Kulturo de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viroj vestantaj tradiciajn Afganajn vestojn en la suda urbo Kandahar.

La kulturo de Afganio pluis dum ĉirkaŭ du jarmiloj, el almenaŭ la epoko de la Akemenida Imperio en 500 a.K.[1][2] Temas ĉefe pri nomada kaj triba societo, kaj diversaj regionoj de la lando havas siajn proprajn tradiciojn, kio respegulas mult-kulturan kaj mult-lingvan karakteron de la lando. En la sudaj kaj orientaj regionoj la popolo loĝas laŭ la Paŝtoa kulturo laŭ la sekva Paŝtoŭalia, kio estas antikva vivostilo kiu estas ankoraŭ konservata.[3] La cetero de la lando estas kulture persa kaj Tjurka. Kelkaj ne-Paŝtooj kiuj loĝas en proksimeco kun Paŝtooj adoptis Paŝtoŭalia[4] en procezo nomita Paŝtoigo (aŭ Afganigo), dum kelkaj Paŝtooj estis persiigitaj. Milionoj de Afganoj kiuj estis loĝantaj en Pakistano kaj Irano dum la lastaj ĉirkaŭ 30 jaroj estis influitaj de kulturoj de tiuj najbaraj landoj.

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Afganoj montras fieron por siaj kulturo, nacio, praularo kaj ĉefe religio kaj sendependeco. Kiel ĉe aliaj altateruloj, ili estas rigardataj per mikso de superrigardo kaj auperkontrolo, pro ties alta konsidero al persona honoro, al ties triba lojaleco kaj al preteco uzi perforton por solvi disputojn.[5] Ĉar triba milito kaj interna feŭdismo estis unu el ties ĉefaj okupoj ekde senmemora tempo, tiu individuisma trajto malhelpis la konkeron fare de eksterlandanoj. Tony Heathcote konsideras ke la triba sistemo estas la plej bona vojo organizi grandajn grupojn de personoj en lando kiu estas geografie malfacila, kaj en socio kiu, el materiisma vidpunkto, havas nekomplikan vivostilon.[5] Estas ĉirkaŭkalkule 60 ĉefaj paŝtoaj triboj,[6] kaj la Afganoj nomadaj estas ĉirkaŭkalkule 2–3 milionoj.[7]

La lando havas komplikan historion kiu survivis ĉu en siaj nunaj kulturoj aŭ en la formo de variaj lingvoj kaj monumentoj. Tamen, multaj el ties historiaj monumentoj estis damaĝita de ĵusaj militoj aŭ kontraŭkulturaj reĝimoj.[8] La du famaj Budhoj de Bamijan estis detruitaj de Taliboj, kiuj konsideris ilin kiel idolecaj. Krom tio, arkeologoj estas ankoraŭ trovantaj Budhismajn restaĵojn en diversaj partoj de la lando, kelkaj el ili datitaj el la 2a jarcento.[9][10][11] Tio indikas ke Budhismo estis disvastigita en Afganio. Aliaj historiaj lokoj estas la urboj Herat, Kandahar, Gazni, Mazar-i Ŝarif, kaj Zaranĝ. La Minareto de Ĝam en la valo de la rivero Hari, estas Monda heredaĵo de Unesko. Mantelo laŭtradicie vestita de la islama profeto Muhammad estas tenita ene de la Sanktejo de la Mantelo en Kandahar, urbo fondita de Aleksandro kaj la unua ĉefurbo de Afganio. La citadelo de Aleksandro en la okcidenta urbo Herato estis plinovigita en ĵusaj jaroj kaj estas populara allogaĵo por turistoj. En la nordo de la lando estas la Maŭzoleo de Hazrat Ali, supozita de multaj kiel la loko kie Ali estis entombigita. La Afgana Ministerio de Informado kaj Kulturo estas plinovigante 42 historiajn lokojn en Gazni ĝis 2013, kiam la provinco estos deklarita kiel ĉefurbo de Islama civilizo.[12] La Nacia Muzeo de Afganio estas en Kabulo.

Kvankam edukiteco estas malalta, la klasikaj persa kaj paŝtoa poezio ludas gravan rolon en la afgana kulturo. Poezio ĉiam estis unu el la ĉefaj edukaj pilieroj en la regiono, ĝis nivelo ke ĝi estas integrata en ĝenerala kulturo. Kelkaj elstaraj poetoj estas Rumi, Rabi'a Balĥi, Sanai, Jami, Ĥuŝal Ĥan Ĥattak, Rahman Baba, Ĥalilullah Ĥalili, kaj Parŭin Paĵŭak.[13]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Afganio.

