiel la habitata detruo.[10]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Paro de Griza garolo manĝigante siajn idojn.

Multaj specioj de korvedoj estas teritoriaj, protektante siajn teritoriojn tra la tuta jaro aŭ simple dum la reprodukta sezono. En kelkaj kazoj teritoriojn oni gardas nur dumtage kaj la paro foriras al alia teritorio por noktoripozi. Kelkaj korvedoj estas konate komunaj ripozantoj. Kelkaj grupoj de ripozantaj korvedoj povas esti ege grandaj, kun ripozantaroj de ĝis 65,000 frugilegoj kalkulitaj en Skotio.[11] Kelkaj, inklude la frugilegojn kaj la monedoj, estas ankaŭ komunumaj nestumantoj.

La partnera rilato ĉe korvedoj estas ege forta kaj eĉ dumviva ĉe kelkaj specioj. Tiu monogama vivostilo, tamen, ne malhelpas eksterparajn pariĝadojn.[12] Maskloj kaj inoj konstruas grandajn nestojn kune en arboj aŭ sur kornicoj. La masklo ankaŭ manĝigas la inon dum la kovado.[13] La nestoj estas konstruitaj el amaso de bastonetoj kovrita el herberoj kaj arboŝelo. Korvedinoj povas demeti el 3 al 10 ovojn, plej ofte el 4 al 7. La ovoj estas kutime verdecaj kun brunaj makuletoj. Post eloviĝo, la idoj restas en la nesto ĝis 6-10 semajnoj depende de la specio. Korvedoj havigas gepatran idozorgon.

Monedoj povas reproduktiĝi en konstruaĵoj aŭ kuniklejoj.[14] La Blankgorĝa pigogarolo estas kooperativa reproduktulo inter kiuj la helpantoj estas ĉefe inoj. Kooperativa reproduktado okazas kiam aldonaj plenkreskuloj helpas zorgi la idojn. Tiaj nestaj helpantoj en plej parto de kooperativa reproduktado ĉe birdoj estas maskloj, dum inoj kuniĝas al aliaj grupoj.[15]

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj korvedoj havas fortan organizajn kaj komunumajn grupojn. Monedoj ekzemple havas fortan socian hierarkion, kaj estas eventuale koloniaj dum reproduktado.[14] Oni konas pri interhelpo ĉe multaj specioj de korvedoj.

Oni scias, ke junaj korvedoj ludas kaj partoprenas en prilaborataj sociaj ludoj. Estas informoj pri grupoj kiuj ludas je la "reĝo de la monto" kaj je "sekvu la estron". Aliaj ludoj inkludas manipuladon, pasadon kaj balancadon de bastonetoj. Korvedoj ankaŭ partoprenas en aliaj aktivaĵoj, kiel malsuprenglitado sur mildaj surfacoj. Oni supozas, ke tiuj ludoj ludas gravan rolon en la adaptiga kaj surviva kapableco de birdoj.[16]

Maskloselektado esta ege komplika kaj akompanata de granda socia ludo ĉe Korvedoj. Junuloj de sociaj specioj de korvedoj frontas serion de ekzamenoj, inklude akrobatikon, antaŭ esti akceptita kiel parparto de eventuala partnero.[9]

Kelkaj korvedoj povas esti agresemaj. Blua garolo ekzemple atakas ion ajn kiu minacus sian neston. Korakoj atakas hundojn, katojn, korvojn kaj rabobirdojn. Plejparte tiuj atakoj okazas nur kiel distrigo por permesigi oportunon ŝteli manĝaĵon.[9]

Inteligento[redakti | redakti fonton]

Baze sur la proporcio inter cerbo kaj korpo ĉe animaloj pli ol 1 kg peza, cerboj de korvedoj estas inter la plej grandaj ĉe birdoj, same kiel tiuj de la Homedoj kaj Cetacoj, kaj nur iom pli sube ol la homo.[17] Ties inteligento estas helpata de la longa kreskoperiodo de la idoj. Restante kun la gepatroj, la junuloj havas pli da oportunoj por lerni necesajn lertojn. Ĉar plej parto de korvedoj estas kooperativaj reproduktuloj, ties idoj povas lerni el diversaj membroj de la grupo.[3]

Se kompare al hundoj aŭ al katoj en eksperimenta ekzameno la kapablo trovi manĝaĵojn laŭ tri-dimensiaj ŝlosiloj, korvedoj superas la mamulojn.[18] Ekzameno pri kiom ofte birdoj inventas novajn vojojn akiri manĝaĵojn en naturo trovis, ke korvedoj estas la plej inventantajn birdojn.[19] Pristudo de 2004 sugestas, ke ilia konkapablo estas simila al tiu de la grandaj simioj.[20] Spite strukturaj diferencoj, la cerboj de kaj korvedoj kaj grandaj simioj evoluis la kapablon fari geometriajn mezuradojn. Kelkaj korvedoj pruvis sian kapablon imagi, io kion oni supozis ekskluziva de homoj. Ekzemple, ili memoras iamajn sociajn kuntekstojn, uzas siajn proprajn spertojn ŝteli por antaŭvidi la konduton de eventuala ŝtelisto, kaj povas determini la plej sekurajn sistemon por protekti la aĵojn el forŝtelado. Studoj por konstati similan kapablon ĉe simioj malsukcesis.[21]

