Ĉinĉono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Ĉinĉono

Ĉinĉono (hispane Chinchón) estas hispana municipo kiu troviĝas en la sudoriento de la Madrida Regiono, je kvindek kilometroj de la ĉefurbo. Ĝi havas 115,9 km2 kun 5.191 loĝantoj en 2008.

Situo

Ĉinĉono troviĝas ĉe la Taĵo-Ĥaramo-baseno kaj parto de ĝia teritorio apartenas al la Regiona Parko de la Sudoriento. Ĝia naturo estas tre tuŝita de la homa agado, kiu laŭlonge de la jarcentoj modifis la pejzaĝon je sia profito. La ĉinĉonaj pejzaĝoj diferenciĝas en kvar bazaj unuoj, en kiuj abundas la flaŭro kaj faŭno. En 1974 Ĉinĉono estis deklarita Art-Historia Komplekso.

Kulturo

Panorama vidaĵo de la toreejo de Ĉinĉono

La urbo Ĉinĉono, krom la allogaj art-historiaĵoj, konservas vivantaj la tradiciojn kaj ofertas al la vizitanto plurajn popolfestojn. Inter tiuj elstaras la celebrado okaze de la Sankta Semajno, 25-a de julio, Tago de Jakobo Apostolo, La patronaj festoj honore al Nia Sinjorino de Graco kaj Sankta Roĥo, kiuj okazas de la 12-a ĝis la 18-a de aŭgusto. Aliaj gravas festoj estas la Taŭra kaj Ajla Festivaloj.

Oni rilatas kulture la nomon de la urbo al tradicie produktata anizlikvoron.

Eksteraj ligiloj