Felix Platter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Platter
portreto de Felikso Platero farita de Hans Bock la Maljuna (1550-1624)
portreto de Felikso Platero
farita de Hans Bock la Maljuna (1550-1624)
Persona informo
Naskiĝo 28-a de oktobro 1536
en Bazelo,   Svislando
Morto 28-a de julio 1614
en Bazelo,   Svislando
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Montpellier, Universitato de Bazelo
Familio
Patro Thomas Platter la Maljuna vd
Gefratoj Thomas Platter la Juna vd
Profesio
Okupo kuracisto • anatomo • botanikisto • akademiulo • universitata instruisto • psikiatro • kuracisto-verkisto • patologo vd
Laborkampo medicinopsikiatrioanatomio vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felikso Platero la maljuna (1536-1614) estis svisa kuracisto, patologo, oftalmologo, anatomo kaj botanikisto. Li estis filo de la luterana humanisto Tomaso Platero la Maljuna (1499-1582) kaj duonfrato de la humanisto kaj kuracisto Tomaso Platero la Juna (1574-1628). Malgraŭ la financa situacio de siaj gepatroj, li studis Medicinon en Montpellier, kie li ricevis sian diplomon en 1557.

Dum 54 jaroj li estis arkiatro kaj profesoro pri medicino. Li estas fondinto de botanika ĝardeno, kiu, ĉar li estis seninfana, li ĝin dediĉis al siaj studentoj. Li havis belegan kolekton da naturhistorio kaj estis entuziasma anatomo. Oni diras ke li estas la unua kiu disekciis homkorpon en Germanio en la Vesalia Lernejo[1] kaj unue priskribis iun intrakranian tumoron ankaŭ konata kiel meningiomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Felikso Platero komencis studi medicinon en la Fakultato pri Medicino de Montpellier, en 1552, sed li doktoriĝis en 1557, en Bazelo, kie li okupis la katedrojn de teoria kaj praktika medicino. En 1571, li estis nomumita kuracisto de la urbo. Kiel parto de siaj lecionoj, li praktikadis publikajn kaj privatajn nekropsiojn. Liaj manuskriptoj pri anatomio baziĝas sur la modeloj de Andreo Vesalio.

Inter 1602 kaj 1604 li publikigis sian "Praxis medica", kie, je la unua fojo, la malsanoj estas klasifikitaj laŭ la simptomoj. Li ankaŭ estis la unua atribui naturajn kaŭzojn al la mensmalsanoj kaj ne plu al magiaĵo aŭ demonagado. Li ankaŭ lasis plurajn dokumentojn ankoraŭ ne publikigitajn priskribante plurajn pestepidemiojn, krom kelkaj statistikoj pri la nombro de pacientoj, inter kuracitoj kaj mortintoj.

La anatomo Felikso Platero sidas meze ĉe tablo plena je kirurgiaj iloj kune kun du aliaj homoj. Malsupre staras la figurojn de Hipokrato kaj Galeno

Li estas pli konata pro siaj esploroj en la kampo de la oftalmologio. Li studis la sensoriajn kapablojn de la retino kaj de la kristalino samkiel ties funkciojn. Li studis la miopion sur sia propra okulo samkiel la efektoj de la blindeco. Li penis studi traktadon por la katarakto kaj esploris la influon de eksteraj faktoroj sur okazado de ĉi-malsano, ĉefe rilate al la alkemiistoj kiuj laboras apud la fajro. En 1583, li publikigis traktadon pri tiu temo, sed tiu verko restis nekonata ĝis kiam lia nepo Felix Platter la 2-a (1605-1671) ĝin republikigas en 1626.

Krom Medicino, li ankaŭ okupis sin per kolektado de elementoj por la Natura Muzeo, ian hebarion kaj diversajn muzikilojn. Tio estis Guillaume Rondelet[2], kun kiu li studis en Montpellier, kiu instruis lin la teknikon pri plantosekado, kiu estis disvolvita en italio de Luca Ghini.

Lia herbario estis parte konservita en la Universitato de Berno kaj enhavas 813 specimenoj devenantaj el Svisio, Francio, Italio, Hispanio kaj Egiptio. Montajno, trapasante Bazelon, en 1580, admiris kaj notis en siaj taglibroj ke li aplikis la herbaĵojn laŭ ties koloroj, kaj la filozofo opiniis ke la botanikisto tiel nature estis disponinta la plantojn surpapere, ke la specimenoj ŝajnis ĵus kolektitaj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]