Estas ankaŭ individuaj ekzemploj de korveda inteligento. Unu ekzemplero de Nigra korniko estis pristudita en dokumento kiel nuksorompulo per laso de nuksoj ĉe vojkruco, atendante ke la trapasantaj aŭtoj rompu la nuksoŝelon, kaj eĉ atendante la ruĝan lumon por sekure retrovi la nuksenhavon.[22] Grupo de korvoj en Anglio laŭvice malplenis rubujon dum la kolegoj kolektis manĝaĵojn.

Membroj de la familio de korvedoj viglas aliajn birdojn, memorigas kie ili kaŝas sian manĝaĵon kaj poste revenas kiam la posedintoj foriras. Korvedoj kaŝas siajn manĝaĵojn, sed nur se ili estis iam ŝtelistoj. Kapablo kaŝi manĝaĵojn postulas altan akuratan spacan memorkapablon. Korvedoj povas trovi kaŝitajn manĝaĵojn eĉ post naŭ monatoj. Oni sugestis, ke vertikalaj signaloj (kiel arboj) estas uzataj por rememori lokojn. Oni pruvis ankaŭ, ke la Okcidenta makisgarolo, kiu magazenas kadukiĝontajn manĝaĵojn, ne nur rememoras kie estas la kaŝaĵo, sed ankaŭ dum kiom da tempo. Tio estis komparita al la epizoda memorkapablo, iam konsiderata unika de homoj.[3]

Pri ŝtelado ĉe la familio de korvedoj, kelkaj specioj uzas sian sperton kiel ŝtelistoj por antaŭvidi eventualajn similajn kondutojn de aliaj birdoj. Tio klarigas kial, se korvedo estis ŝtelinta, ĝi pluse singardos por eviti esti estonta viktimo. Antaŭvidi la konduton de aliulo surbaze de la propra sperto estas alia trajto iam konsiderata unika ĉe homoj. Laboratoria eksperimentado konfirmis, ke precize korvoj povas foje uzi pasintan sperton por frunti novan baron.[3]

Novkaledonia korvo (Corvus moneduloides) famas pro sia disvolvigita kapablo fabriki ilojn. Ili faras “fiŝkaptajn” ilojn el bastonetoj kaj folioj konvertitaj en hokoj. Ili tiam uzas la hokojn por elpreni larvojn el ties truoj. Oni observis ankaŭ aliajn korvedojn uzantajn ilojn inklude la Larĝbeka korvo, Blua garolo kaj Verda garolo. Diverseco ĉe ilodesegno inter korvedoj sugestas kulturan variadon. Denove, nur grandaj simioj estas la unikaj nehomaj animaloj konataj kiel uzantoj de iloj tiele.[3]

Klarka nucifrago kaj monedoj estis komparitaj en studo de 2002 surbaze de geometria lernado. La korvedoj, kun hejmkolomboj, devis lokigi celon inter du signaloj, kiam oni ŝanĝis kaj distancojn kaj signalojn. La nucifragoj estis pli lertaj en sia serĉado ol la monedoj kaj la kolomboj.[23]

Birdotimigiloj estas arketipa timiga taktiko en agrikulturo. Tamen pro la rapida inteligento de korvedoj, ili prifajfas birdotimigilojn kaj uzas ilin kiel ripoziloj. Spite klopodoj de farmistoj liberigi sin el korvedoj, tiaj klopodoj nur ampleksigis ties teritoriojn kaj pligrandigis ties nombrojn.[9]

Nuntempa taksonomio lokigas korvedojn, surbaze de fizikaj karakteroj krom siaj cerboj (la plej disvolvigitaj inter birdoj), en la malsupra duono de paserinoj, kontraŭ pli frua teleologia klasigo kiel "plej altaj" paserinoj pro ties inteligento.[5] Por observanto, "Dum la 19a jarcento leviĝis la kredo ke tiuj estas la 'plej antaŭaj' birdoj, surbaze de la kredo ke darvina evoluo alportas 'progreson'. En tia klasigo la 'plej inteligentaj' birdoj estis listitaj laste respegulante ties situon 'sur la pinto de la piramido'. Modernaj biologoj malakceptas la koncepton de hierarkia 'progreso' en evoluo [...]."[4]

La informoj pri eksperimentoj, rakontoj, kulturaj scioj kaj aliaj detaloj pri la inteligento de korvedoj iĝis ofta temo de artikoloj.[24]

La alia granda grupo de ege inteligentaj birdoj, Papagedoj kaj Kakatuedoj, ne estas parence rilataj al korvedoj.