Estas du oficialaj lingvoj de Afganio, kaj aliaj lingvoj estas parolataj. La du oficialaj lingvoj, la persa kaj la paŝtua, estas la plej ofte parolataj. La persa lingvo ankaŭ nomiĝas Dari, Farsi, estas parolata de duono de la popolo. Ĉi tiu pocentaĵo inkluzivas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj de la Hazaragi-dialekto. La paŝtua lingvo estas parolata de 35 % de la popolo.

Krome estas parolataj diversaj tjurkaj lingvoj, nome la turkmena kaj la uzbeka, krome pli ol tridek aliaj lingvoj. Granda parto de la popolo estas dulingva.[14]

Afgana poezio estas grava ero de la kulturo de Afganio.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Afganio.

La urbo Kabulo estas hejmo de multaj muzikistoj kiuj estis mastroj kaj de tradicia kaj moderna afgana muziko. Tradicia muziko estas populara ĉefe dum la celebroj de Noruzo (Novjaro) kaj de la Nacia Sendependeca Tago. Ahmad Zahir, Naŝenas, Ustad Sarahang, Sarban, Ubaidullah Jan, Farhad Darja, kaj Naghma estas kelkaj el la elstaraj afganaj muzikistoj, sed estas multaj aliaj.[15] Plej afganoj estas alkutimiĝintaj rigardi hindajn filmojn de Bolivudo kaj aŭskulti ties filmajn kantojn. Multaj gravaj filmosteluloj de Bolivudo havas radikojn el Afganio, kiaj Salman Ĥan, Saif Ali Ĥan, Shah Rukh Khan (SRK), Aamir Ĥan, Feroz Ĥan, Kader Ĥan, Nasrudin Ŝah, Zarine Ĥan kaj Celina Jaitli. Aldone, kelkaj filmoj de Bolivudo, kiaj Dharmatma, Khuda Gawah, Escape from Taliban, kaj Kabul Express estis filmitaj en Afganio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Country Profile: Afghanistan. Library of Congress Country Studies on Afghanistan (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 16a de Aŭgusto 2010.
  2. Barbara Robson, Juliene Lipson, Farid Younos, Mariam Mehdi. The Afghans – Their History and Culture. Center for Applied Linguistics (30a de Junio 2002). Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2007. Alirita 25a de Septembro 2010. Arkivigite je 2007-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-17. Alirita 2021-08-14.
  3. US Library of Congress: Afghanistan – Ethnic Groups (Pashtun)
  4. Banting, Erinn. (2003) Afghanistan: The land. Crabtree Publishing Company. ISBN 978-0-7787-9335-9.
  5. 5,0 5,1 Heathcote, Tony (1980, 2003) "The Afghan Wars 1839–1919", Sellmount Staplehurst.
  6. "Pashtun (people)". Encyclopædia Britannica. (el Retarkivo 20131030170021)
  7. "Afghanistan: Kuchi nomads seek a better deal". IRIN, Asia. 18a de Februaro 2008. (el Retarkivo 20110910205256)
  8. G.V. Brandolini. Afghanistan cultural heritage. Orizzonte terra, Bergamo. 2007. p. 64.
  9. 42 Buddhist relics discovered in Logar. Maqsood Azizi. Pajhwok Afghan News (18a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2012. Alirita 23a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2007-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-17. Alirita 2021-08-14.
  10. Afghan archaeologists find Buddhist site as war rages. Sayed Salahuddin. News Daily (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 2016-09-28.
  11. Buddhist remains found in Afghanistan. Press TV (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-20. Alirita 2016-09-28.
  12. "Survey of historical sites in Ghazni launched", Pajhwok Afghan News, 27a de Aŭgusto 2011. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2011.
  13. Classical Dari and Pashto Poets. Afghan-web.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 2016-09-28.
  14. CIA - The World Factbook -- Afghanistan. Central Intelligence Agency (2006-10-17). Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2006-11-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2021-08-31.
  15. Artist Biographies. Afghanland.com. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 17a de Oktobro 2011. Arkivigite je 2013-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 2016-09-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]