Rilataro kun homoj[redakti | redakti fonton]

Rolo en mitoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Folkloro ofte reprezentas korvedojn kiel inteligentaj, kaj eĉ mistikaj, animaloj. Kelkaj amerikaj indiĝenoj, kiel la Haidoj, kredis, ke korako kreis la Teron kaj spite esti fripona spirito, korakoj estis popularaj en totemoj, kiel kreintoj de homoj kaj lokigintoj de la suno en la ĉielon.

Diversaj Ĝermanaj popoloj ege adoris la korakon. La ĉefa dio Odino estis tiom asocia al korakoj tra la historio ke li gajnis la kromnoman "koraka dio"[25] kaj la korvoflago estis la flago de diversaj skandinavaj estroj de la Vikinga erao. Hugin kaj Munin estis du korakoj kiuj flustris novaĵojn en ties orelojn.[26] La Valravn estis sakra korvo kiu aperas en moderna skandinavia folkloro.

Ezopo, verkisto de la 6a jarcento a.K. de la antikva Grekio imagis korvedojn kiel inteligentajn antagonistojn en multaj fabloj. Poste, en okcidenta literaturo, popularigita de la verko de la usona poeto Edgar Allan Poe nome "La Korvo", la korako iĝis simbolo de la descendo de la ĉefa karaktero al la frenezeco.

En multaj legendoj korvoj diras la veron aŭ antaŭanoncas estontajn okazantaĵojn.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Havaja korvo estas formortinta en naturo pro perdo de habitato kaj aliaj faktoroj.

Malkiel multaj aliaj birdofamilioj, la vivoforto kaj reproduktado, ĉefe ĉe multaj korvoj, pliiĝis pro la homa disvolviĝo. La surviva kaj reprodukta sukceso de kelkaj korvoj kaj korakoj estas helpata de ties parenca rilataro kun homoj.[10]

Homa disvolviĝo havigas aldonajn resursojn pro arbarklarigado kaj kreado de arbustejoj riĉaj en beroj kaj insektoj. Kiam la klarigita tero nature repleniĝas, pigoj kaj korvoj uzas la densajn arbojn por nestolokoj. Korakoj kutime uzas plej grandajn arbojn en plej densaj arbaroj.[10]

Spite la fakto ke plej parto de korvedoj ne estas minacataj (multaj eĉ pliiĝantaj danke al homa aktiveco) kelkaj specioj estas en danĝero. Ekzemple, la detruo de sudorientaziaj pluvarbaroj estas endanĝeriganta miksitajn manĝantarojn kun membroj el la familio de Korvedoj.[27] Krome, ĉar ties habitato (vivmedio) de duonarida arbustejo estas endanĝerita ekosistemo, la Florida makisgarolo havas malgrandan kaj malpliiĝantan populacion.[28] Kelkaj insulaj specioj, kiuj estas pli vundeblaj de enmetitaj specioj kaj de perdo de habitato, formortiĝis, kiel la Novzelanda korako, aŭ estas minacataj, kiel la Marjana korako.

En Usono la populacio de Larĝbeka korvo klare pliiĝis dum jaroj. Eblas ke la Larĝbeka korvo, pro la pliiĝanta taŭga habitato danke al homoj, forigos la speciojn de la Nordokcidenta korvo kaj de la Fiŝkorvo.[29]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2022-01-02.
  2. http://news.yahoo.com/story//nm/20080819/sc_nm/magpies_mirror_dc[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Clayton & Emery (2005)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Robertson (2000)
  5. 5,0 5,1 Jønsson & Fjeldså (2006)
  6. Goodwin (1986)
  7. James et al. (2005)
  8. Perrins 2003
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Shades of Night: The Aviary Arkivigite je 2006-04-15 per la retarkivo Wayback Machine. Versio de 2004-JUL-21. Konsultita je 2007-NOV-10.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Marzluff & Neatherlin (2006)
  11. Patterson et al. (1971)
  12. Li & Brown (2000)
  13. Encyclopedia Britannica per reto: Corvidae. Oni postulas senpagan subskribon.
  14. 14,0 14,1 Verhulst & Salomons (2004)
  15. Berg (2005)
  16. Gill (2003)
  17. Birding in India and South Asia: Corvidae. Konsultita je 2007-NOV-10
  18. Krushinskii et al. (1979)
  19. BBC per reto: Crows and jays top bird IQ scale. Versio de 2005-FEB-25- Konsultita 2007-NOV-10.
  20. Emery & Clayton 2004)
  21. James Owen: Crows as Clever as Great Apes, Study Says. National Geographic News, 2004-DEC-09. Konsultita 2007-NOV-10.
  22. Attenborough - Crows in the City
  23. Jones et al. (2002)
  24. Luis Martínez, Inteligencia córvida, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 7.
  25. ekxzemple en islanda: hrafnaguð, kiel Gylfaginning.
  26. Chappell J (2006)
  27. Lee et al. (2005)
  28. BirdLife International (2004), Breiniger et al. (2006)
  29. Marzluff & Angell (2005)